Ĉapitro XVIII

Estis temp’ de plena luno,
En la nokt’ de Sankt-Johano,
Kiam „Ĉasantar’ sovaĝa“
Pasas tra la fantomvojo.

Tra l’ fenestro de l’ kabano
De Uraka mi observis
Tre precize, trapasantan
Tra la voj’, la fantomaron.

Jes, mi havis bonan lokon,
Rigardadi la spektaklon;
Kaj mi ĝuis la aspekton
Strangan de eltombiĝintoj.

Viposonoj, hejse, hola!
Ĉevalblekoj, hundbojado!
Ĉaskornsonoj kaj ridado,
Resonado ĝoje-kria!

Antaŭkuris avangarde
Aventuraj ĉasobestoj:
Cervoj, porkoj grandamase,
Kaj post ili la hundaro.

Ĉasemuloj diverslandaj,
Same el diversaj tempoj;
Jen ekzemple ĉe Nimrodo
Ĉase rajdis Karlo Deka;

Alte sur ĉevaloj blankaj
Ili pasis galopante.
Piedsekvis la pikistoj
Kaj paĝioj kun la torĉoj.

Kaj kelkiu en la aro
Ŝajnis al mi bonkonata.
Jen, — en ora la armaĵo
Ĉu ne estis li reĝ’ Artus?

Kaj la dan’ sinjoro Ogier,
En kiraso verde-brila, —
Ĉu ne havis li aspekton
De arbara rano verda?

Eĉ heroojn de l’ spirito
Mi ekvidis en la aro;
Mi ekkonis nian Wolfgang
Je la gaja bril’ okula.

Pro kondamno Hengstenberg-a
Li ne trovas tombripozon
Kaj kun kunular’ idola
Li daŭrigas ĉasoĝojojn.

Je la ĉarma buŝrideto
Mi ekkonis ankaŭ William,
Kiun same anatemis
Puritanoj pro prudemo.

Devas li la fantomaron
Akompani sur ĉevalo
Nigra. Sur azen’ apude
Rajdis homo, — ho, pro Dio! —

Je l’ teniĝo de preĝisto,
Je la blanka noktoĉapo,
Je l’ anima tim’ ekkonis
Tuje mi Franciskon Horn!

Ĉar li iam kritikaĉis
La verkaron de Shakespeare,
Devas li postmorte rajdi
Kun li en la ĉasantar’.

Ho, Francisko la kvieta,
Preskaŭ ne riskinta iri
Devas rajdi, — kiu sciis
Vivi nur ĉe te’ kaj preĝo!

Ĉu ne la fraŭlinoj ĉastaj,
Dorlotintaj lian pacon,
Sentos timon, eksciante,
Ke Francisko sovaĝiĝis?

Iufoje, ĉe galopo,
Ekrigardas granda William
Moke al la komentisto,
Kiu sekvas azentrote;

Senpotence li sin kroĉas
Al la selo de l’ azeno, —
Sed postmorte, — kiel vive —
Li sekvadas la aŭtoron.

Ankaŭ multajn sinjorinojn
Mi distingis en la aro,
Kaj precipe belajn nimfojn
Kun graciaj, junaj korpoj.

Laŭrajdiste ili sidis
Sur ĉevalo — tute nudaj, —
Kaj la haroj falis bukle
Sur la ŝultrojn kiel oro;

Kun florkronoj sur la kapo
Kaj en pozoj trokuraĝaj,
Reklinante la talion,
Ili svingis bastonetojn.

Apud ili mi ekvidis
Retenemajn nobelinojn,
Kiuj rajdis flanksidante
Kaj kun falko sur la mano.

Kaj post ili — parodie, —
Sur malgrasaj ĉevalaĉoj
Rajdis aro de virinoj
Komedie ornamitaj,

Kun vizaĝoj ja beletaj,
Tamen iom arogantaj;
Ili kriis furioze, —
Kun kolorigitaj vangoj.

Resonado ĝojekria,
Ĉaskornsonoj kaj ridado,
Ĉevalblekoj, hundbojado,
Viposonoj, hejse, hola!