El Parnaso de Popoloj/La kvar fontoj

La kvar fontoj ()
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 217)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

LA KVAR FONTOJ.

(El Petar Preradoviĉ.)

Usred polja Kosova

Cetir vrela izviru.

Meze de Kosova kampo
Fontoj kvar el tero ŝprucas:
Blanka lakt' el unu fluas,
Ruĝa vino el la dua,
Tria estas sange-ruĝa,
Klaran akvon donas kvara.
Jen migrant” ĉe fontoj haltas
Kaj demandas li unuan:
— »Kial fluas vi per lakto?“
— Por idaron vian nutri!
Kaj demandas li la duan:
— „Kial vino vin ruĝigas?“
— Por fortigi vian koron!
Kaj demandas li la trian:
— »Kial vi per sango ŝprucas?“
— Por flamigi vin al venĝo!
Li demandas fonton kvaran:
— „Kial akvon vi fluigas?“
— Por forlavi vian honton!