El Parnaso de Popoloj/La tombo kaj la rozo
LA TOMBO KAJ LA ROZO. (El Victor Hugo.)
La tombe dit à la rose:
— Des pleurs dont l'aube t'arrose
La tombo diris al la rozo:
"El rosaj larmoj, sen ripozo,
Vi kion faras, ama flor'?"
La roz' al tombo por rediro:
"Vi kion faras el akiro
Nutranta vin je ĉiu hor'?"
La roz': "En ombro, tomb' malvarma,
Mi faras el la roso larma
Aromon ambran, de miel'".
La tombo: "Mi, ho flor' plendanta,
El ĉiu la anim' venanta
Anĝelon faras por ĉiel'!"