Ĉapitro XIV

El la suna orofundo
Ridas bluaj montodorsoj;
Al deklivo sin algluas
Vilaĝeto kiel nesto.

Tien surgrimpinte, trovis
Mi la grandajn elflugintaj;
Restis nur la junidaro,
Ne ankoraŭ flugkapabla.

Belaj buboj, knabinetoj
Kun ĉapetoj skarlatruĝaj
Aŭ neĝblankaj, ŝafalanaj,
Ludis geedziĝ-vojaĝon.

Sen ĝeniĝo ili ludis,
Kaj mi vidis, ke reĝido
Adorante surgenuis
Antaŭ bela reĝidino.

Princ’ plorinda! Li edziĝis
Je la belulin’. Ŝi mordis
En disputo lin, mortvundis, —
Jen la fino de la ludo.

Tutan tagon mi restadis
Ĉe l’ etuloj, babilante;
Kaj informon ili petis
Pri deven’ kaj faroj miaj.

„Amiketoj, — mi respondis —
Venas mi el Germanujo;
Tie estas multaj ursoj,
Do mi iĝis ursĉasisto.

Tie mi kelkiun urson
Senfeligis. Same min
Kelkafoje tre difektis
Fiaj, akraj ursungegoj.

Sed kun mallertuloj vilaj
Ĉiutage bataladi
En la kara patrolando:
Tio fine min ektedis.

Do ĉi tien mi vojaĝis
Por pli bona ĉaskaptaĵo:
Miajn fortojn mi ekprovos
Je la granda Atta Troll.

Tiu nobla kontraŭulo
Indas min. En Germanujo
Venkis ofte en batalo
Mi — kaj pro la venko hontis!“ —

Kiam mi adiaŭdiris,
La etuloj dancis ronde
Ĉirkaŭ mi kaj kantis hele:
„Ĝiroflino, Ĝiroflette!“

Tre gracie min alpaŝis
Knabineto la plej juna
Kaj kun hela voĉo kantis,
Kliniĝante plurafoje:

„Se la reĝon mi ekvidas,
Riverencas mi dufoje;
Sed, se venas la reĝino,
Riverencas mi trifoje.

Sed, se iam la diablon
Mi renkontas, — kun la kornoj,
Riverencas mi kvarfoje —
„Ĝiroflino, Ĝiroflette!“

„Ĝiroflino, Ĝiroflette!“ —
Ĥore eĥis la infanoj,
Ĉirkaŭdancis miajn krurojn,
Kure, salte kaj kantante.

Kiam mi foriris valen,
Sonis post mi dolĉavoĉe,
Daŭre kiel birdpepado:
„Ĝiroflino, Ĝiroflette!“