El Parnaso de Popoloj/La blondulino
Tin idha tin Ksanthùla,
Tin idha pses argà.
Mi vidis ŝin hieraŭ
Malfrue: Blondulin'
Eniris barkon, kiu
El hejm' forportis ŝin.
Plenblovis blankajn velojn
De l' freŝa vento flu',
Kiel kolomb' etendas
Blank-flugiletojn du.
Salutis ŝi amikojn,
Salutis kun malĝoj',
Adiaŭ-redirante
Per tuk' je lasta foj'.
Kaj post la salutado
Mi restis tie ĉi,
Ĝis malproksimo ĉion
Forkaŝis jam al mi.
Mi post mallonga tempo
Ne scius diri jam,
Ĉu brilas blanka velo
Aŭ mara ŝaŭmo-skvam’.
Post kiam velon, tukon,
Forkaŝis akvo-stri’,
Ekploris la amikoj,
Ekploris ankaŭ mi.
Ne barko min plorigis,
Nek vel’ plorigis min,
Mi ploris pro iranta
Fremdejon blondulin’.
Ne ploras mi pro barko,
Kun blanka vel’ sur mar’,
Mi ploras blondulinon
Kun ŝia blonda har’.