Atta Troll/Antaŭparolo

Atta Troll
Somernokta Sonĝo
Moto:„El la brilanta, blanka tendo el tul’
Paŝas batalpretigite princa nigrul’;
Tiel el brila nubaro la lun’
Eliĝas mallume en nokt’ de aŭtun’.“
(„Negra Princo“ de Ferd. Freiligrath.)
Antaŭparolo

„Atta Troll“ estiĝis en la malfrua aŭtuno de l’ jaro 1841a kaj parte estis presata en „Elegante Welt“ („Eleganta Mondo“), kiam mia amiko Heinrich Laube denove estis redaktoro de tiu ĵurnalo. Enhavo kaj formo estis adaptotaj al la modestaj bezonoj de la nomita ĵurnalo; mi skribis provizore nur la ĉapitrojn preseblajn, kaj eĉ ili suferis multajn ŝanĝojn. Mi havis la intencon, eldoni la tuton en pli posta kompletigo, sed restadis la laŭdinda intenco kaj, — kio okazis al ĉiuj grandaĵoj de la germanoj, ekz. al la Katedralo Kolonja, la „dio de Schelling“, la prusa konstitucio ktp., — tio sama okazis ankaŭ al „Atta Troll“ — ĝi neniam finiĝis. En tia nefinita formo, akcepteble koncizigita kaj rondigita nur ekstere, mi ĝin transdonas hodiaŭ al la publiko, obeante instigon, kiu vere ne venas el interne.

„Atta Troll“ estiĝis, kiel mi diris, en la malfrua aŭtuno de l’ jaro 1841a, kiam la granda ribelantaro („Emeute“), kiam la plej diverskoloraj kontraŭuloj, konspirintaj kontraŭ mi, ne tute ankoraŭ ĉesis brui. Tio estis tre multnombra ribelantaro („Emeute“), kaj neniam mi estus supozinta, ke Germanujo produktas tiom da putraj pomoj, kiom tiutempe trafis mian kapon! Nia patrolando estas benita lando; tie ja ne kreskas citronoj kaj oraj oranĝoj, ankaŭ la laŭro nur pene kaj kriple kreskas sur germana teritorio, sed putraj pomoj prosperas ĉe ni kun ĝojiga abundeco, kaj ĉiuj niaj grandaj poetoj „sciis kanti pri tio kanton“. Kiam, helpe de tiu persekutado, mi estis perdonta kronon kaj kapon, mi perdis nek tiun ĉi nek tiun, kaj la absurdaj kulpigoj, per kiuj oni ribeligis kontraŭ mi la popolamason, ĉesis de tiu tempo plene kaj senefike, tiel ke mi ne bezonis humiliĝi per defendaj kontraŭdiroj. La tempo plenumis mian pravigon, kaj ankaŭ la koncernaj registaroj germanaj — kun danko mi devas tion konstati — tiu-rilate akiris pri mi meritojn! La arestordonoj, kiuj tuj de la germana limo, je ĉiu stacio, sopire atendas la revenon de l’ poeto, ĉiujare estas renovigataj je la sankta kristnaska tempo, kiam sur la kristnaskarboj brilas la konfidigaj kandeletoj. Pro tia malcerteco de l’ vojoj la vojaĝado sur germana teritorio fariĝis al mi vere abomena; jen kial mi festas mian kristnaskon en fremda lando, kaj ankaŭ en fremda lando, ekzilite, mi finos miajn tagojn. La bravaj batalantoj por lumo kaj vero, kiuj min kulpigis pri amfibieco kaj servemaĉo, intertempe vivas tre sekure en la patrolando kiel bone salajrataj ŝtatservistoj aŭ kiel altranguloj de gildo, aŭ kiel konstantaj gastoj de klubo, kie ili vespere sin refreŝigas patriote per vinbera suko de l’ Rejno kaj per „marumitaj slesvigo-holstein’aj“ ostroj.

Kun speciala intenco mi ĉi supre menciis, en kiu periodo estiĝis „Atta Troll“. Tiutempe prosperis la tielnomata politika poeziarto. La opozicio, kiel Ruge diras, vendis sian ledon kaj fariĝis poezio. La muzoj ricevis la severan ordonon, de nun ne plu vagadi mallabore kaj ventanime, sed preni okupon patriotan ekz. kiel provizistinoj de la libereco aŭ kiel lavistinoj de la kristana-germana nacieco. Naskiĝis en la germana bardaro tiu patoso vaga kaj senfrukta, tiu senutila nimbo de entuziasmo, kiu „malatentante la morton“ sin ĵetis en oceanon de ĝeneralaĵoj, kaj kiu min ĉiam memorigis pri la amerika maristo, kiu tiom ekstaze entuziasmiĝis por generalo Jackson, ke iam li saltis de la pinto de masto en la maron, kriante: „Mi mortas por generalo Jackson!“ Vere, kvankam ni germanoj ankoraŭ ne posedis ŝiparon, ni tamen jam havis multajn entuziasmajn maristojn, kiuj „mortis por generalo Jackson“ — per versoj kaj prozo. Tiam la talento estis tre malŝatata kvalito, ĉar ĝi supozigis suspekton pri senkaraktereco. Fine, post miljara cerbumado, la enviema senpotenceco trovis sian armilegon kontraŭ la trokuraĝaĵoj de l’ geniulo: ĝi trovis la antitezon inter talento kaj karaktero. Estis preskaŭ persona flataĵo por la amaso, kiam ĝi aŭdis la aserton: la karakteruloj estas ja ordinare malbonaj muzikistoj, sed male la bonaj muzikistoj estas kutime tute ne karakteruloj; do „havi difinitan opiniaron“ estas la ĉefafero en la mondo, ne la muziko! Malplenaj kapoj nun rajte obstinis pri sia plena koro, kaj „havi opiniaron“ fariĝis „atuto“. Mi rememoras pri tiutempa verkisto, kiu aljuĝis al si specialan meriton pro tio, ke li estis malkapabla verki. Pro sia ligneca stilo li ricevis arĝentan honorpokalon.

Pro la eternaj dioj! — tiutempe estis plej grave, defendi la ne fordoneblajn rajtojn de l’ spirito kaj precipe en la poezio. Kiel tiu defendado estis la ĉefa tasko de mia vivo, tiel mi ĝin malplej multe forgesis en ĉi tiu poemo; same ĝia tono kiel ĝia enhavo estas protesto kontraŭ la plebiscitoj en la taga gazetaro. Kaj efektive, jam la unuaj fragmentoj, presitaj el „Atta Troll“, ekscitis la galon de miaj karakterherooj, miaj „romanoj“, kiuj min kulpigis ne nur pri literatura, sed ankaŭ pri socia malprogresemo, eĉ pri mokado kontraŭ plej sanktaj homarideoj.

Koncerne la estetikan valoron de mia poemo: mi volonte pri ĝi rezignis kaj faras tion ankoraŭ nun; mi ĝin skribis je miaj propraj ĝojo kaj plezuro, en la kaprica sonĝmaniero de tiu romantika skolo, en kiu mi travivis miajn plej agrablajn jarojn de junaĝo kaj fine batis la skolestron. En tiu ĉi rilato mia poemo eble estas riproĉinda. Sed vi mensogas, Brutus, vi mensogas, Cassius, kaj ankaŭ vi mensogas, Asinius, asertante, ke mia mokado trafas tiujn ideojn, kiuj estas valora akiraĵo de l’ homaro, kaj por kiuj mi mem tiom batalis kaj suferis! Ne, — ĝuste tial, ĉar tiuj ideoj konstante sin prezentas al la poeto en plej brila klareco kaj grandeco, tiom pli nekontraŭstareble lin kaptas ridemo, kiam li vidas, kiel krude, maldelikate kaj mallerte tiuj ideoj povas esti interpretataj. Tiaokaze li ŝercas kvazaŭ pri ilia laŭepoka „ursa felo“. Ekzistas speguloj, facetitaj tiom erarige, ke eĉ Apollo en ili vidiĝas kiel karikaturo kaj instigas al ridado. Sed tiuokaze ni ridas nur pri la karikaturo, ne pri la dio.

Ankoraŭ unu vorton. Ĉu necesa estas speciala protesto kontraŭ tio, ke la parodio je poemo de Freiligrath, kiu kelkaloke elridas petole el „Atta Troll“, kaj kvazaŭ formas ĝian komikan bazon, neniel celas malindigi la poeton? Mi lin tre ŝatas, precipe nun, kaj mi lin opinias unu el la plej gravaj poetoj, kiuj aperis en Germanujo post la Julia revolucio. Lian unuan kolekton de poemoj mi vidis nur tre malfrue, t. e. ĝuste en la tempo, kiam estiĝis „Atta Troll“. Eble mia tiama animstato kaŭzis, ke precipe „Negra Princo“ min impresis tiom gajige. Cetere oni gloras ĉi tiun poemon kiel lian plej bonan.

Por legantoj, kiuj tute ne konas la poemon — tiaj eble ekzistas en Ĉinujo kaj Japanujo, eĉ ĉe la bordoj de Nigero kaj Senegalo — por ili mi rimarkigas, ke la „Negra Reĝo“, kiu en la komenco de l’ poemo eliĝas el sia blanka tendo kvazaŭ luneklipso, havas ankaŭ nigran amatinon, super kies nigra vizaĝo balanciĝas blankaj strutplumoj. Sed militkuraĝe li ŝin forlasas; li iras en negrobatalon, kie bruas la tamburo kun pendantaj skeletkranioj — ve, li trovas tie sian nigran Waterlo’on kaj estas vendata de la venkintoj al la blankuloj; tiuj trenas la noblan afrikanon ĝis Eŭropo, kaj tie ni lin retrovas en la servo de vaganta cirka rajdistaro, kiu okaze de siaj artprezentadoj konfidis al li la turkan tamburon. Jen li staras malgaje kaj serioze antaŭ la eniro al la rajdejo, tamburante, sed dum la tamburado li pensas pri sia iama grandeco, li rememoras, ke iam li estis absoluta monarĥo ĉe la bordoj de l’ malproksima, malproksima Nigero, kaj ke li ĉasadis leonojn kaj tigrojn:
„Eklarmas la okul’; sed li atake
Tamburon batis, ke ĝi krevis krake.“

Skribita en Paris, en Decembro 1846.

Heinrich Heine