El Parnaso de Popoloj/Sago kaj kanto
4.
SAGO KAJ KANTO.
(El Henry Longfellow.)
I shot an arrow into the air,
It fell to earth, I knew not where.
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡
Mi pafis sagon en aeron,
Ĝi falis ien sur la teron;
Flugante tiel ĝi rapidis,
Ke mi la kuron eĉ ne vidis.
Mi spiris kanton en aeron,
Ĝi falis ien sur la teron;
Okuloj eĉ de bonvidanto
Ne sekvos flugon de la kanto.
Mi, longe poste, unu tagon,
En kverko trovis mian sagon;
La tutan kanton kun muziko
Konservis koro de amiko.