El Parnaso de Popoloj/Rano kaj bovo

Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu La rano kaj la bovo.
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 40)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

16.

RANO KAJ BOVO. (El Jean de La Fontaine.)

 La grenouille vit un boeuf,
 Qui lui semblait de belle taille.

Sur herbej' sin paŝtis bovo,
Altekreska, diktalia.
Rano, eta kiel ovo,
Lin ekvidis, do, envia,
Sin larĝigis kaj plenblovis,
Streĉis, kiel ĝi nur povis,
Por bovon egali laŭ diko.

Ĝi diris al sia baptano: "Amiko,
Ĉu tio sufiĉas?" — "Ne!" — "Mankas peceto?" —
— "Tre multe!" — "Nun?" — "Same!" — "Jen, kiel mi devis!"
— "Vi ne proksimiĝas!" — Do nia raneto
Sin tiel plenblovis, ke fine ĝi krevis.