II.
Janko-Muzikanto.
Noveleto de H. Sienkiewicz.
Tradukis A. Grabowski.

Ĝi venis sur la mondon malfirma kaj malforta. La baptaninoj, kiuj sin estis kolektintaj apud la lito de la naskintino, balancadis la kapojn super la patrino kaj super la infano. La forĝistedzino Ŝimonova, kiu estis la plej saĝa, komencis konsoladi la malsanan:

— Donu — ŝi diras — mi ekbruligos super vi la kandelon de morto; ĉar el vi jam nenio estos, mia amikino: vi jam devas pretiĝadi por la alia mondo kaj venigi la pastron-bonfariston, por ke li al vi pardonu viajn pekojn.

— Ba! — diras dua — kaj la knabon oni tuj devas bapti; li eĉ ne alatendos la bonfariston, kaj, ŝi diras, bone estos, ke li almenaŭ ne mortu sen bapto.

Tiel parolante, ŝi ekbruligis grandan vaksan kandelon, kaj poste, preninte la infanon, superverŝis ĝin per akvo, ke ĝi komencis fermadi la okuletojn, kaj ŝi diris ankoraŭ:

— Mi vin baptas en la nomo de l’ Patro kaj de l’ Filo, kaj de l’ Spirito Sankta, kaj donas al vi la nomon Jan’, kaj nun animo kristana, iru, el kie vi venis. Amen!

Sed la animo kristana ne havis tute la deziron iri, el kie ĝi venis, kaj forlasi la malfirman korpon; kontraŭe, ĝi komencis batadi per la piedetoj de tiu ĉi korpo, kiel ĝi nur povis, kaj plori, kvankam tiel malforte kaj malĝoje, ke, kiel diris la baptaninoj: „Oni povus pensi: katido, aŭ io alia!“

Oni sendis venigi la pastron; li alveturis, faris la sian kaj forveturis: al la malsanulino fariĝis pli bone. Post semajno la virino eliris al la laboro. La knabeto apenaŭ „spiretadis“ sed li spiretadis, ĝis en la kvara jaro je l’ printempo la kukolo superkukolis la malsanon, tial li pliboniĝis kaj en suferebla sano atingis la dekan jaron de l’ vivo.

Malgrasa li estis ĉiam kaj bruligita de suno, kun ventro elblovita kaj enfalintaj vangoj; li havis harojn lumajn, preskaŭ blankajn, kiuj faladis sur la lumajn, larĝe mal-fermitajn okulojn, rigardantajn la mondon, kiel se ili rigardus en nemezureblan malproksimon. En la vintro li sidadis post la forno kaj ploretadis mallaŭte pro malvarmo kaj iafoje pro malsato, kiam la patrineto nenion havis por meti nek en la fornon nek en la poton; en somero li iradis en ĉemizeto ĉirkaŭligita per randeto de ŝtofo kaj en pajla ĉapelo, sub kies ŝirita tegmenteto li elrigardadis, levante kiel birdo la kapon. La patrino, malriĉa vilaĝanino, vivanta tagon post tago kiel hirundo sub malpropra pajla tegmento, eble lin amis siaspece, sed ŝi batadis lin sufiĉe ofte kaj nomadis „sentaŭgulo“. En la oka jaro li iradis jam kiel garda knabo post la bruto, aŭ, se en la domo nenio estis por manĝi — kolekti fungojn en la arbaro. Ke lin tie iam lupo ne manĝis, estis nur kompato de Dio.

Li estis knabo malsprita kaj kiel la vilaĝaj infanoj, ĉe la parolado kun homoj, metanta fingron en la buŝon. La homoj eĉ ne promesis al si, ke li vivos, kaj ankoraŭ malpli, ke la patrino povus alatendi konsolon el li, ĉar ankaŭ por la laboro li estis mallerta. Oni ne sciis, el kie li venis tia sur la mondon; sed por unu afero li estis pli impresa, tio ĉi estas por la muziko. Ĉie li ankaŭ ĝin aŭdis, kaj kiam li nur iom elkreskis, tiam li jam pri nenio alia pensis. Li iras, ekzemple, en la arbaron post la bruto aŭ kun la dupoto por kolekti fragojn, tiam li revenas sen fragoj kaj diras:

— Patrineto! en la arbaro tiel io ludis! Oj! Oj!

Kaj la patrino respondas:

— Mi ekludos al vi, ekludos! ne timu!

Kaj iafoje ŝi faris al li muzikon per ligna kulerego. La knabo kriis, promesadis, ke li jam tion ne faros, sed tamen li pensis, ke tie en la arbaro io ludis… Kio? ĉu li sciis?… La pinoj, fagoj, betuloj, orioloj, ĉio ludis: per unu vorto-tuta l’ arbaro!…

La eĥo ankaŭ… En la kampo ludis al li la artemizio, en la ĝardeneto apud la domo pepadis la paseroj, ke la ĉerizujoj tremis! En vesperoj li aŭskultadis ĉiujn voĉojn, kiuj estas en la vilaĝo kaj kredeble pensis al si, ke la tuta vilaĝo ludas. Kiam oni lin sendis al laboro, por ke li disĵetadu la sterkon, eĉ la vento ludis al li en la forkego.

Tiel unu fojon la laborestro, ekvidis lin starantan kun disĵetitaj haroj kaj aŭskultantan la venton en ligna forkego… ekvidis, kaj deliginte la rimenon, donis al li bonan memoraĵon. Sed kion tio ĉi utilis! La homoj nomis lin „Janko-muzikanto“!… En printempo li forkuradis el la domo por fari fajfilojn ĉe la rivereto. En noktoj, kiam la ranoj komencis kvakadi, la ortikoj sur la herbejoj triladi, la ardeoj super la roso bruadi, kiam la kokoj kantis post la bariloj, li ne povis dormi, li nur aŭskultadis, kaj Dio sola scias, kian muzikon li ĉiam aŭdis. En la preĝejon la patrino lin ne povis preni, ĉar kiam ektondras la orgenoj, aŭ kiam oni ekkantas per dolĉa voĉo, al la infano la okuloj tiel sin kovras per nebulo, kiel se ili jam ne rigardus el tiu ĉi mondo…

La nokta gardisto, kiu iradis tra la vilaĝo kaj, por ne ekdormi, kalkuladis la stelojn sur la ĉielo aŭ paroladis mallaŭte kun la hundoj, vidis ofte la blankan ĉemizeton de Janko, transkurantan en la mullumo al la vilaĝa gastejo. Sed la knabo ne iradis en la gastejon, nur apud la gastejon. Tie sidiĝinte ĉe la muro li aŭskultadis. La homoj dancis la „obertason“ iafoje ia juna vilaĝano ekkriis: „U—ha“! Estis aŭdata la frapado de botoj aŭ la voĉoj de knabinoj: „Kio?“ La violonoj kantadis mallaŭte: „Venis ili, ni kun ili: manĝi, trinki kaj babili“ kaj la violono-baso per profunda voĉo akompanadis: „Donu Di’! Donu Di’!“ La fenestroj brulis de lumo kaj ĉiu ligna kolono en la gastejo ŝajnis tremi, kanti kaj ludi, kaj Janko aŭskultis!…

Kion li donus por tio, se li povus havi tian violonon ludantan alte: „Venis ili, ni kŭn ili: manĝi, trinki kaj babili“. Tiajn tabuletojn kantantajn. Ba! sed kie ĝin ricevi, kie oni faras ilin? Se oni almenaŭ permesus al li eĉ unu fojon preni en la manon ion similan!.... Ne! Permesita estis al li nur aŭskulti, tial ankaŭ li aŭskultis kutime tiel longe, ĝis la voĉo de la gardisto elvokis post li el la mallumo:

— Ĉu vi ne iros domon, turmentulo?

Tiam li forkuradis sur siaj nudaj piedoj la domon, kaj post li iris en la mallumaĵo la voĉo de la violonoj: „Venis ili, ni kun ili: manĝi, trinki kaj babili!“ kaj la grava voĉo de la violono-baso: „Donu Di’! Donu Di’!“

Se li nur povis aŭdi la violonon, ĉu dum la festo de kampaj tranĉistoj, ĉu dum ia festo de edziĝo, por li ĝi estis tre granda festtago. Li rampis poste post la fornon kaj ne parolis tutajn tagojn, elrigardante kiel kato per la brilantaj okuloj el la mallumo. Poste li faris mem al si violonon el tegmenta tabuleto kaj el ĉevalaj vostharoj, sed ĝi ne volis ludi tiel bele kiel la violono en la gastejo. Ĝi sonis mallaŭte, tre mallaŭtete, tute kiel iaj muŝetoj aŭ kuloj. Li ludis tamen je ĝi de l’ mateno ĝis la vespero, kvankam li ricevadis por tio tiom da puŝoj, ke fine li elrigardis kiel batita pomo nematura. Sed tia jam estis lia naturo. La mizera infano malgrasiĝadis ĉiam pli multe, la ventron li havis sole ĉiam grandan, la haraĵon ĉiam pli densan kaj la okulojn ĉiam pli larĝe malfermitajn, kvankam la plej ofte superverŝitajn de larmoj, sed liaj vangoj kaj la brusto enfaladis al li ĉiam pli profunde, pli profunde....

Li tute ne estis kiel aliaj infanoj, li estis kiel lia violono el tegmenta tabuleto, kiu apenaŭ sonetadis. En la tempo antaŭ la kolektado el la kampo li preskaŭ mortadis de malsato, ĉar li vivis la plej ofte per karoto nekuirita kaj ankaŭ per la deziro posedi violonon.

Sed tiu ĉi deziro alportis al li nenion bonan.

En la palaco violonon havis la lakeo kaj ludis iam je ĝi en griza horo vespera por plaĉi al la ĉambristino. Janko iafoje subrampadis inter la grandfoliaj bardanoj, ĝis la malfermita pordo de l’ antaŭĉambro, por povi bone ĝin rigardadi. Ĝi estis pendanta sur la muro kontraŭ la pordo, tial la knabo elsendadis al ĝi tutan sian animon, ĉar ŝajnis al li, ke tio ĉi estas sanktaĵo neatingebla por li, kiun tuŝi li estis ne inda, ke ĝi estas la plej kara lia amado. Kaj tamen li ĝin deziris. Li volus almenaŭ unu fojon havi ĝin en la mano, almenaŭ rigardi ĝin pli proksime… La malfeliĉa malgranda vilaĝana koro tremis de feliĉo ĉe tiu ĉi penso.

En certa nokto neniu estis en la antaŭĉambro. La gesinjoroj delonge estis en la alilando, la domo staris malplena, tial la lakeo sidis sur la dua flanko ĉe la ĉambristino. Janko, kaŝita en la bardanoj, rigardis jam longe tra la malfermita larĝa pordo sur la celon de ĉiuj siaj deziroj. La luno sur la ĉielo estis tiam plena kaj leviĝadis malrekte en la antaŭĉambron, tra l’ fenestro, rebatante ĝin en formo de granda luma kvadrato sur la kontraŭkuŝanta muro. Sed tiu ĉi kvadrato proksimiĝadis malrapide al la violono, fine tute ĝin superlumis. Tiam en la malluma profundaĵo ŝajnis, kiel se de la violono radius lumo arĝenta, precipe la flekso estis lumigata tiel forte, ke Janko apenaŭ povis rigardi ĝin. En tiu ĉi brilo ĉio estis bonege videbla: la entranĉitaj flankoj, la kordoj kaj la fleksita maneto. La tiriloj de kordoj ĉe ĝi lumis kiel vermetoj de l’ sankta Johano, kaj longen pendis la arĉo en formo de stango arĝenta…

Aĥ! ĉio ĉi estis belega kaj preskaŭ magia; Janko ankaŭ rigardadis ĉiam pli dezireme. Sidante en la bardanoj, kun la brakoj apogitaj sur la malgrasaj genuoj, kun buŝo malfermita li rigardadis. Jen timo lin retenadis sur la loko, jen ia nevenkebla deziro puŝadis antaŭen. Ĉu tio estis magiaĵo, aŭ io alia?

Sed la violono en la lumeco de tempo al tempo ŝajnis proksimiĝadi, kvazaŭ naĝi al la infano… Je momentoj ĝi estingiĝadis, por ree ekradii ankoraŭ pli forte! Artoj magiaj, videble artoj magiaj! Dume la vento ekblovis, la arboj mallaŭte ekbruis, la bardanoj ekmurmuris kaj Janko ŝajne ekaŭdis kompreneble:

— Iru Janko! en la antaŭĉambro neniu estas.... iru Janko!

La nokto estis klara kaj luma. En la palaca ĝardeno apud la lageto la najtingalo komencis kanti kaj fajfi jen mallaŭte, jen pli laŭte: „Iru, iru, prenu!“ La honesta nokta korvo per mallaŭta flugo turniĝis super la kapo de l’ infano kaj elvokis: „Janko ne! ne!“ Sed la nokta korvo forflugis kaj la najtingalo restis kaj la bardanoj ĉiam pli kompreneble murmuradis: „Tie neniu estas!“ La violono ree ekradiis…

La mizera, malgranda kunpremita formo malrapide kaj singarde sin movis antaŭen, kaj dume la najtingalo mallaŭtete fajfadis: „Iru, iru, prenu!“

La blanka ĉemizeto briletis ĉiam pli proksime de l’ pordo antaŭ-ĉambra. Jam ne kovras ĝin la nigraj bardanoj. Sur la porda ŝtupo de l’ antaŭ-ĉambro oni aŭdas la rapidan spiradon de la malsana brusto de l’ infano. Ankoraŭ minuto, la blanka ĉermizeto perdiĝis, jam nur unu nuda piedeto restas post la porda ŝtupo. Vane, nokta korvo, vi transflugas ankoraŭ unu fojon kaj vokas: „Ne! Ne!“ Janko estas en la antaŭĉambro.

Tuj laŭte ekkvakis la ranoj en la lageto de l’ ĝardeno, kiel terurigitaj, sed poste ili silentiĝis. La najtingalo ĉesis fajfi, la bardanoj murmuri. Dume Janko rampadis mallaŭte kaj singarde, sed tuj lin ĉirkaŭprenis la timo. En la bardanoj li estis kiel ĉe si, kiel sovaĝa besteto en la arbetaroj, kaj nun li estis kiel sovaĝa besteto en la kaptilo. Liaj movoj fariĝis rapidaj, la spirado mallonga kaj fajfanta, kaj al tio ĉirkaŭprenis lin la mallumo. Mallaŭta somera fulmo transkurinte inter la oriento kaj okcidento, superlumis la internaĵon de l’ antaŭ-ĉambro kaj Jankon sur la kvaroj antaŭ la violono kun kapo supren levita. Sed la fulmo estingiĝis, la lunon kovris nubeto kaj jam nenion oni povis nek vidi nek aŭdi.

Post momento el la mallumo elvenis sono mallaŭteta kaj plora, kiel se iu negardeme ektuŝetis la kordojn kaj subite…

Ia basa dorma voĉo elvenanta el la angulo de l’ antaŭ-ĉambro demandis kolere:

— Kiu tie?

Janko retenis la spiron en la brusto, sed la dika voĉo demandis la duan fojon.

— Kiu tie?

Alumeto ĵetis sian brilon sur la muron, fariĝis lume, kaj poste… Eh Dio! Oni aŭdas malbenojn, batojn, la ploron de infano, vokadon: Ho! pro Dio! la bojadon de hundoj, kuradon de lumoj sur la vitroj de fenestro, krion en la tuta palaco:

La duan tagon la malfeliĉa Janko staris jam antaŭ la juĝo ĉe la vilaĝa juĝisto.

Ĉu ili devis lin tie juĝi kiel ŝteliston?… Certe. Ekrigardis lin la juĝisto kaj la ĉesidantoj, kiel li staris antaŭ ili kun la fingro en la buŝo, kun larĝe malfermitaj terurigitaj okuloj, malgranda, malgrasa, batita, ne scianta kie li estas kaj kion oni volas de li? Kiel juĝi tian mizeron, kiu havas dek jarojn kaj apenaŭ staras sur la piedoj? Sendi ĝin en la malliberejon, aŭ kiel?… Oni devas ja havi iom da kompato por infanoj. Ke lin prenu la gardisto, ke li donu al li per la vergo, por ke li duan fojon ne ŝtelu, kaj finita la afero.

— Nature!

Oni vokis Staĥon kiu estis la gardisto:

— Prenu lin kaj donu al li memoraĵon!

Staĥo ekbalancis sian malprudentan bestan kapon, prenis Jankon sub la brako kiel katidon kaj elportis en la grenejon. Ĉu la infano ne komprenis la aferon aŭ estis timigita, sufiĉe ke ĝi ne eldiris eĉ unu vorton kaj nur rigardis, kiel rigardus birdo. Ĉu li scias, kion oni faros kun li? Sed kiam Staĥo en la grenejo distiris lin sur la tero kaj levinte la ĉemizeton forte ekbatis, tiam Janko ekkriis:

— Patrineto! kaj ĉe ĉiu ekbato de vergo li vokis: „Patrineto! patrineto!“ sed ĉiam pli mallaŭte, pli malforte ĝis ĉe ioma ekbato la infano silentiĝis kaj ne vokis jam la patrineton…

Malfeliĉa rompita violono!…

He, malprudenta, malbona Staĥo! kiu batas tiel la infanojn? Ĝi ja estas malgranda kaj malforta kaj ĉiam ĝi estis apenaŭ viva.

Alvenis la patrino, forprenis la knabon, sed devis ĝin porti la domon. La duan tagon Janko ne leviĝis, kaj la trian vespere li jam mortadis trankvile sur la mizera lito sub saktola kovrilo.

La hirundoj babiladis en la ĉerizujo, kiu kreskis apud la pordo, radio de l’ suno eniradis tra l’ vitro de fenestro kaj superverŝadis per ora lumo la kapeton de l’ infano kaj la vizaĝon, en kiu ne restis guto da sango. Tiu radio estis kiel vojo sur kiu la malgranda animo de l’ knabeto devis foriri. Bone, ke almenaŭ en la momento de l’ morto ĝi foriradis sur la larĝa suna vojo, ĉar en la vivo ĝi iradis ja sur pikaĵoj. Dume la malgrasa brusto movadis sin ankoraŭ per spiro, kaj la vizaĝo de l’ infano estis kiel aŭskultanta la eĥojn de la vilaĝo, kiuj eniradis tra l’ malfermita fenestro. Estis vespero, tial la knabinoj revenante de l’ fojno kantis: „Hoj, sur la verda herbejo!“ kaj el la flanko de l’ rivereto alvenadis la ludo de fajfiloj. Janko aŭskultis la lastan fojon kiel ludas la vilaĝo. Sur la litkovrilo kuŝis la violono el tegmenta tabuleto.

Subite la vizaĝo de la mortanta infano ellumiĝis, kaj el la blankiĝintaj lipoj elvenis mallaŭta voĉeto:

— Patrineto?....

— Kion, mia filo? — respondis la patrino, kiun premadis la larmoj!....

— Patrineto! Dio donos al mi en la ĉielo veran violonon!

— Donos al vi, fileto, donos! — rediris la patrino — sed ŝi ne povis paroli pli longe, ĉar subite el ŝia malmola brusto elrompis sin la kolektita malĝojo, tial nur ĝeminte: ,Ho Jezu! Jezu!“ ŝi falis per la vizaĝo sur la keston kaj komencis ploregi, kiel se ŝi estus perdinta la prudenton aŭ kiel homo, kiu vidas, ke li jam ne elŝiros al la morto sian amataĵon…

Kaj ŝi ne elŝiris ĝin, ĉar kiam levinte sin ree ŝi ekrigardis la infanon, la okuloj de la malgranda muzikanto estis ankoraŭ malfermitaj, sed senmovaj kaj la vizaĝo tre grava, malluma kaj rigida! La suna radio ankaŭ foriris…

Pacon al vi Janko!

* * *

La trian tagon la gesinjoroj revenis en la palacon el Italujo kune kun la fraŭlino kaj la fraŭlo, kiu penadis je ŝi. La fraŭlo diris:

— Quel beau pays que l’Italie.

— Kaj kia popolo de artistoj. On est heureux de chercher la-bas des talents et de les protéger… aldonis la fraŭlino.

Super Janko bruis la betuloj…

Fino.