SALUTO.

Eligi el la grizeco de l’ mondo, precipe postmilita, ion, kio indas porti nomon »artliteraturo« por transporti ĝin en mondon alian, pli radian, — literaturan, estas tasko altvalora, sed — nefacila. Plej ofte ni renkontiĝas kun netaŭgaĵoj, kies valoro same lingva, kiel literatura ofte ne ĝiskreskas eĉ la lokon, kie ili aperas. Kaj kontraŭe.

Mi havas amikon, kiu ofte legas al mi siajn altvaloraĵojn en Esperanto, petante pri opinio. Demandata, kial li ĉion portas en la poŝo kaj ne publikigas, li faris grimacon, kvazaŭ volante diri: — kie?

Kaj kiam mi montris al tiu ĉi strangulo la prospekton de L. M. li post atenta tralego ekridetis.

— Se laŭ la prospekto estos — la aspekto…

Do en la nomo de tiu ĉi eble troa ambiciulo — mi direktas al la redakcio peton:

Estu konsekvenca!…
Feliks Zamenhof, L. K.[1] Warszawa.

»Literatura Mondo« Nr. 1. 1931.

(El la »Saluto kaj salutoj« okaze de l’ reapero de L. M.)

Piednotoj redakti

  1. Certe pro eraro, la redakcio aldonis ĉi du literojn, F. Z. ne estis L. K.-ano, kaj li mem certe neniam aldonus tiujn literojn. — E. W.