El Parnaso de Popoloj/Kanto pri vento

Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 188)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

 O, gdybym miał wiatru potęgę i tchnienie,
 Wnet życia ja zmieniłbym tło.

Se havus mi forton kaj spiron de vento,
De viv' aliiĝus fason',
Mi estus semanto de ama la sento,
Ŝiranto de ĉia malbon'.

Per polvo friponojn blindigus mi kure,
Falegus malver'-bastion'!
Mi kverkojn fierajn fleksadus terure,
Karesus je roza la kron'.

Mi plorus poeton, sur tomb', kun betulo,
Mi vipus la maron sen lac';
Sur vojo ŝtonegojn mi skuus fortulo,
Ke muĝus la nokt' per minac'.

La poplon maljunan al dormo lulante,
Ridetus mi kun akaci';
Fluginte en kampon, sonorus mi kante,
Ho! forton de l' vento al mi!