El Parnaso de Popoloj/Saluto al Balkanoj

Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 30-32)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Elekto  ►

11. SALUTO AL BALKANOJ. (El Penĉo Slavejkov.)

AH, kad& je, ta kade je

Alojto serdce kleto?

| —I —| (—s-z)

 Aĥ, kade je, ta kade je
 Mojto serdce kleto?

Kie vi, ho ensorĉita
Koro mia, estas?
Enuanta, suferanta
Kor' ĉe mi ne restas.

Ne ĉi tie estas mia
Koro, la malsana,
Sed ĝi estas tie supre,
Sur montar' Balkana.

Sed vi estas malproksime,
Balkanaro bela,

Vi patruja, sankta, kara
Hejmo subĉiela!

Kie ajn mi vage migrus,
Serĉas koro mia
Vin, mirinda, vin, gepatra
Loko familia!

Kie ajn en bela lando
Resti for mi devas,
Mi de l’ koro por ĉi tio
Dankon ne ricevas.

Por mi restas same karaj,
En kampar’, ĉe l’ maro,
Vi balkanaj, vi mirindaj
Montoj kaj tombaro.

Korsalutas mi montaron
Sub la neĝvualoj,
Vin, kvietaj ebenaĵoj
Kaj profundaj valoj!

Korsaluton al ombrecaj
Densaj vi arbaroj!

Korsaluton, bonodoraj
Verdaj vi herbaroj!

Korsaluton al balkanaj
Akvoj la arĝentaj,
Al ŝaŭmantaj akvofaloj,
Kaj al vi, torentoj!

Mi salutas vin, dezertoj,
Rokoj eĥoplenaj,
Intermontoj vi malsekaj,
Kavoj malserenaj!

Kie ajn vi estas, ventoj,
Perflugile venu,
Kaj kun Vi, al mia lando,
Korsalutojn prenu!

Ĉu mi sanas, aŭ malsanas,
Malbenita horo;
Sole tie, sole tie
Estas mia koro!