El Parnaso de Popoloj/Kiam estis mi junulo

Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 81-82)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

47.

KIAM ESTIS MI JUNULO.

 Kad aŝ buvau jaun's bernelis,
 Kajp jovaras żaliukielis.

Kiam estis mi junulo,
Kiel verda la acero,
Havis mi tri ĉevaletojn,
Bonkurantojn, laŭ prefero.

Unu akcipitre-stria,
Dua, kiel karb' nigrulo,
Kaj la ĉevaleto tria
Estis kiel neĝ', blankulo.

Sur striul' ĝis mondofino,
Sur nigrulo al batalo,
Kaj al mia amatino
Rajdis mi sur blank-ĉevalo.

Mizerul' kun grizaj haroj,
Nun soleca sen ĉevalo,
Ploras mi pri junaj jaroj:
Amo, migro kaj batalo.