Verkoj de FeZ/Miaj rememoroj

MIAJ REMEMOROJ.

(okaze de la »vespero de rememoroj«).

Bonegan ideon havis P. E. S., aranĝante la »vesperon de rememoroj«. Pli aĝaj esperantistoj rakontu siajn esperantistajn travivaĵojn al junaj gesamideanoj, por vivigi la dormulojn kaj instigi ilin al laboro. Ĉu oni povus elpensi ion pli efikan, pli interesan kaj pli volontigan?… Des pli ĝuste venis la feliĉa ideo, ĉar en Polujo lastjare komencis vekiĝadi el longedaŭra letargio la konscio kaj ambicio popola.

— En bona horo! — ekpensis mi, trapasante la sojlon de P. E. S.

Sinjoroj Belmont, Czubrynski, Günther, Zamenhof Leono bele kaj instrue rakontis, kiel, kiam kaj kial ili fariĝis Esperantistoj. Junaj gesamideanoj aŭskultis atente. Sed, kvankam ilia bonvolo estis forte vekata dum belaj »rememoroj«, aŭskultantoj ne povos multe fari por la vigligo de Esperanto-movado en Polujo, ĉar ili estis 12…

Estas granda domaĝo, ke la aranĝintoj de la »vespero« ne invitis miss Polonia aŭ miss Judea. Estus bonega okazo fari propagandon poresperantan kaj ĵeti vortperlojn antaŭ la entuziasmiĝinta ĉeestantaro…

Pardonu al mi, estimataj junaj gesamideanoj venintaj en la ejon de P. E. S., ke mi rifuzis la peton diri kelkajn vortojn. Tamen, ĉar mi esperas, ke la P. E.-ton legos eble multe pli ol 12 personoj, mi decidis publikigi miajn rememorojn. Por tiuj, kiuj bone scias la historion de Esperanto-movado, mi eble diros nenion novan. Tamen — ĝi ne malutilos…

Kiam kaj kiel mi fariĝis Esperantisto?

Tuj post apero de la unua broŝuro en 1887 mi ricevis ĝin de mia frato kun peto atente tralegi. La atenta tralego havis preskaŭ tujan efikon. Post kelkaj tagoj mi redonis la broŝuron kun mia unua — nu, vi jam divenas — versaĵo. La frato donis al mi tuj la esperantistan bapton.

Kial mi fariĝis Esperantisto?

En plej frua mia junulaĝo mi havis plenan konscion pri la granda graveco kaj utileco de unu komuna, interpopola komprenilo. Kiam aperis Volapük, mi kun miaj kolegoj atente studis ĝin kaj ekfervoriĝis por ĝi. Sed nur komence. Granda ĥaoso kaj multego da artefaritaj mortaj vortoj, baldaŭ senvolontigis min. Kiam post kelkaj jaroj mi legis la broŝuron de dr. Esperanto, mi subite kvazaŭ englutis iun kvanton da varma, freŝa viviga aero. Kiam mi la duan fojon legis la libreton, mi estis homo, kiu jen sur vojo trovis oran moneron. Kelkajn paŝojn plu… li trovis duan… trian… kvinan… sepan…! Kia ĝojo!… tiom da oro!… Tia trezoro!… Li timeme ĉirkaŭrigardas — ĉu li ne sonĝas?… ĉu iu ne volas forrabi de li la trovaĵon?… Kaj jen, kiel dirite (kiel ĉiu pia kaj fervora esperantisto), mi komencis »krei«… Mi elskribis mian tutan inkujon, rompis kelkdekon da plumoj. Dekojn da versaĵoj mi skribadis kaj la dekunuajn mi montradis al nia frato. Li estis severa kritikanto.

Baldaŭ poste komenciĝis la puŝado de la afero — »Esperanto-movado«…

Belege diris A. Grabowski:

— En kabano mankis pano, do — elmigris la infano… Elmigris ĝi — trans limon de la urbo, trans limon de la lando — en fremdujon, en la vastan mondon. La veturilo skuiĝadis, saltadis de ŝtono sur ŝtonon, de kavo en kavon, kiel senhelpa boateto sur maruraganaj ondoj. Ĉie renkontadis ĝin moko, malfido kaj malbonvolo. Estis tempo, kiam ekŝajnis al ni, ke la veturilo surveturis vojon glatan, sur la »neŭtralan lingvan fundamenton«. Ekŝajnis, ke sur tiu ĉi neŭtrala fundamento ĉiuj ŝtonoj, ĉiuj kavoj kaj truoj malaperis, kaj la vojo ebeniĝis. Ke homoj komencas komprenadi nian idealon, ke ili komencas »homiĝadi«.

Ĉu jam fino de skuado kaj saltado?… Ne. Trompa miraĝo. Oazo en granda dezerto. La »neŭtrala lingva fundamento« komencas ŝanceliĝadi… Germano ne volas stari sur ĝi apud polo, polo — apud germano kaj ruso, kristano apud judo… k. t. p.…

Peza, doloriga rememoro… Ĝi estis antaŭ 40 jaroj. Ni kunvenis arete en ies loĝejo. Kompreneble estis kelkaj malfruiĝintaj. Inter ili S-ro Nauman (ruso!), fervora kaj talenta esperantisto. Dume ni interparolis. Jen flanke mi ekaŭdis grandan veon:

— Nauman?!… li estas ja ruso!… ĉu ni laboros kun li?… Mi neniam forgesos tiun ĉi kunsidon…

Mala kompreno de la ideo. Ŝovinismo, belaj sed vanaj vortoj sonas kiel malplena sonorilo. Homa malsaĝo frostigas la entuziasmon. Malgajiĝas la koro de nia ĉefo.

Veturilo, skuata de ĉiuj flankoj, apenaŭ treniĝas meze de la homolupoj. Kelkaj el nia anaro perfide forlasas la vicojn kaj starigas propran tendaron (laŭesperantan).

Nemultaj, kiuj restis, senlace puŝas la radon. Ili superforte laboras por vigligi la movadon kaj regajigi la koron de sia kara Majstro. Esperanto levas la flugilojn. Vortoj ŝanĝiĝas per agoj. Venas kongresoj. Unua, dua, tria, kvara, kvina, sesa, sepa, oka, naŭa… Kaj subite halt’!… La dekan en Parizo dispelas kanonoj kaj tankoj. Furiozas la milito, detruante la esperplenan semajon de l’ »pacaj batalantoj«. Haltas por momento la veturilo. Haltas por ĉiam la nobla koro de ĝia ĉefo, de Ludoviko Zamenhof… Multajn el niaj vicoj forrabis la morto, multajn — malkonsolo kaj malfido je nia ideo kaj nia destino… Kaj jen, kiam eksilentis la milito kaj la homoj komencis denove esti homoj, la verda veturilo, kovrita per multaj honorsignoj, plena de gloro kaj famo eksterlanda, trapasas la limon de la lando kaj de la urbo, el kie ĝi antaŭ 42 jaroj forveturis senhelpa, malforta…

Do, esperantistoj tutpolaj de ĉiu koloro ĉu politika, ĉu religia, unuiĝu kaj bonvenigu ĝin, la revenantan. Ne permesu, ke fremduloj estu ĉiam protektantoj kaj aprobantoj de tio, kio estas, kio devas esti nia propra fiero, nia propra gloro…

Floru Esperanto — ankaŭ en Polujo!

»Pola Esperantisto« Nr. 4. 1929.