Zamenhof (Drezen)/II/Aglutina karaktero de esperanto



Aglutina karaktero
de esperanto

Zamenhof interalie sukcesis tre praktike solvi la problemon pri facileco kaj tuja uzebleco de la lingvo («sendepende de tio — ĉu la mondo ĝin akceptos aŭ ne»).

Ekster la facila kaj simpla gramatiko — Zamenhof enkondukis ankoraŭ unu pluan novaĵon. En la unua lernolibro li skribis: «Mi enkondukis plenan dismembrigon de la elementaj konceptoj (ideoj), kiuj estas esprimataj per memstaraj vortoj. La tuta lingvo konsistas ne el gramatike ŝanĝataj formoj de diversaj vortoj, sed el vortoj neŝanĝeblaj»[1].

Per tiu dismembrigo de la lingvoelementoj Zamenhof donis al nova lingvo karakteron aglutinan. Tamen li nenie uzis tiun terminon kaj, ne estante filologo, eble eĉ ne ĝuste prezentis al si la aglutinan karakteron de la tatar-turkaj lingvoj.

Tiu speciala karaktero de esperanto, faciliganta ĝian studon kaj uzon, estis multe pli malfrue konstatita de la akademiano N. J. Marr — aŭtoro de tiel nomata jafetida lingvoteorio.

En tiu punkto la profunda lingvo-penso de Zamenhof memstare realigis ideon esprimitan jam antaŭ du jarcentoj.

Bernard Lamy — unu el postsekvantoj de Descartes rakontas, ke la konata vojaĝisto-esploranto Jaques Thevenot, konatiĝinte kun la mirinda facileco de la tatarlingva strukturo, — proponis por faciligi studon de la ekzistantaj naturaj lingvoj — modifi ilian gramatikon laŭ la modelo de la lingvo tatara (t. e. lingvo aglutina)[2].

Kiel konsekvence obeis Zamenhof al tiu, memstare de li trovita, principo aglutina — montras rakonto de prof. E. Boirac, ke la vorton «edzino» (prenita el vortkombino Kronprincedzino konforma al la germana «Kronprinzessin») Zamenhof dismembrigis je du vortoj memstaraj: «edzo» kaj «ino»[3]).

Piednotoj redakti

  1. Zamenhofan iom arkaikan tradukon de tiu frazo vidu en «Fundamenta Krestomatio», p. 248.
  2. Bernard Lamy «La réthorique ou l’art de parler», Paris (1 édition 1670) t. I, ch. 9.
  3. «Oficiala Gazeto Esperantista», Paris, Decembro 1913, p. 144.