XXI.

Post kelkmonata restado en Romo, mi kun Eva ricevas grandiozan karton, invitantan nin al la edziĝa ceremonio de Ostŝinski kun sinjorino Helena Turno, {{gesperrt}primo voto}} Kolĉanovska.

Ni ne povas veturi, ĉar la sano de Eva ne permesas tion.

Eva pentras ĉiam kaj faras grandegajn progresojn. Mi ricevis medalon en Buda-Peŝto. Iu kroata riĉegulo aĉetis mian pentraĵon. Mi kontraktis ankaŭ rilatojn kun Goupil.