El Parnaso de Popoloj/La renkonto de ŝipoj

Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 17)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

When o'er the silent seas alone
For days and nights we've cheerless gone.

Kiam ni longe sur maroj vojiras,
Tagoj kaj noktoj eterne sin tiras,
Ho, kiel dolĉe, komprenas ŝipano,
Velon renkonti sur grand-oceano!

Ĉiu okulo radias,
"Ŝipo hoj" ĝoje ni krias;
Dume revenas respondoj:
"Ŝipo hoj!" sonas sur ondoj.

Kaj malrapide ni venas proksime,
Ĉiuj pri hejmo parolas intime,
Sed nin disigas adiaŭ turmenta
Por revojiro sur maro silenta.