El Parnaso de Popoloj/Konsolo

Konsolo ()
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 218)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

104.

KONSOLO.

 Miloval som dievĉa,
 Malo sivé oĉi.

Griz-okulojn havis
Mia amatino;
Ŝi preferis iĝi
De ĉasist' edzino.

Ploris mi maldolĉe,
Ploris senkonsole,
Ke la griz-okuloj
Trompis min petole.

Tamen, ĉar malbona
Estas ŝi edzino,
En kantet' konsolon
Trovas mi en fino.

Dum edzin' pekema
Edzon kor-turmentas,
Pro kanteto mia
Vi amuzon sentas.