El Parnaso de Popoloj/Patriota kanto
35.
PATRIOTA KANTO.
Szabadság szerelem,
E kettö kell nekem.
La amon kaj sendependecon,
Nur ilin kore mi rekonas;
Al mia amo — liberecon,
Mi amon al patruj' fordonas.
Tied vagyok, tied hazám,
E sziv, e lélek.
Via estas, ho patrujo,
Mia kor', anim'!
Kiun amus mi en mondo,
Se ne vin sen lim'?
En preĝej’ de mia sino
Vi altar’, patruj’,
Ĝin bezonu, la preĝejon
Mi faligos tuj!
Kaj por lasta fojo preĝos
La falanta sin’:
Benu Dio la patrujon,
Benu Dio ĝin!
Sed mi diras al neniu
El amika rond’,
Ke vi estas plejkaraĵo
Mia en la mond’.
Viajn paŝojn mi senĉese
Sekvas sur la ter’,
Kaj ne kiel ombr’ migranton
Nur dum belveter’.
Sed, se kreskas ombro, kiam
Venas la vesper’,
Pli malĝojas mi pro nokto
Super patra ter’.
Iras mi al viaj anoj,
Kun pokal' en man'
Peti sorton, ke rebrilu
Vi per nova san'.
Trinkas mi el glas' ĝis lasta
La gutet' da vin',
Vin' maldolĉa — miaj larmoj
Falas ja en ĝin.