El Parnaso de Popoloj/Vi estas kiel aŭroro

Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 187)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

 Ty jesteś piękna, jak zorza,
 A tak boląca, jak rana.

Vi estas kiel aŭroro,
Sed kiel vundo dolora;
Por vi ekfloras mirinde
De revoj lando kolora.

Mi metis vin en animon,
Kiele rozon, aŭroron;
Aŭroro sange ekflamis,
La rozo vundas la koron.

Kaj vokas ĉiu guteto
De mia sango la kora:
Vi estas kiel aŭroro,
Sed kiel vundo dolora.