Zamenhof (Drezen)/II/Persista laborado kaj eksperimentado de Zamenhof



Persista laborado kaj ekspe-
rimentado de Zamenhof

En la antaŭparolo al sia unua lernolibro Zamenhof montris klaran komprenon de tiu postulo kaj donis ĝustan analizon de la antaŭirintaj projektoj internacilingvaj:

«Ĉiuj - ĉi provoj prezentis ĉu signaron por la necesaj elementaj esprimoj, ĉu akcelis simpligon de la gramatiko kaj anstataŭon de la naturaj vortoj per aliaj arbitraj... Provoj de tiu dua kategorio estis certaj lingvoj, sed ili enhavis nenian «internaciecon»[1]. Samloke li konstatis: por ke sukcesu tiaj provoj mankas kaj ĉiam mankos «eblo de interkonsento» inter homoj malsame pensantaj.

En la jaro 1878 la lingvo ŝajnis finpreta. La 5-an de decembro tiujare Zamenhof, lastklasa gimnaziano, festis kun kelkaj siaj kamaradoj-sampensantoj naskiĝon de la nova «Lingve Universala». Komencante studojn en Universitato li devis transdoni sian projekton al la patro por ke tiu ĝin konservu ĝis la fino de Ludovikaj Universitat-studoj.

La patro, nekomprenanta ideojn de sia filo kaj ilin ne simpatianta, bruligis la verkon[2].

En la j. 1881, kiam L. L. Zamenhof tion eksciis, li kuraĝe eklaboris por prepari novan lernolibron de Universala lingvo. Post la j. 1881 kaj ĝis la j. 1887 Zamenhof ne ĉesis ŝanĝi kaj modifi la lingvon — konforme al tiuj eksperimentoj, kiujn li faris kun ĝi, kiel tradukisto kaj verkisto.

En letero al N. Borovko Zamenhof skribis: «dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon, kvankam en la j. 1878 al mi ŝajnis ke la lingvo jam estas tute preta».

Tiu persisteco helpis al plua progreso de la verko Zamenhofa. Forestis rapideco simila al la lingvo-krea laboro de Schlever — aŭtoro de Volapük, kiu fakte skizis la lingvon dum unu nokto sendorma, kaj ĝin finpreparis en daŭro de kelkaj monatoj[3].

Nur du laborantoj sur la kampo mondlingva elmontris la saman persistecon kiel Zamenhof: J. Sudre[4] — aŭtoro de Solresol dum la jaroj 1817—1862, kaj C. Letellier[5], preparinta dum la jaroj 1852—1886 4 volumojn dikegajn.

Tamen tiuj pioniroj de la ideo sciis kaj sukcesis realigi nur la postulon unuan pri facileco de la gramatiko.

En letero al N. Borovko Zamenhof asertas ke, tiel longdaŭre eksperimentante kun sia lingvo, li fine trovis kaj eksentis «spiriton de la lingvo». Certe temis ne pri iu spirito sed pri trovo, certegrada kutima ekuzo de la lingvaj formoj plej oportunaj, simplaj kaj kompreneblaj.

Rezulte li povis en raporto al la Kongreso de Franca societo por progresigo de Sciencoj (en 1900) fiere deklari, ke li ĉion pripensis, ke li estas certa pri la formoj kaj vojoj de enkonduko de la Lingvo Internacia:

«Jes ni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia, ni povas tion ĉi antaŭvidi kun plena precizeco kaj certeco, sen ia ombro da dubo»[6].

Raporto de Henry Phillips, prezentita al la Amerika filozofia societo, serioze esploranta la teoriajn premisojn por enkonduko de lingvo internacia, tute prave konstatis, ke «la principoj, sur kiuj ĝi (la Lingvo Internacia de D-ro Zamenhof) estas fondita, estas en la tuto maleraraj»)[7].

Piednotoj redakti

  1. D-ro Esperanto, «Meĵdunarodnij jazik — Unua lernolibro» (por rusoj), Warszawa, 1887. pp. 5—6 (La Zamenhofa traduko de la sama frazo en «Fundamenta krestomatio» estas pli arkaika kaj enhavas pluajn rusismojn).
  2. E. Privat «Vivo de Zamenhof». London, 1920. pp. 58, 65.
  3. R. Kniele, «Das erste Jahrzehnt des Weltsprache Volapük», Ueberlinger B. 1889. p. 4.
  4. J. Sudre, «Langue musicale universelle», Paris, 1866.
  5. C. L. A. Letellier, «Cours Complet de langue universelle». Caen, 1852—55, 4 vol.
  6. «Aldono al la dua libro de la Lingvo Internacia», Varsovio 1888, p. 3.
  7. «Fundamenta Krestomatio», p. 286.