XX.

Ho Zeŭso fulmbatanta! kion vi rigardas el supro de via Olimpo.

Okazas aferoj, pri kiuj ne sonĝis la filozofoj.

Antaŭtage de mia edziĝo venas al mi Svjatecki, ekpuŝas min per kubuto kaj flanken turnante sian distaŭzitan kapon, li diras malserene:

— Vladek, ĉu vi scias? mi plenumis krimon.

— Nu, fine vi ekparolis! mi respondas — kian krimon?

Svjatecki rigardas ĉiam la plankon kaj parolas kvazaŭ al si mem:

— Ĉar, se tia drinkulo kiel mi, tia idioto sentalenta, tia bankrotulo morala kaj fizika edzinigas tian knabinon, kiel Kazia, tio estas vere krimo!

Mi ne kredas miajn orelojn, tamen mi impete ĉirkaŭbrakas la kolon de Svjatecki, ne atentante tion, ke li min forpuŝas.

Lia edziĝo okazos post kelke da tagoj…