Al pié nace de una cuna
El árbol de la esperanza
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡
Elkreskas arbo de l' espero
Ĉe la lulilo de l' infano,
Laŭ vent-ekblovo balancate,
Rompebla kiel trema kano.
Per feliĉeco ĝin karesas
Zefiro dolĉa dum momento;
Tuj ĝin sekigas vent' el nordo
Aŭ suda ĝin bruligas vento.
Nur tre malofte maturiĝas
La frukto el floraro ĉarma;
Kiele frua migdal-floro
Pereas dum maten' malvarma.
Pli alten kiom ĝi leviĝas,
Des pli minacas ĝin danĝeroj;
Kiele cedro altekreska
Alvokas fulmojn el eteroj.
Ripozas aglo la fiera
En ĝia verda pinto alte,
Dum la insektoj-perfiduloj
Malsupre mordas ĝin senhalte.
Profunden iras la radikoj,
For etendiĝas ĉiu branĉo —
Apenaŭ arbo donas ombron,
Faligas ĝin de l’ mort’ ektranĉo.