Atta Troll/VIII
Kelka virtoplena burĝo
Inter ni malbonodoras,
Dum kortuloj per lavendo
Sin parfumas aŭ per ambro.
Estas veraj virgulinoj,
Odorantaj je sapaĉo,
Dum malĉastulinoj ofte
Lavas sin per rozoleo.
Do ne nazon grimacigu,
Pro naŭzem’, se la kaverno
De la urs’ ne memorigas
Pri aromoj orientaj.
Kun mi restu en haladzo,
En la naŭza fiodoro,
Kie, kvazaŭ el nubaro,
Patro diras al la filo:
„Fil’, fileto malplej aĝa,
Metu unu la orelon
Al la buŝ’ de via patro,
Por ensorbi liajn vortojn!
Gardu vin de homaj pensoj,
Mortigantaj korpon, koron;
Inter ĉiuj homoj estas
Eĉ ne unu vera homo!
Eĉ germanoj, iam bonaj,
Eĉ la filoj de Tujskio,
Niaj fratoj el pratempo, —
Ĉiuj, ĉiuj degeneris.
Senkreduloj, sendiuloj
Ili estas: ateistoj; —
Fil’, fileto, gardu vin
Kontraŭ Feuerbach kaj Bauer!
Ne fariĝu ateisto,
Fia urso sen respekto
Al Kreinto, — jes Kreinto
Bone kreis Universon!
En altaĵo sun’ kaj luno,
Eĉ la steloj (la vosthavaj
Same kiel la senvostaj)
Pruvas Lian potencegon.
En profundo: lando, maro
Estas eĥ’ de Lia gloro;
Ĉiu ajn estaĵo tera
Laŭdas Liajn belegaĵojn.
Eĉ plej eta feltpediko
En la barb’ de pilgrimanto
Partoprenas laŭdkantante
La iradon tra la mondo!
Supre en la steltendaro
Sur belega, ora trono,
Mondregante kaj majeste,
Sidas blanka urs’ kolosa.
Senmakula, brile-blanka
Estas lia fel’; la kapon
Kron’ ornamas diamanta,
Tralumanta la ĉielon.
Envizaĝe: harmonio
Kaj de l’ penso mutaj agoj;
Per la sceptro nur li gestas
Kaj la sferoj sonas, kantas.
Ĉepiede sidas pie
Urs-sanktuloj, kiuj tere
Tre suferis, — en la ungoj
Palmojn de la martirado.
Iufoje saltleviĝas
Tiu aŭ alia, kvazaŭ
Lin posedus sanktspirito, —
Kaj ekdancas sanktan dancon.
Sankta danco! La favoro
Anstataŭas jen talenton, —
La animo ekstazinta
Volus salti el la haŭto.
Ĉu mi, malindega Troll,
Partoprenos tian ĝuon,
Kaj el tera mizerego
Iros regnon de l’ feliĉo?
Ĉu mi mem, ĉielebria,
Supre en la steltendaro
Kun glorkrono kaj kun palmo
Iam dancos ĉe la trono?