Vortoj de Kamarado E. Lanti/Pri stilo
Jenan leteron mi ricevis:
« Kun granda intereso k vera ĝuo mi legis Kandid en via modela traduko. Ankaŭ mi legis diversajn recenzojn tre favorajn k aparte mi notis, ke oni laŭdas vin pro tio, ke vi kuraĝis senbalastigi la lingvon je senutilaj sufiksoj. Estas certe, ke tia senbalastigo faras la stilon pli malpeza. Venis al mi en la kapon la ideo eltrovi la principojn, kiuj gvidis vin. Mi serĉis sensukcese. Ĉu do vi ne konsentos konigi ilin al la legantoj de Sennaciulo? Aŭ ĉu la sekreton vi volas gardi? »
Nia korespondanto trovu do ĉi tie respondon: Novajn principojn mi ne eltrovis, sed simple penis pli malpli severe apliki tiujn, jam delonge (1913) starigitajn de la Akademio; sekve kuŝas en la afero neniu sekreto. Jen la principoj:
« a) Principo de neceso: En konstruon de vorto oni devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, sufiksojn, prefiksojn k finiĝojn necesajn por elvoki klare k plene la ideon reprezentotan de tiu vorto.
« b) Principo de sufiĉo: Se la ideo tiamaniere esprimita estas jam bone k nekonfuzeble komprenata el la kunteksto sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu ĉi sufikso povas esti elĵetata kiel neutila k nenecesa. »
La malfacilo kuŝas nur en la apliko de tiuj du tre saĝaj principoj. La gvidantoj de niaj lingvaj institucioj devus klarigi ilin detale per multaj ekzemploj; bedaŭrinde, miascie, tion ili ne faris k eĉ en la praktiko ili mem plej ofte ne aplikas la duan principon.
Por klarigi mian komprenon pri la apliko de tiu principo, ni konsideru, ekzemple, la sufikson ec. Ĝenerale mi « elĵetas » tiun sufikson ĉe radikoj adjektivaj. Tiaj radikoj enhavas en si jam abstraktan sencon, sekve la aldono de ec tiakaze estas simpla balasto, pleonasmo. Cetere, oni povas rimarki, ke Zamenhof mem k. a. plej bonaj aŭtoroj tute hazarde, senkritike uzas aŭ ne uzas la sufikson ec. Jen oni legas « eblo », jen « ebleco »; jen « neceso », jen « neceseco » k. s.
Mi jam rimarkigis ĉi tie [1], ke Zamenhof en La Biblio senkompate « elĵetis » ec ĉe alt’, grand’, larĝ’. Tiuj radikoj ja estas adjektivaj k sekve entenas jam en si ec-an, abstraktan sencon.
Oni povus verki detalan disertaĵon pri la demando: Kiel aplikas la verkistoj la du ĉi supre cititajn principojn? Estus facile montri, ke ili estas senĉese malobeataj, fuŝe aplikataj de tiuj, kiujn oni kutimas nomi niaj plej bonaj aŭtoroj.
Verdire kulpas en tio la senkonscia ligiteco al la nacia gepatra lingvo. La fuŝantoj de la spirito de esperanto — k la aŭtoro mem ne malofte — simple estas senkonsciaj naciemuloj en la uzado de la lingvo; iafoje ili aplikas tute senbezone sufiksojn, tial ke per tio esperanto pliproksimiĝas al la nacia lingvo.
Kaj tio okazas ne nur pri sufiksoj, sed ankaŭ en prefero por longaj, pezaj formoj kiel ĉiamaniere, kiamaniere, neniamaniere, tiamaniere, anstataŭ la simplaj ĉiel, kiel, neniel, tiel k. s. vortoj el la genie elpensita tabelo de la korelativaj vortoj. La unuaj formoj estas internaciecaj, la duaj — sennaciecaj.
Vi nun iomete konas la regulojn, kiujn mi obeas en la uzado de nia lingvo. Sed vi devas tamen kompreni, ke en la vivo de lingvo interpuŝiĝas diversaj principoj: analogio, eŭfonio, logiko, reguleco ktp. Estas neeble difini tute precizajn k absolutajn regulojn. Cetere, ne ĉiam pleonasmo estas foriginda; necesas iafoje insisti por doni pli da esprimforto al iu vorto; okazas, ke ia logika mallonga formo estas malbonsona…
Ni memoru la saĝajn konsilojn de la aŭtoro de nia lingvo; li ja ĉiam rekomendis, ke oni ne devas ĝin kateni per tro severaj reguloj. Sed estas por mi klare, ke la plej simplaj formoj venkos, ke la plej klara stilo sin trudos k fariĝos klasika. Kiu penas atenti tiujn postulojn de la vivo de lingvo, kiu penas kiel eble plej senbalastigi sian stilon, tiu iras en la ĝusta direkto.
- ↑ Komparu pĝ. 32.