Atta Troll/X
Du figuroj, nigraj, vilaj,
Glitetante kvarpiede,
Trotas rompe tra malhela
Abiar’, meznoktahore.
Tio estas Troll, la patro,
Kun la fil’ unuorela;
Kie staras ĉe la rando
Sanga Ŝtono, ili haltas.
„Tio estas — grumblas Atta —
La altaro, kie Drudoj
En la temp’ de l’ superstiĉo
Buĉoferis multajn homojn.
Ho, terura kruelaĵo! —
Ĉe la penso ekstariĝas
Miaj haroj! — Je l’ honoro
Dia oni verŝis sangon!
Nun la homoj plikleriĝis;
Ili ne plu sin mortigas
Reciproke pro fervoro
Al ĉielaj interesoj; —
Ne, — ne plu manio kreda,
Ne revem’, fanatikismo,
Sed havemo, egoismo
Igas ilin mortigadi.
La havaĵojn de la tero
Kaptas ili en konkuro, —
Jen eterna batalado, —
Ĉiu por si mem rabadas!
La komuna heredaĵo
Iĝas hav’ individua; —
„Rajtoj de la posedado“ —
Oni diras — kaj „propraĵo“!
Ĉu propraĵo? Rajt’ poseda?
Ne! — Rabado! Ne! — Mensogo!
Tian ruzan sensencaĵon
Povis trovi nur la homo.
Posedaĵojn ne ekkreis
La naturo, ĉar sen poŝoj
En la felo ja naskiĝas
Senescepte ni estaĵoj!
Eĉ ne unu el ni havas
Denaskiĝe tiajn poŝojn
En ekstera, korpa felo,
Por kaŝkovri la ŝtelaĵon.
Nur la hom’, serpente-glata,
Kiu fremdalane, arte,
Sin vestadas, — same arte
Sin provizis je saketoj.
Poŝo! Vere malnatura
Kiel la propraĵ’ ĝi estas,
Kiel rajtoj de l’ posedo —
Poŝŝtelistoj estas homoj!
Mi malamas ilin! Filo,
Vi heredu la malamon!
Jen, sur la altaro ĵuru
Malamegon kontraŭ homoj!
Estu malamik’ al tiuj
Malbenindaj subpremantoj
Ĝis la fin’ de viaj tagoj, —
Ĵuru tion, mia filo!“
Ĵuris la junulo kiel
Iam Hanibalo. — Luno
Brilis sur la Sangan Ŝtonon
Kaj la nigrajn mizantropojn. —
Iom poste ni raportos,
Kiel la ursid’ plenumis
Sian ĵuron; nia liro
Gloros lin en noveposo.
Kaj koncerne nian Atta’n,
Ni lin ankaŭ nun forlasas,
Sed por trafi lin, pli poste,
Des pli certe per la kuglo.
Viaj aktoj priesploraj
Nun fermiĝas, perfidulo
Je la majesteco homa!
Morgaŭ ni vin persekutos!