Verkoj de FeZ/La Majstro venas!

LA MAJSTRO VENAS!
Personoj:
Valisano
Piroto, poeto liaj kolegoj
Akompano
Roberto de Somnambulo kongresanoj
Antonio Veramanto
F-ino Klara Singardemo
S-ro Karavano
S-ro Operkulato kun edzino
Huragano, policano
Kelnero Ia
Kelnero IIa
Loko kaj tempo de la agado:
En urbeto N…, antaŭ la »Deka Kongreso«,
en fino de Julio 1914.
Saloneto en hotelo sub »Verda Stelo« en N…
En la fundo kaj dekstre: pordo. Maldekstre: elira pordo al balkono. Sur unu muro: telefono. En la mezo: tablo kun Esperantaj presaĵoj. En unu angulo: ŝranko.

SCENO Ia.

Kelneroj Ia kaj IIa.

La kelneroj ordigas la ĉambron.

Kelnero II. Iu granda eminentulo ŝajnas esti la alvenonta gasto, por kiu oni tiom klopodas kaj ekscitiĝas.

Kelnero I. Ĉu vi ne scias, kiu alvenos? La tuta urbo ja parolas kaj eĉ sonĝas pri li! la Majstro — ĉu vi komprenas? — La aŭtoro de Esperanto trapase vizitos nian urbeton kaj ekloĝos en nia hotelo kun sia edzino, sinjorino Klara.

Kelnero II. La aŭtoro de Esperanto?!

Kelnero I. Jes — li. La urbestro kvazaŭ senkape vagas tra la urbo kaj preparas la »ordon«. La policestro kaj lia edzino instruas sian stabon en Esperanto, fotografistoj nervoze preparas kaj disdonas preskaŭ senpage multege da portretoj, por ke ĉiu esperantisto kaj eĉ ĉiu urbano bone konu la vizaĝon de la Majstro kaj lin honoru ĉe ĉiu renkonto. Mi mem havas eble 6 aŭ 8 de liaj portretoj en diversaj pozoj.

Kelnero II. Mi ankaŭ ricevis de sinjoro Piroto kelkajn portretojn. (Post paŭzo) Mi tre volus esti eminentulo! Oni honoras, ovacias.

Kelnero I. Ne tro neatingebla estas via revo: Kripligu Esperanton, kaj tuj vi fariĝos homo glora, pri kiu oni disputas en la gazetoj. Aŭ — fariĝu, junulo, redaktoro de iu Esperanta gazeto kaj aperigu iun herostratan artikolon, kiun vi mem ne bone komprenos.

Kelnero II. Tiel aŭ alie — mi ne estus kelnero en ia hotelo.

Piroto kaj Valisano (eniras tra la meza pordo).

SCENO 2a.

La antaŭaj. Piroto. Valisano.

Piroto. Vi ĉiam babilas —

Kelnero I. (poetmaniere). Babilo estas bona for-enu-ig-ilo —

Valisano. Nove naskita poeto — via konkuranto!

Piroto. Ĉu ĉio estas en ordo?

Kelnero Ia (kiel antaŭe). En plena perfekto — ĉiu objekto.

Piroto. Vi povas foriri. (La kelneroj foriras). Ni kontrolos laŭ la listo (legas el sia notlibro): Oficiala Gazeto, Lingvo Internacia, Germana Esperantisto —

Valisano. — kaj mil aliaj gazetoj — lasu ilin sur la tablo.

Piroto. — portreto de la Majstro — kaj de lia edzino?

Valisano. Jen ili estas — ĉio en ordo. Nun mi kontrolos la dormo- kaj manĝoĉaimbron. (Eliras dekstren).

Piroto (sola). Mi tremas — eble mi metos mian »dediĉon« inter la gazetojn? — Jes — bona ideo! (Metas la manuskripton inter la gazetojn kuŝantajn sur la tablo) La Majstro legu ĝin mem.

Valisano (revenas el la dekstra ĉambro). Kial vi havas tian malsaĝan mienon?

Piroto. Mi tremas —

Valisano. Tremu, tremu, eble ektremiĝos el via kapo ia geniaĵo.

Piroto. Vi estas profanulo, sinjoro Valisano —

Valisano. Kaj vi, Piroto, estas idioto! — Pardonu, ke mi tiel senceremonie titolas vin; sed, anstataŭ tremi la tutan tagon kaj timi, ĉu la Majstro havos paciencon aŭskulti aŭ legi viajn rimojn — mtetu ilin sub lian kusenon — ili certe plifruigos lian sonĝon![1]

Piroto (ofendite). Mi metis ilin inter la gazetojn. Viaj mokoj ne trafas min, ĉar hodiaŭ mi tute ne estas en humoro, ekzercadi sur vi mian spriton. Pli ĝuste estos, se ni oferos nian tutan tempon por la plenumo de la devo, kiun oni konfidis al ni. Ne forgesu, ke la vagonaro eble jam kuras al la stacio kaj tre malmulte da tempo restas ĝis la apero de nia gasto ĉi tie.

Valisano. Vi estas tute prava.

Akompano (iom senspire enkuras).

SCENO 3a.

La antaŭaj. Akompano.

Akompano (balbutulo). G-r-r-a-v-v-a sc-i-i-igo! — Aŭ-aŭsku-kultu — — n-ne in-in-ter-r-ompu — —

Piroto kaj Valisano. Nu bone, bone — rakontu.

Akompano (balbutante). Mi estas — mmmi estas -mmmi eeestas.

Valisano (senpacience). Jes — mi estas, vi estas, li estas, sed kio estas?!

Akompano (kolere). N-ne inter-rrrompu! — Ĉar mmmi ne-nenion di-diros — —

Valisano. Ni tute ne inter-rrompas —, sed la pacienco povas inter-rrrompiĝi! —

Akompano. Mmmi estas ĵu-us ricevinta pri-privatan te-tele-legramon de mmmia amiko, ke-ke la Mmmajstro kun la edzino — —

Piroto kaj Valisano (senpacience). Nu? — Nu! —

Akompano. Ke la Majstro kkkun la edzino je-je la 10a mmmatene for-forvetu-turis el la antaŭlasta stacio, kaj je la 12a oooni jam povos ren-renkonkonti ilin en nia stacidomo.

Valisano (kaptante sian ĉapelon). Adiaŭ, sinjoroj — mi vaporiĝas!

Piroto. Mi tremas — —

Akompano. Frenezulo! — Kkkien vi ku-kuras? — Atendu! Mi proponas la jenon. (Rigatrdas la poŝhorloĝon). Nun ili jjjam estas alvenantaj al nia urbo. Se mmi estus scianta, ke la vagonaro estos haltanta — —

Valisano. Pro Dio! — Ne »parolantu« tiel kripligante, ĉar mi, vin aŭdante, estos freneziĝanta! — —

Piroto. La tempo ja foriras, kaj eble tuj (flanke) mi tremas — —

Akompano. Ssas-injoroj Piroto kaj Va-va-lissano! Se vi nnne havas paciencon, vi ne povos esti kun-kunplenumantoj ddde mmmia pro-projekto.

Piroto. Bone — bone, — daŭrigu, sed, pro Dio, iom pli esence.

Valisano. Kaj malpli »antante«.

Akompano. Jjjen mmi proponas: Ĉar la Majstro kkkaj lia edzino venos »inkognite«, ni iru al la stacidomo kaj ankaŭ inkognite akompanu ilin ĉi tien, en la destinitan por ili ĉambron numero 14, kie iom poste, ni ĉiuj senmaskigos nin kaj — ricevos la premion.

Piroto. Hm — bona ideo, — sed — mi ne iros, — mi timas, en la ĝusta momento perdi la kapon.

Valisano. Trankviliĝu! Oni ja ne povas dufoje perdi tion, kion oni jam de longe kaj senespere perdis.

Piroto. Bedaŭrinde, saĝa vi neniam estis.

Akompano. Nnne mal-malpa-paciĝu. — Mi proponas, ke sinjoro Piroto restu ĉi tie kaj prizorgu la akcepton laŭ niaj telefonaj sciigoj.

Valisano. Bone, ni iru (prenas sian ĉapelon). Mi estos azeno, se mi ne kaptos la Majstron kaj kun li — la destinitan premion.

Piroto. Premiita azeno vi ja de longe estas, kaj tio ne estas bona antaŭdiro por via — hodiaŭa premio.

Akompananto. Ssse i-i-u mmin demandus, kiu el vi ambaŭ estas aaazeno, mi certe nnne scius respondi.

Valisano. Ni ambaŭ volonte — rezignus por — vi. Nu, dirite, farite — ni vaporiĝu! (Li ekkaptas Akompanon ĉe la brako kaj elsaltas kun li tra la meza pordo.)

SCENO 4a.

Piroto sola.

Piroto. Mi tremas — — Nur ankoraŭ kelkaj minutoj, kaj la Majstro estos ĉi tie. (De sur la tablo li prenas sian »dediĉon«) Se mi povus mem deklami ĝin! (Legas laŭte)
Kara Majstro iom griza
Venas al kongres’ Pariza —

(La telefono sonoras) Ha, malbenita telefono! (Li iras al la aparato kaj parolas en ĝin) Kiu? — Jes — mi — ne — jes — ne —, ĉio en ordo — (Li pendigas la mikrofonon). Mi tute forgesis pri flagoj (Li sonorigas).

Kelnero II (eniras).

SCENO 5a.

Piroto. Kelnero II.

Kelnero II. Ĉu vi sonorigis?

Piroto. Certe — mi, ne vi. — Ĉu vi forglutis la »bonan tagon«? Ĉu oni ne alportis flagojn?

Kelnero II. Ne. — (La telefono sonoras).

Piroto (en la telefonon). Kiu estas tie? — Kion? — Bone — nu? — Mi deziras sukceson! (Al la publiko) La vagonaro malfruiĝas, sekve ankaŭ la Majstro venos pli malfrue ĉi tien. Nu, ni atendu!

Huragano (eniras, portante du flagojn).

SCENO 6a.

La antaŭaj. Huragano.

Piroto. Brave, mi ĵus parolis pri la flagoj.

Huragano (basvoĉe). Mi havas la honoron, en la nomo de mia estrino oferdoni du flagojn, propramane broditajn de ŝia policana »moŝtino«, por ornami la balkonon de la ĉamhro 14, kiu havos la honoron gastigi niajn glorajn »gemajstrojn« dum la subkongreso antaŭ la »Deka« en Paris, en nia urbo.

Piroto. Koran dankon, Huragano, kaj danku milfoje ankaŭ vian »estrinan moŝton«.

Huragano. Laŭ ordono!

Piroto (al la kelnero). Prenu ilin kaj ornamu la balkonon.

Kelnero II (foriras kun la flagoj tra la meza pordo).

Piroto (post kelka paŭzo). Bonega ideo! (Al Huragano) Sinjoro Huragano!

Huragano. Laŭ ordono, sinjoro Piroto?

Piroto. Ĉu vi bone studis la vizaĝojn de la Majstro kaj lia edzino?

Huragano. Tute perfekte! Mi ricevis de mia estrino ok diversajn fotografaĵojn, kiujn preskaŭ englutis miaj »memorokuloj«. Precipe la majstrinan vizaĝon mi perfektege konas. Mi havas admirindan okulmanovron: kiam mi unufoje ekvidas virinon, mi povus ŝin parkere — pentri.

Piroto. Kompreneble, se vi estus pentristo?

Huragano. Kompreneble — vi bone rimarkigis. Mi ja estas direktoro de la fako por retrovado de perditaj edzinoj!

Piroto. Bonege! Jen estas la plej bona portreto de la Majstro. Studu ĝin iom detale, por ke vi povu (Huragano »studas«) tuj, senerare, ekkoni la Majstron inter la centoj da vojaĝantoj alvenontaj hodiaŭ je la 12a per la norda rapidvagonaro.

Huragano (ankoraŭ studante la portreton). Laŭ ordono!

Piroto (kontente). Nu, sinjoro Valisano! — (La telefono sonoras, li parolas en ĝin) Kiu? — Jes — ankoraŭ ne — ĉu vi ankaŭ? Do, vi ĉiuj estos tri renkontontoj — jes — jes. Ĝis revido. (Al la publiko). Tri plus Huragano estas kune kvar — (ridas) hahaha. Nun mi estas certa, ke la »inkognituloj« ne forŝteligos sin. (Al Huragano, kiu ankoraŭ ĉiam »studas«) Nu, ĉu vi jam sufiĉe »englutis« la Majstron? Eble vi nun deziras ankaŭ »engluti« la majstrinan vizaĝon?

Huragano. Ho, ne — mi ŝin povas blinde rekoni inter miloj da virinoj, ĉar vi ja scias, ke mi estas direktoro —

Piroto (interrompante lin). — de la fako por retrovado — jes, jes — mi scias. Vi iros tuj al la stacidomo kaj bone rigardu! — Tien iris ankaŭ Akompano, Valisano kaj Karavano. Vi estas la kvara, kaj, mi esperas, la plej feliĉa gajnonto de la destinita premio. Vi alkondukos la inkognitulojn ĉi tien. Ĉu vi bone komprenis?

Huragano. Ho — ho! Mi ĉion, ĉiam, ĉie bone komprenas. Mi ilin nepre alkondukos ĉi tien!

Piroto (rapide). Ne ne! Ne laŭ via kutima maniero policana!! — Delikate kaj singardeme!

Huragano. Laŭ ordono!

Piroto. Nu, iru — (La telefono sonoras). Malbenita telefono! (En la telefonon) Kiu? — Jes — ne — jes — bone — (al Huragano) Iru tuj, kaj — sen la Majstro kaj lia edzino ne revenu!

Huragano (foriras).

SCENO 7A.

Piroto sola.

Piroto. Nun mi montros al vi (mansignante al la telefono), kiu el ni estas Piroto kaj kiu — idioto! (La telefono sonoras, li parolas en ĝin) Kiu? Nu? — Venis? Brave! — Sen edzino?! — Tio eble estas ilia duobla inkogniteco? — Jes — jes — ne! Nepre la edzino!!! Vi akompanu la Majstron kaj ordonu al Huragano, kiun mi ĵus sendis tien, retrovi nepre la edzinon! Ĝis revido! (Al la publiko) Strangaj homoj! Nepre inkognite! Kaj tiucele eĉ disigite! Sed ne, sinjoro Majstro!

Kun edzino aŭ sen — ni vin kaptos fine! Al Huragano oni povas konfidi la aferon! (Promenante tra la ĉambro, li parkere ripetas la »dediĉon«. Aŭdiĝas alveturanta aŭtomobilo. Pasas kelkaj momentoj, dum kiuj Piroto, »pretigante sin«, ĉiumomente »aŭskultas« kaj rigardas la pordon. Iom poste aŭdiĝas voĉoj post la kulisoj).

Voĉo (post la kulisoj). Mi petas, sinjoro doktoro — ĉi tien — ĉambro 14 — mi petas.

Piroto. Ho, mia koro! Ili iras — — (forglutas la alian). Somnambulo kaj Akompano (eniras tra la meza pordo).

SCENO 8a.

Piroto. Somnambulo. Akompano.

Akompano. Estu bonvenanta, sinjoro doktoro! Flanke al Piroto) Ssssen edzino —

Somnambulo. Vi eraras, sinjoro, mi neniam estis doktoro.

Akompano. Hm — jjjes — jes — pa-pardonu! (Flanke al Piroto) Li obstine malkonfesas —

Piroto. Mia kolego kutime ĉiun eminentulon titolas »doktoro«. Pardonu al li. (Flanke) Mi tremas.

Somnambulo. Sed mi ankaŭ ne estas eminentulo!

Akompano. Je-jes — jes — mmmi — komprenas. (Li signife »interpalpebrumas« kun Piroto).

Piroto (treme). Mi — mi — mi — mia — mia.

Akompano (flanke). Li — li — li — llia lango ko — kommmencas sian ttremdancon. (Al Somnambulo) Mi havas la honoron prezenti al via moŝto: mia kolego, sinjoro Piroto, glora poeto (Piroto geste »modestigas sin«) kaj mi — Akompano.

Somnambulo. Tre agrable. Mia nomo estas Roberto de Somnambulo.

Akompano kaj Piroto (flanke). ?! — Somnambulo!? (La telefono sonoras).

Akompano (en la telefonon). Kiu? — Jjjes, mi — bbonege — tuj — (al Somnambulo) Pardonu, sinjoro Doktoro de Somnambulo, ke mi foriras, lasante vin ĉi tie kun nia glora poeto, (al Piroto) ne modestigu vin. Mi estas esperanta, ke vi estos trovanta ĉi tie la deziritan ripozon, kaj ke vi estos ĝuanta ĉi tie lonstantan —

Piroto (flanke). Li »freneziĝantas« —

Akompano (senpaciencigite). Bone, bone, forirantu plej rapide! (Li foriras tra la meza pordo).

SCENO 9a.

Piroto. Somnambulo.

Piroto. Permesu, sinjoro Maj — sinjoro Somnambulo —

Somnambulo (kun akcento). Somnambulo estas mia nomo!

Piroto. Pardonu — permesu, sinjoro Somnambulo, ke mi demandu vin pri via tre estimata sinjorino — edzino. Ĉu ŝi ne venis?

Somnambulo. Sinjoro! Mi neniam havis edzinon kaj neniam havos! Mi estas ĝismorta malamiko de ĉiuj edzinoj. Eble vi konsideras min iu alia?

Piroto (montrante al li portreton). Ĉu vi konas ĉi tiun sinjoron? — (Flanke) Netrompebla simileco!

Somnambulo. Kompreneble — kiu ne konas lin! Tamen — la portreto ne estas bona —

Piroto (ridas signife). Jes — ĝi iom similas al — sinjoro — de Somnambulo, ĉu ne?

Somnambulo (ridas). Kaj ankaŭ eble al — sinjoro Piroto, ĉu ne? Hahaha! (Ambaŭ ridas).

Piroto (flanke), Mi komencas perdi la kapon. (La telefono sonoras, li parolas en ĝin) Kiu? — Jes — ne — mi ne havas tempon. (Al Somnambulo) Pardonu, mi tuj revenos (flanke) kun la eksperto! (Li foriras tra la meza pordo).

SCENO 10a.

Somnambulo sola.

Somnambulo. Kie mi estas! — Kien oni min alkondukis? (Ĉirkaŭrigardas en la ĉambro) Ĉu mia revolvero estas en ordo? (Li prenas revolveron el la poŝo, kontrolas ĝin kaj poste remetas en la poŝon. Denove ĉirkaŭrigardante, li ekvidas la balkonon) Balkono? — Bona ideo! (La telefono sonoras, li parolas en ĝin) Halo! — Jes, ĉambro 14 — kio?! — Mi ne komprenas. Kiu idioto?! Vi eble eraras — tie ĉi loĝas neniu idioto! — Ki-on?!! Mi?!! Vi mem eble! Arogantulo! (Li foriras de la telefono) Agrabla societo! (Li premas la sonorbutonon) Kelnero I (eniras).

SCENO 11a.

Somnambulo. Kelnero I.

Kelnero I. Bonan tagon, sinjoro doktoro!

Somnambulo (kolere). Stranga lando, kie ĉiu ĉiun titolas »doktoro«! (Al la kelnero) La telefono vokas iun — iun — idioton.

Kelnero I. Ah! — Jes — mi tuj — (foriras).

Piroto (eniras post mallonga tempo).

SCENO 12a.

Somnambulo. Piroto.

Piroto. Ha, fripono! (en la telefonon) Kial vi turmentas min? — Kion?! — Pendigu vin ambaŭ! (Al Somnambulo) Mi ordonos forpreni la malbenitan aparaton! (Li eliras, minacante al la telefono) Atendu, fripono! Plej bone ridas, kiu laste ridas!

SCENO 13a.

Somnambulo sola.

Somnambulo. Tre agrabla societo! Se ĉi tiu malbenita maŝino ne kvietiĝos, mi eble eĉ dumnokte estos devigata ĉiumomente alvoki iun — idioton! (Demetas la surtuton) Mi iomete refreŝigos min sur la balkono. (Eliras sur la balkonon.) (Momenta paŭzo. La telefono sonoras. Aŭdiĝas voĉoj post la kulisoj.)

Voĉo. Mi petas, mi petas — ĉi tie sinjoro doktoro.

Veramanto kaj Valisano (eniras).

SCENO 14a.

Veramanto. Valisano.

Veramanto. Sed mi tute ne komprenas vian troan ĝentilecon, sinjoro Valeriano —

Valisano. Valisano estas mia nomo.

Veramanto. Pardonu! Ĉu ĉiu kongresano havas tian koran kaj ĝentilan akcepton?

Valisano. Preskaŭ ĉiu — eminentulo! (La telefono sonoras, li parolas en ĝin) Kiu? — Jes — ĉu vi, Huragano? — Nu? — Edzinon? — Vi retrovis la edzinon? — Bonege, konduku ŝin tuj al la edzo! (Al Veramanto) Jes, sinjoro »Veramanto«. — jen estas la balkono, jen la dormoĉambro. Estu ĉi tie kvazaŭ en via propra loĝejo, (flanke) kaj tuj venos via — »Veramantino«.

(Foriras.)

SCENO 15a.

Veramanto sola.

Veramanto (ĉirkaŭrigardante). Luksa apartamento! Por tri frankoj, kun tagmanĝo?! — Tre malmultekoste. Sed kion signifas la honoroj kaj ovacioj, kiujn mi spertis dumvoje ĝis la hotelo? (Li prenas sian valizon kaj eliras dekstren. Momenta paŭza silento. Poste aŭdiĝas voĉo post la kulisoj).

Voĉo (post la kulisoj.) Jen, estimata sinjorino — ĉi tie.

Klara Singardemo (eniras preskaŭ puŝate).

Huragano (sekvas ŝin).

SCENO 16a.

Klara Singardemo. Huragano. Poste Kelnero Ia.

Klara (kolere). Kion signifas tiu perforto?! Tre ĝentila akcepto!

Huragano. Ne koleru, estimata sinjorino — mi ne povis alie agi — mi havis ordonon (alproksimigas sin al la sonorbutono kaj sonorigas).

Klara (timeme observas liajn movojn).

Kelnero I (enkuras).

Huragano (»interokulumas« kun la kelnero, montrante al Klara, kiu tre timeme observas ilin). Alvoku sinjoron Piroto! Kelnero I (kvazaŭ »ion« komprenante). Tuj! (Elkuras). Piroto (eniras post mallonga tempo).

SCENO 17a.

La antaŭaj. Piroto.

Huragano (»okulume« kaj flanke). Laŭ ordono — jen ŝi estas.

Piroto (flanke). Jen la sekreto, kara birdeto! (Li komparas la vizaĝon de Klara kun la portreto). La originalo estas iomete kvazaŭ pli bela, tamen ambaŭ vizaĝoj tre estas similaj.

Klara (tre timeme observas ilin).

Piroto (laŭte al Klara). Via majstredzina moŝto perdis sian karan amikon, ĉu ne? Ne maltrankviliĝu, ni tuj redonos al vi vian amanton.

Klara (flanke). Mian amanton?! — Sankta Dio! Kien mi enfalis? (Laŭte) Mi neniun kaj nenion perdis, mi nenion volas — nur lasu min sola!

Huragano. Laŭ ordono!

Piroto. Ni malaperas. (Foriras kun Huragano).

SCENO 18a.

Klara sola.

Klara. Pro Dio! Kien mi enfalis? (Post momento) Ĉu eble?! — Se jes — mi elsaltos el la fenestro!! (Ŝi riglas la pordon) Kien forkuri? — Bona ideo! (Rapide kaj nervoze[2] ŝi malfermas sian valizon, elprenas ian mantelon, demetas de si la bluzon).

Somnambulo. (ĝuste en ĉi tiu momento aperas en la balkona pordo).

SCENO 19a.

Klara. Somnambulo.

Somnambulo. (Mirante restas staranta en la pordo) Virino!? — En mia ĉambro fremda, duonnegliĝita virino?! Sankta Magdaleno! Ĉu ia atenco kontraŭ mia virto? (Tusas) Khm — khm — (pli laŭte) Khm — khm.

Klara (ŝirmante sin per la mantelo). Ah! — Ah! Viro! En negliĝo! (Laŭte) Ne — ne!! Ne alproksimiĝu — Mi krios helpon!

Somnambulo. Ne kriu, mi ja ne estas lupo!

Klara (malespere). Ne — ne — foriru!! (Ŝi kuras tra la ĉambro, serĉante ian rifuĝejon. Fine ŝi direktas sin dekstren, por malaperi tra la dekstra pordo, sed jen en la pordo aperas la fortimigita Veramanto en duona negliĝo. Klara rifuĝas post ŝrankon).

SCENO 20a.

La antaŭaj. Veramanto. Poste Kelnero Ia.

Klara (duonsvene). Ah!! — (Penante rapide butonumi la bluzon, ŝi ne trovas la ĝustajn butonojn).

Veramanto. Kio fariĝis? (Li studas la situacion kaj ŝajnas ion kompreni). Kion vi krias, sinjorino?

Klara. Mi estas — fraŭlino! (Flanke) Ho, malbenitaj butonoj!

Veramanto. Des pli bone, sed kion vi krias? (Al Somnambulo duonvoĉe) la aventuro? (Ili interparolas mallaŭte) Do, ni havis la saman ideon? — Ni estas »samideanoj«?

Klara (flanke). Ia konspiro kontraŭ mi? — Ili marĉandas!!

Veramanto. Sinjorino, butonumu vian bluzon kaj eliru el via rifuĝejo. Mi tute ne volas atenci kontraŭ vi. Ni ĉiuj tri ja estas samideanoj, ĉu ne? (Montrante al la rubando de sia ĉapelo) Vi ja portas la verdan steleton!

Klara (penante perforte butonumiĝi. Flanke). Malbenitaj bluzoj! (Laŭte) Mi neniel povas botonumiĝi!

Veramanto. Eble ni helpos? — Ni ja ĉiuj estas — unu »granda rondo familia«!

Klara. Mi dankas. Jam, fine mi butonumiĝis. (Eliras el la rifuĝejo) Pardonu, sinjoroj, mi ja estas tute juna kaj nesperta fraŭlino! Mi timas.

Somnambulo (flanke). Tute juna vi iam estis. (Al Klara) Mi havas la honoron: Roberto de Somnambulo, hispano.

Veramanto (prezentante sin). Antonio Veramanto, italo.

Klara (prezentante sin). Klara Singardemo, francino. (La telefono sonoras).

Somnambulo. Eble denove oni vokas iun idioton. (En la telefonon) Kiu? — Jes, ĉambro 14 (kolere ĵetas la mikrofonon) Mi ja diris! (Li sonorigas al kelnero).

Kelnero I (eniras).

Somnambulo (al la kelnero) Alvoku tiun.

Kelnero I. Jes, sinjoron Piroto — tuj — (Eliras).
SCENO 21a.

La antaŭaj. Piroto. Kelnero I.

Somnambulo. Mi sentas, ke fariĝas ia aventuro.

Kelnero Ia revenas kun Piroto.

Piroto (Mirege).?! Kia societo?

Somnambulo (montrante al la telefono). Oni vin vokas, sinjoro.

Piroto (kolere al la telefono). La infero ĝin prenu!(Flanke) Mi tute ne komprenas! Majstro, lia edzino kaj iu fremda viro — ĉiuj en duona negliĝo?! (Duonvoĉe al la kelnero) Voku tuj sinjoron Akompano!

Kelnero I (serveme joriras).

SCENO 22a.

La antaŭaj. Akompano.

Akompano (enirinte) Kio fariĝis!

Piroto (senvorte montras al li la »trion«).

Akompano (al Veramanto). Kara Majstro, ĉu vi retrovis vian edzinon?

Veramanto (flanke). En la aero estas ia aventuro.

Piroto (duonsvene, flanke). Du Majstroj!? Unu edzino? — Mi freneziĝas! (Post la kulisoj aŭdiĝas voĉoj).

Voĉo (post la kulisoj). Numero 14 — jes — ĉi tie — mi petas, karaj gemajstroj — eniru.

Ĉiuj (kun mirego, senvorte kaj demande rigardas unu la alian kaj al la meza pordo).

Karavano, Operkulato kaj edzino (eniras).
SCENO 23a.

La antaŭaj. Karavano. Operkulato kun edzino. Poste Valisano.

Karavano (flanke al Piroto). Liberigu tuj la ĉambron! Ĉiuj eliru! La Majstro kun la edzino — (viŝante la ŝviton de sur la frunto) Vivu la Majstro kaj lia edzino!

Veramanto, Somnambulo, Klara kaj Valisano) (kiu intertempe eniris) Vivu!

Piroto (preskaŭ tute svene). Tria Majstro?! — Kaj dua edzino?! — (Li falas sur la kanapon).

Operkulato kaj lia edzino. Vivu la Majstro! (Flanke al Karavano). Kiu el ili estas la Majstro?

Karavano (al si). Ĉu li estas frenezulo aŭ mi?!

(Ĝenerala pantomino)

Valisano. Nu, pri edzinoj mi ne disputas — ili povas esti du — tri.

Akompano. — Kvar — Kvin.

Piroto. — Ses — sep.

Karavano. — Ok, dek.

Valisano. Sed Majstro povas ja esti nur unu!! — Do, kiu el vi, sinjoroj, estas la — Majstro?

(Pantomino. La telefono sonoras.)

Valisano (alsaltas al la aparato, post kelka tempo laŭte ekridegas kaj per solena forta voĉo anoncas):

Aŭskultu, sinjoroj kaj sinjorinoj,

»Majstroj« kaj »Majstrinoj«, ĉiuj

Kune kaj ĉiu el vi aparte:

Morgaŭ vespere je la 10a venos

Per rapidvagonaro nia glora

Vera Majstro kun sia vera edzino.

Ĉiuj aliaj edzinoj kaj iliaj »Majstroj«

Estas — falsifikatoj!

(Kelkmomenta pantomino, fine ĝenerala ridego. Huragano enkuras, malfacile spirante.)

SCENO 24a.

La antaŭaj. Huragano.

Huragano (ekscitite). Terura sciigo!! Tutmonda, interpopola milito!! (Ankoraŭ maffacile spirante, li transdonas telegramon al Valisano.)

Valisano (ekscitite tralegas la telegramon kaj voĉe ripetas ĝian enhavon). Terura sciigo! — Ĉar kongresontoj de la »Deka« estas urĝe invititaj de siaj registaroj, partopreni en la universala internacia fratmortigo — la Konstanta Komitato de la Kongresoj sciigas, ke la universala »Deka« estas prokrastita — ĝis la perarmila interpaciĝo de la pacamantoj. La Majstro ne venos!

(Ĝenerala konsterniĝo, dum kiu la kurteno malrapide falas).

»Esperanto-Praktiko« Nr. 1—2, 1919. Berlin.

Piednotoj redakti

  1. Dormon? — En pola lingvo dormo kaj sonĝo esprimiĝas egale: SEN — E. W.
  2. nerve? — F. Z. ne uzadis nefundamentajn esprimojn — E. W.