Ĉapitro XIX

Kiel trio belulina,
Meze en la ĉasantaro,
Distingiĝis tri figuroj:
Bild’ neniam forgesebla!

Rekonebla estis unu
Je la duonlun’ surkape;
Tutsimila al statuo
Rajdis granda la diino,

Kun tuniko altlevita,
Kiu kovris bruston, koksojn.
Torĉa lum’ kaj brilo luna
Ludis sur la blankaj membroj.

La vizaĝo — marmorpala
Kaj malvarma laŭmarmore.
Ho, terura la paleco,
Rigideco de la trajtoj!

Sed en la okulo nigra
Brulis fajro timiganta
Kaj samtempe strange-dolĉa,
Blindiganta la animon.

Kia ŝanĝo je Diano,
Kiu iam pro ĉastemo
Faris cervon el Aktäon,
Por ke lin ĉasadu hundoj!

Ĉu ŝi nun pro tiu peko
Pentofaras en la rondo
Aminduma? Ĉu ŝi nokte
Vagas kiel mondulino?

Ju pli poste, des pli forte
Voluptem’ en ŝi vekiĝis,
Kaj ĝi brulas enokule
Kiel fajro elinfera.

Nun la tempon ŝi bedaŭras
De klasika virbeleco,
Kaj la kvanto anstataŭas
Eble al ŝi la kvaliton. —

Rajdis apud ŝi virino
Ne kun tiel grekaj trajtoj,
Sed kun gracieco ĉarma,
Propra al la kelta gento.

Estis ŝi fein’ Abunde,
Rekonebla tre facile
Je la dolĉa buŝrideto,
Je la rido korovenka.

Jen vizaĝo sana, roza
Kiel sur pentraĵ’ de Greuze:[1]
Buŝ’ — korforma, malfermita,
Kun belegaj, blankaj dentoj.

Ŝi surhavis noktoveston
Bluan, kiun vento levis.
Eĉ en la plej bonaj sonĝoj
Mi ne vidis tiajn ŝultrojn.

Preskaŭ estus mi saltonta
Tra l’ fenestro, por ŝin kisi!
Sed mi haltis, ĉar kredeble
Mi ja rompus mian nukon.

Kaj ŝi estus nur ridinta,
Se mi sube en l’ abismo
Falus antaŭ ŝin sangante —
Ho, mi konas tian ridon!

Sed la tria virinbildo,
Kiu frapis mian koron, —
Ĉu ŝi estis diablino
Kiel jen la du aliaj?

Ĉu diablo aŭ anĝelo?
Mi ne scias. En virinoj
Vi alterne povas trovi
Jen diablon jen anĝelon.

Sur vizaĝo ardmalsana
Kuŝis orienta ĉarmo,
Kaj la vestoj memorigis
Pri fabel’ Ŝeherezada.

Dolĉaj lipoj — ruĝgranatoj —,
Kun kurbiĝ’ — nazet’ lilia,
Kaj la membroj — tre graciaj
Kiel palmo en oazo.

Sidis ŝi sur blankĉevalo,
Kies orajn kondukilojn
Tenis du nigruloj-sklavoj,
Flanke de l’ princin’ trotante.

Estis vere ŝi princino,
La reĝino el Judea,
Kiu krime ekdeziris
Kapon de Johan’-Baptisto.

Pro ĉi tiu sanga kulpo
Ŝi plenrajte kondamniĝis,
Rajdi kun la fantomaro
Ĝis la fina mondojuĝo.

Ŝi konstante per la manoj
Portas pladon kun la kapo
De Johano; ŝi ĝin kisas, —
Jes, ŝi kisas ĝin fervore;

Ĉar ŝi amis ja Johanon, —
Sciu, ne laŭ la Biblio, —
Sed rakontas la legendo
Pri ĉi tiu amo sanga.

Ne alie klarigebla
Estus ja deziro ŝia!
Ĉu la kapon ja postulus
In’ de viro ne amata?

Eble iom ŝi koleris
La amaton, senkapigis.
Sed vidante sur la plado
La amatan, karan kapon,

Ŝi ekploris malespere; —
Mortis ŝi en amfrenezo.
(Amfrenezo? Pleonasmo!
Amo estas ja frenezo!)

Dum la nokta fantomiro
Portas ŝi la sangan kapon
Per la manoj altlevitaj,
Sed pro ina kapricemo

Foje ŝi la kapon ĵetas
Alten, kun infana rido,
Kaj rekaptas ĝin rapide
Per la manoj kiel pilkon. —

Dum la pretergalopado
Ŝi rigardis min gestante
Tiom loge kaj sopire,
Ke ektremis mia koro.

Jen, trifoje, tien reen,
Preterrajdis la ĉasaro,
Kaj trifoje min salutis
Preterpase la virino. —

Kiam la vizi’ paliĝis,
Kaj forsonis la bruado,
En la cerb’ ankoraŭ brulis
La saluto amoplena.

Kaj mi turnis tutanokte
Sur pajlaĵ’ la membrojn lacajn —
(Ĉar en tiu kabanaĉo
Ne ekzistis plumolitoj) —

Meditante: Kion diris
La salut’ misteroplena?
Kial vi, Herodjas tiom
Sopirege min rigardis?



  1. Franca pentristo.La trad.