El Parnaso de Popoloj/Printempa kanto
10.
PRINTEMPA KANTO.
(El Jaroslav Vrchlicky.)
Skr’ivanek vyliť do mraku
A jasa.
(◡)—◡ | (◡)—◡ | (◡)—◡
Flirtis alaŭd' el sekalo,
Ĝojante;
El griza, nuba vualo
Al miroplena la valo
Ŝutas perlaron kante.
Kaj ĉiu tono arĝente
Sonoras.
Tero aŭskultas atente,
Burĝonojn divenas sente,
Per freŝ-argil' odoras.