Vortoj de Kamarado E. Lanti/Se Lenin estus esperantisto
K-do Umo asertas, ke la mondlingva movado ne progresas rapide, tial ke esperanto ne estas sufiĉe perfekta lingvo. Liadire se oni akceptus la reformetojn, kiujn li proponas aŭ aplikas mem, ni vidus nian aferon progresi rapide.
K-do Jeo emfazas, ke se SAT akceptus la programon de lia partio, ĉi lasta fariĝus simpatia al nia lingvo k certe akceptus ĝin.
Ambaŭ K-doj estas tre sinceraj, konvinkitaj k pretas defendi sian vidpunkton ĝis mortkondamniĝo — ekskluzive.
Kaj ekzistas multaj aliaj K-doj, kiuj kredas, ke sufiĉus alpreni la de ili proponitan rimedon aŭ taktikon por baldaŭ atingi la « celon en gloro ».
Mi estas tiaulo, kiu ne kredas je baldaŭa efektiviĝo de niaj deziroj. Sed ne estas malutile esploreti pri la kaŭzoj de tiu malrapida progreso. Laŭ mi, la ĉefa kaŭzo estas, ke ĝenerale la esperantistoj mem ne sufiĉe konscias pri la gravo de la ilo, kiun ili uzas. Estus eĉ pli ĝuste diri, rilate al kelkaj: per kiu ili kvazaŭ ludas. Ja, por granda nombro da esperantistoj la partopreno en nia movado estas ia ludo, ia modo, kiujn ili forlasas, tuj kiam logas ilin alia modo.
Por konscii la gravon de la esperanta afero, necesas kompreni la grandan rolon, kiun ludas la tekniko, la artefaritaĵo en la evoluo de l’ homaro; necesas kompreni, ke la artefarita lingvo estas ia teknikilo, kies manipulado k aplikado postulas tute apartajn zorgojn, por sin trudi al la granda publiko.
Tia ilo ne povas akiri ĝeneralan akcepton, se precipe mallertuloj ĝin uzadas. Sed ni supozu, ke Tolstoj, R. Rolan, H. Barbus, M. Gorki k. a. famaj verkistoj, anstataŭ diri kelke da bombastaj frazoj por esperanto, ĝin ellernus k per ĝi verkus; ni supozu, ke Ĵores, Bebel, Lenin k. a. influhavaj gvidantoj parolus en nia lingvo dum internaciaj kongresoj; ni supozu…, — la leganto mem daŭrigu la supozon. Nu, ĉu oni ne povas prave pensi, ke tiam nia movado antaŭenirus grandpaŝe? Mi kredas, ke se Lenin estus esperantisto, nun la tuta klerularo el Sovetio, la tuta komunistaro en la mondo parolus esperante. Kaj kiu kontraŭdiros, se mi asertos, ke tiam la unueco de penso k agado, la unueco de volo estus multe pli fortaj ol fakte ili estas nuntempe en proletaj vicoj?
Necesas forte konvinkiĝi, ke la esperanta afero ne estas io akcesora, al kiu sufiĉas dediĉi kelkajn horojn de tempo al tempo por esti konscia mondlingvano.
Teknikiloj ja revoluciigas la mondon. Sed ne sufiĉas inventi ilin; ne sufiĉas laŭdadi ilin, necesas plie lertaj teknikistoj por funkciigi ilin bone.
La SAT-anoj fariĝu bonaj teknikistoj! Ili uzadu zorge, ame la lingvan ilon, kiun ili akiris; ili lertiĝadu, neniam forgesante, ke ilia laboro por k peresperanta estas revolucia laboro en la profunda senco de l’ vorto.