Zamenhof (Drezen)/II/Zamenhof kaj reformoj en esperanto



Zamenhof kaj refor-
moj en esperanto

Zamenhof estis tamen sufiĉe singardema por supozi, ke la fundamento de la lingvo, kiun li starigis, krom la evoluo sur bazo de kolektiva uzado, povos bezoni ankaŭ certajn reformojn.

Tial en sia «Unua lernolibro» (p. 29) li promesis zorge registri ĉiujn kritikojn kaj post ilia esploro enkonduki en la lingvon ĉiujn ŝanĝojn necesajn.

Li antaŭvidis ke tiuj eventualaj korektoj eble ne ĉiujn kontentigos.

«Tial se al iu tiuj korektoj ŝajnos nesufiĉaj — tiu ne forgesu, ke en la lingvo ankaŭ estonte ne estos malpermesitaj pluaj perfektigoj. Nur tiu rajto enkonduki perfektigojn apartenos ne al mi, sed al aŭtoritata ĝenerale akceptita akademio de la lingvo...

«Ĝi povos en okazo de bezono, iom post iom nerimarkeble enkonduki ĉiujn necesajn perfektigojn».

Fakte la sola racia ŝanĝo, kiun Zamenhof enkondukis en sian lingvo-fundamenton en la j. 1888, konsistis en anstataŭo de la formoj kian, tian,.... per formoj kiam, tiam...[1]

Jam pli malfrue en la j. 1894 por kontentigi dezirojn de kelk-iuj siaj adeptoj Zamenhof presigis sur la paĝoj de la esperanta gazeto tiutempa serion da specialaj artikoloj «Pri reformoj en esperanto»[2].

Ĉar tiuj reformoj devis servi al la interesoj kaj postuloj de la ĉiam kreskanta diversnacia esperantistaro, en la № 3 de «Esperantisto», 1894 j., Zamenhof skizis la ĉefajn principojn, kiuj devis esti bazo por la reformoj eventualaj:

«...Nia lingvo devas antaŭ ĉio esti plej facila por ĉiuj nacioj kaj kiom ĝi nur estas ebla, enhavi en si nenion, kio estas kontraŭ la kutimo de la nacioj kaj prezentus al ili fremdaĵon...

...en nia pure praktika afero la neoportuna teoria logiko devas cedi al la pli oportuna praktika kutimo de la popoloj...

...ni devas eviti ĉian superfluan bataladon kontraŭ la kutimoj de la popoloj, por ne malfaciligi senbezone la bataladon por nia lingvo».

La reformoj proponitaj ne trovis aprobon ĉe la plej multo de la aktive voĉdonantaj pri tiu afero esperantistoj. En № 11 de «Esperantisto», 1894 j. estis presita: «Fina rezultato de la voĉdonado»: — 157 — kontraŭ reformoj, kaj 107 por reformoj.

Do la lingvo restis ne ŝanĝita.

Tamen ankaŭ post tiu voĉdonado Zamenhof prave konjektis, ke 264 esperantistoj ne povas antaŭdecidi pluan sorton de la helpa universala lingvo.

Tuj post publikigo de la rezultoj de voĉdonado li skribis:

«Kelkaj pensas, ke la farita decido malpermesas por ĉiam iun ŝanĝon en nia lingvo kaj faras ĝin por ĉiam tute rigida. Tio estas eraro, ĉar ĉiu ja devas bone kompreni, ke ni malgranda kolekto da homoj ne povas fari ian decidon por ĉiam en afero, en kiu laŭ nia espero poste partoprenos grandaj multegoj da aliaj homoj. La plimulto trovis ke pro diversaj kaŭzoj en nuna tempo nenio en la lingvo devas esti ŝanĝita; ĉu iam poste oni faros iajn ŝanĝojn aŭ ne — pri tio neniu decidis, nek povas decidi.

Piednotoj redakti

  1. «Aldono al Dua libro de la Lingvo Internacia», p. 5—6.
  2. «Esperantisto», Nurnberg, 1894, №№ 1—11.