Ĉapitro XXII

Phöobus en la sunfiakro
Vipis siajn flamĉevalojn
Kaj duone jam plenumis
La ĉielan veturadon;

Dume kuŝis mi dormante,
Kaj pri ursoj kaj fantomoj,
Interplektiĝantaj strange,
Sonĝis kvazaŭ arabeskojn.

Je tagmezo mi vekiĝis,
Kaj min trovis tute sola; —
La mastrino kaj Laskaro
Iris ĉasi frumatene.

Enkabane ili lasis
Nur la mopson. Ĉe la fajro
Antaŭ la kaldron’ li staris
Kun kulero en la mano.

Bone estis li dresita,
Se la supo superbolus,
Per rapidaj, kirlaj movoj
Senŝaŭmigi la buljonon.

Sed, ĉu mem mi ensorĉiĝis?
Aŭ ankoraŭ en la kapo
Flagras la delir’? Ne fidas
Mi la fakton: Mops’ parolas!

Jes, parolas, tre senĝene
Ŝvabadialekte; sonĝe,
Kvazaŭ voĉe meditante,
Li parolas jenajn vortojn:

„Ho, poeto mi ŝvablanda
Kompatinda! En fremdlando
Devas mi sopiri mopse
Kaj gardadi sorĉkaldronon!

Estas kondamninda krimo
La sorĉado. Tragedia
Estas mia sort’: sentadi
Home en figur’ de mopso!

Ho, ke estu mi restinta
Hejme ĉe la samskolanoj!
Ili ja ne scias sorĉi
Kaj neniun ensorĉigas.

Ho, ke estu mi restinta
Hejme ĉe Karolo Mayer, —
Ĉe senkulpaj la floretoj
En la kara patrolando!

Nun mi mortas pro hejmveo —
Ho, ke vidu mi la fumon,
Leviĝantan el kameno
En la kara naskiĝurbo!“

Aŭskultinte tiujn ĝemojn,
Mi eksentis emocion;
Do, levinte min de l’ lito,
Mi parolis kompateme:

„Nobla bardo! Kiel vi
Venis en ĉi-sorĉistejon?
Kaj pro kia krima far’
Vi fariĝis mops’ ridinda?“

Sed la hundo kriis ĝoje:
„Vi ne estas el Francujo,
Sed germano kaj komprenis
Mian ĝemo-monologon?

Samlandano! Malfeliĉe
Lia ekscelenco Kölle,
Kiam ni biertrinkante
Diskutadis en gastejo,

Ĉiufoje argumentis,
Ke nur vojaĝado monda
Kreas tiun kleregecon,
Kiun li el fremda lando

Portis kun si en la hejmon!
Tial, por la krudan kruston
Forpaŝadi de l’ piedoj
Kaj akiri mondomorojn:

Mi forlasis mian hejmon,
Kaj dum la vojaĝ’ kleriga
Mi atingis Pirineojn
Kaj la domon de Uraka.

Mi prezentis eĉ leteron
De Justinus Kerner, — nepre
Ne pensante, ke li havas
Bonrilatojn kun sorĉistoj!

Tre afable min Uraka
Enloĝigis, sed — terure! —
Kreskis tiu afableco
Ĝis malloga voluptemo.

Jes, ekflagris malĉasteco
Naŭze en la velka brusto
De la virinaĉ’ malvirta,
Kaj ŝi volis min delogi.

Sed mi petis: Sinjorino,
Min indulgu, mi ne estas
Goetheano frivolema,
Sed el „aŭtorskolo ŝvaba“.

Moraleco estas nia
Muzo, kaj ŝi portas dikan
Ledkalsonon. — Ho mi petas:
Ne difektu mian virton!

Kelkaj havas ja spritecon,
Kaj aliaj fantazion
Aŭ pasion, sed la virton
Sole ni, poetoj ŝvabaj!

Ĝi ja estas nia sola
Havo! Ne forŝiru kovron,
Religie - moralecan,
Kiu kaŝas la nudaĵon!

Tiel petis mi, sed ridis
Ŝi sarkasme, kaj kun rido
Ŝi ekprenis viskan vergon
Kaj tuŝetis mian kapon.

Mi ekhavis tuj malvarman
Senton dorse, kvazaŭ kovrus
Haŭt’ ansera la membraron,
Sed la haŭto de ansero

Ĝi ne estis, sed — terure! —
Hunda fel’. — De tiu horo,
Malfeliĉa mi, fariĝis —
Okulvide — mops’ ridinda!“

Mizerulo! Pro singulto
Li ne povis pluparoli,
Kaj ekploris tiel forte,
Ke li kvazaŭ dissolviĝis.

„Kara! — diris mi kompate —
Ĉu mi povas liberigi
Vin de tiu hunda felo
Kaj redoni al homaro?“

Sed li levis senkonsole,
Malespere la piedojn,
Kaj sopire ekĝeminte,
Li post longe reparolis:

„Ĝis la lasta tago restos
Mi en tiu mopsa felo,
Se ne virgulino pura
Sensorĉigos min kompate.

Jes, nur virgulino pura,
Ne tuŝinta iam viron,
Plenumonta la kondiĉon
Jenan, povos min eksavi:

Tiu virgulino pura
Devas en la nokt’ novjara
Legi, — sed ne ekdormante! —
La poemojn nur de Pfizer.[1]

Se legante ŝi maldormis,
Ne fermante la okulojn:
Mi saviĝos, home spiros,
Mi revivos, senmopsiĝos.“

„Ho, se estas tiel, — diris
Mi — mi tre bedaŭras,
Ke ne povas mi vin savi,
Ĉar unue, mi ne estas

Pura virgulin’, kaj due,
Mi ne povus finlegadi
La poemojn nur de Pfizer,
Ne post iom ekdormante.“



  1. Germana poeto kaj kritikisto.La trad.