Ĉapitro XXIII

Post fantomoj, post sorĉado,
Ni deiras en la valon,
Kaj denove la piedoj
Tuŝas la realan teron.

For fantomoj, iluzioj
Noktaj el sonĝado febra!
Ni prudente okupiĝos
Ree nun pri Atta Troll.

En kaverno, ĉe la idoj,
Dormas li kaj laŭtaŭdigas
La ronkadon de justulo,
Fine kun osced’ vekiĝas.

Ĉe li fil’ unuorela
Gratas sian vilan kapon
Kiel hom’ serĉanta rimon,
Same skandas li piede.

Ankaŭ ĉe la patra flanko
Kuŝas sur la dorso, sonĝe,
La amataj idinetoj:
Du lilioj kvarpiedaj.

Kiaj karesemaj pensoj
Dormas en la floranimo
De senkulpaj la fraŭlinoj?
Enokule brilas roso.

Kaj precipe la plej juna
Kortuŝiĝas. En la koro
Sentas ŝi la dolĉan pikon
Kaj la forton de Kupido.

Jes, la sag’ de l’ eta dio
Trapenetris ŝian felon,
Kiam ŝi unuafoje
Vidis lin, — li estis hom’!

Homo — kun la nom’ Ŝnaphanski! —
Ĉe la granda forkurado
Li ŝin preterkuris foje
Frumatene en montaro.

Malfeliĉ’ heroa tuŝas
La virinojn. Montris liaj
Trajtoj monan embarason,
Zorgon kaj melankolion.

Lian tutan militkason, —
Dudek du arĝentajn groŝojn,
Akiraĵon hispanlandan, —
De li rabis Espartero.

Eĉ horloĝon li ne savis!
Restis ĝi en Pampeluno
En pruntejo, — heredaĵo
Tre valora el arĝento. —

Kaj li kuris longakrure;
Sed kurante li ekgajnis
Aĵon multe pli valoran
Ol batalo — ursinkoron!

Ŝi lin amas — malamikon!
Ho, ursino malfeliĉa!
Se la patro tion scius,
Li murmurus tre kolere!

Kiel iam Odoardo
Per ponarda puŝ’ mortigis
Emilinon (la Galotti),
Same ankaŭ Atta Troll

Ja preferus, la filinon
Murdi per ungegoj propraj
Ol permesi, ke ŝi falu
En la brakojn de homaĉo. —

Sed en tiu ĉi momento
Mola estas lia koro,
Ne inklina, rompi rozon
Antaŭ plena la ekfloro. —

„Idoj!“ — ĝemas li subite
Kun okuloj larmoplenaj —
Idoj! Mia tera vivo
Ĉesos, — baldaŭ ni disiĝos.

Posttagmeze, dum dormeto,
Venis al mi sonĝo grava,
Kaj mi ĝuis jam la dolĉan
Antaŭsenton de l’ mortado.

Mi ne estas superstiĉa
Revemulo, — tamen estas
Inter tero kaj ĉielo
Multaj aĵoj tre misteraj.

Cerbumante pri la mondo
Mi ekdormis kun oscedo,
Kaj mi sonĝis, ke mi kuŝas
Sub arbego foliriĉa.

El la branĉoj de l’ arbego
Gute ormielo trafis
Mian malfermitan buŝon,
Kaj mi havis dolĉan senton.

Palpebrume rigardante
Mi ekvidis en la supro
Eble sep ursetojn karajn,
Glitetantajn tien, reen.

Delikataj estaĵetoj
Kun feleto rozkolora,
Kiu ĉe la ŝultroj silke
Elkreskigis flugiletojn.

Jes, lanugajn flugiletojn
La ursetoj rozkoloraj
Havis, kaj kun superteraj
Flutvoĉetoj ili kantis!

Dum la kanto glaciiĝis
Mia haŭt’, kaj el la haŭto
Flugis la anim’ ĉielen
Kiel flamo briletanta.“

Tion diris kun tremanta
Mola grunto Atta Troll.
Poste li silentis longe,
Meditante, — sed subite

Li altigis la orelojn,
Kaj saltante de l’ kuŝejo
Li kriegis ĝojamuĝe:
„Ĉu vi aŭdis tiujn sonojn?

Certe, jen la dolĉa voĉo
De patrin’! Mi ne eraras
Pri murmur’ de mia Mumma, —
Mumma, mia nigra Mumma!“

Atta Troll, dirinte tion,
Kiel frenezul’ forkuris
El kaverno en fatalon, —
Malfeliĉo lin atingis....