Ĉapitro XXVI

Kaj pri Nigra Mumma? Ankaŭ
Mumma estas in’! Rompeblo
Estas ŝia nom’. La inoj
Ja similas porcelanon.

Kiam Sorto ŝin disigis
De la glora, nobla edzo,
Ŝi ne mortis pro ĉagreno,
Ne pereis pro malĝojo.

Ne, kontraŭe, ŝi daŭrigis
Gaje sian vivon, dancis
Ĉe foiroj kaj ĉe festoj,
Sopirante aplaŭdadon.

Firman lokon kaj okupon
Por la vivodaŭro trovis
Fine ŝi en Park’ Bestara
De la metropol’ Parizo.

Promenante kun Juljeto
Tie antaŭ kelkaj tagoj,
Klarigante la naturon,
La kreskaĵojn kaj la bestojn,

La ĝirafon kaj la cedron
El Libano kaj la grandan
Dromedaron, la fazanon
Kaj la zebron, — parolante

Haltis mi ĉe balustrado
Antaŭ terkavaĵ’ profunda,
Kie vivas la ursaro —
Ho, pro Dio, kia vido!

Grandegul’ — dezerta urso —
Siberia, neĝoblanka,
Tie ludis delikatan
Aman ludon kun ursino.

Kaj ŝi estis Nigra Mumma,
La edzin’ de Atta Troll!
Mi rekonis ŝin je l’ brila
Malsekeco de l’ okul’.

Vere ŝi! Filino nigra
El la sudo, nun pariĝis
Kun sibiriano vila,
Kun barbaro el la nordo!

Ridetante diris negro,
Alpaŝinta nin ĝentile:
„Ĉu vidaĵo pli majesta
Estas ol la amludado?“

Mi respondis: „He, kun kiu
Mi ekhavas la honoron…?“
Tiu kriis mirigite:
„Ĉu vi ne rekonis min?“

Estas mi la „Negra Princo“,
Tamburinta! (Freiligrath!). —
Tiam mi malbone statis
En tediga izoleco.

Tie ĉi mi trovis lokon
Kiel parka bestgardisto,
Kaj mi trovis hejmajn plantojn,
Kaj leonojn, tigrojn eĉ.

Tie ĉi mi pli agrable
Vivas ol ĉe la foiroj,
Kie mi tamburi devis
Por salajro ne sufiĉa.

Antaŭ iom mi edziĝis
Je kuiristin’ elzasa,
Kaj en ŝiaj ĉirkaŭprenoj
Mi min sentas tute hejme.

La piedoj memorigas
Pri la ĉarma elefanto;
Kiam ŝi parolas france,
Aŭdas mi afrikajn sonojn.

Iufoje ŝi insultas, —
Jen mi pensas pri l’ tamburo
Kun pendantaj kapskeletoj, —
Timiginta eĉ leonojn.

Sed en luna bril’ ŝi ofte
Ploras kiel krokodilo,
Rigardanta el la ŝlimo,
Por ĝuadi la malvarmon.

Kaj tre bone ŝi min nutras.
Mi prosperas. Kiel iam
Manĝas mi kun apetito
Vere negra, afrikana.

Jam ventreton bele rondan
Mi akiris per grasigo;
Ĝi rigardas el ĉemizo
Kiel lun’ el nuboj blankaj.