El Parnaso de Popoloj/La kroneto
9.
LA KRONETO. (El la Kralodvora Manuskripto.)
Vêje vêtr'ieĉek z knieżeckych lesóv
Bêże zmilitka ku potoku.
De l' arbaro princa
Blovas la venteto;
La knabino kuras
Al la rivereto.
Kiam per siteloj
Akvon ŝi ekprenas,
Sur ŝaŭmanta ondo
Florkroneto venas.
Bela la kroneto,
Dolĉa la odoro:
De la violetoj,
De la roza floro.
— „Diru, ho floretoj,
Kiu, en mateno,
Plantis vin en molan
Teron de l’ ĝardeno?
Mia don’ al tiu,
Ho kroneto flora,
Estus la brilanta
Mia ringo ora.
Diru, ho kroneto,
Kiu, en mateno,
Ŝiris la floretojn,
Ligis per fadeno?
Mia don’ al tiu,
Ho kroneto kara,
Estus la plej bela
Mia pinglo hara.
Diru, ho kroneto,
Kiu, en vespero,
Ĵetis vin en klaran
Akvon de l’ rivero?
Donus mi al tiu,
Donus mi doneton:
De la kapo mia
Rozan la kroneton."
La knabino kaptas
La kroneton ĉarman, —
Falas, ha! en akvon
Falas ŝi malvarman.