Zamenhof (Drezen)/II/Kolektivismo en la kreado de la lingvo
kreado de la lingvo
Malgraŭ tiuj konceptoj individualistaj menso de Zamenhof trovis lokon decan por la kolektiva kreopovo de la adeptoj de sia ideo.
Jam en la «Aldono al la Dua libro de Lingvo Internacia» (pp. 6, 7) troviĝas tiaj esprimoj profunde-pensaj:
«Mi ne havis la intencon eldoni aŭtore plenan vortaron kaj krei laŭ mia persona plaĉo la tutan lingvon de l’kapo ĝis la piedoj.....
Unu homo tie povas esti nur iniciatoro sed ne kreanto. Lingvo Tutmonda devas esti pretigata paŝo post paŝo per la kunigita laborado de la tuta civilizita mondo...
...Komuna fundamento por la L. I. devas esti mia unua broŝuro («Lingvo Internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro»)... Ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo, tiel kiel ni vidas en ĉiu el la vivantaj lingvoj».
En la sama broŝuro (p. 9) li pravigas tiun aserton, argumentante per la historia sperto de la lingvoj naturaj:
Multaj timos, ke danke tiun vastan liberecon la lingvo internacia baldaŭ disfalos en multaj malsamaj lingvoj, sed kiu konas iom la historion de la lingvoj tiu komprenos, ke tiu timo estas tute senfonda, ĉar ni ĉiuj laboros sur unu fundamento... tiu fundamento havos en la lingvo internacia tian saman signifon, kiun en ĉiu lingvo havis tiu lingva materialo, kiu estis en ĝi en la komenco de regula skriba literaturo.... novaj vortoj estis kreataj unu post unu laŭ la kreskanta bezono, kaj malgraŭ tio, ke ili estis kreataj dise de malsamaj personoj, sen ia kondukanto aŭ leĝdonanto, la lingvo ne sole ne disdividiĝis, sed kontraŭe ĝi ĉiam pli unuformiĝis, la dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdiĝis antaŭ la foriĝanta komuna literatura lingvo»....
Firma akcepto de tiuj gvidideoj permesis al Zamenhof samloke klare kaj ĝuste antaŭdiri la vojojn, kiujn sekvos la Lingvo Internacia, elektante el diversaj formoj — iujn formojn unuecajn — ĝenerale akceptotajn:
«Ĉar la lingvo internacia pli dependas de la volo de l’ homoj ol de aliaj kondiĉoj, — tiu proceso de unuformiĝado iros en ĝi multe pli rapide.
«La vortoj kreitaj malfeliĉe baldaŭ perdiĝos, kaj la vortoj feliĉe kreitaj restos kaj eniros en la lingvon, la vortoj egale feliĉe kreitaj sed malegale sonantaj kelkan tempon batalos inter si kiel sinonimoj, sed jam post mallonga tempo ni vidos, ke unu el tiuj formoj estas uzata pli ofte, ol ĉiuj aliaj formoj — kaj baldaŭ la unua formo elpuŝos aliajn formojn».
Tiu ideo pri evoluo de la Lingvo Internacia sur bazo de kolektiva uzado sendepende de iu aparta persono estis neniam de iu antaŭ Zamenhof esprimita. Aŭtorrajto pri tiu ideo apartenas ekskluzive al Zamenhof. Kaj ĝuste tiu principo, kiel ni nur vidas kaj komprenas, antaŭdifinis progreson kaj prosperon de la afero internacilingva.
Kiel la ĉefan kaŭzon de Volapük - pereo Zamenhof konsideris mankon de libera evolupovo.
En sia kongresa parolado dum la VII Universala Kongreso de Esperanto en Antwerpen (1911) Zamenhof diris:
Volapük pereis ĉefe pro unu grava eraro, kiun ĝi enhavis: absoluta manko de natura evoluipovo; kun ĉiu nova vorto aŭ formo la lingvo devis konstante dependi de la decidoj de unu persono aŭ de facile inter si malpaconta personaro.
«Se ne ekzistus tiu eraro, kiun korekti oni bedaŭrinde ne povis, Volapük neniam pereus kaj ni ĉiuj verŝajne parolus volapüke».
Zamenhofaj ideoj pri vojoj de esperanto-evoluo estis formale akceptitaj de la 1-a Universala Kongreso en Bulonjo s/M. La 4-a punkto de la kongresa deklaracio proklamis: «Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo esperanto estas la verketo «Fundamento de esperanto», en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon.
«Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la «Fundamento de esperanto», ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same kiel estas farate en ĉiu lingvo».
En la j. 1908 dum Dresdena kongreso Zamenhof havis jam eblon ne antaŭdiri sed konstati realajn sekvojn el tiuj principoj:
«Nia lingvo konstante pli riĉiĝas kaj elastiĝas. Iom post iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortikiĝas, aliaj ĉesas esti uzataj... Nenie montriĝas ia diferenciĝado de nia lingvo laŭ la diversaj landoj, kaj ju pli spertaj fariĝas la aŭtoroj, des pli similiĝas reciproke ilia uzado de nia lingvo, malgraŭ la granda malproksimeco de iliaj lokoj de loĝado».