El Parnaso de Popoloj/La lasta rozo
3.
LA LASTA ROZO.
(El Thomas Moore.)
’T is the last rose of summer,
Left blooming alone.
Left blooming alone.
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡
Jen floras, sola, forlasita
La lasta rozo de l’ somero,
Dum ĝia ĉarma gefrataro,
Velkinte, kuŝas jam sur tero.
Ne estas ia flor’ parenca,
Nek roz-burĝono en proksimo,
Por interŝanĝi la ridetojn
Aŭ la sopirojn, laŭ kutimo.
Mi vin ne lasos, ho soleca,
Ĉagrene sur trunketo brili;
Ĉar la karuloj viaj dormas
Do iru, dormu vi kun ili!
Foliojn viajn mi afable
Disĵetas sur bedeto jena:
Vi kuŝu apud senaroma
Malviva kunular’ ĝardena!
Mi tiel sekvu, kiam pasos
De l’ amikeco flor’ fidela,
Kaj el brilanta amo-ringo
Elfalos lasta ŝton’ juvela.
Ĉar kiam velkis veraj koroj,
Sentemaj flugis for el rondo,
Ho! kiu volus tiam loĝi
Solece en malvarma mondo?