I.
La nova jaro.
Rakonto de Boleslav Prus.
Tradukis A. Grabowski.

Antaŭhieraŭ estis granda movado en Varsovio, aŭ pli vere en la tuta Eŭropo. Se la vizitojn, leterojn kaj biletojn de vizito oni notadus sur la borso, ni havus ekzemplon de valoro, kiu en la tago de la unua Januaro de ĉiu jaro eksaltas supren almenaŭ per mil procentoj kaj falas poste ĝis la nulo.

En tiu ĉi tago oni detruas proporcie la plej multe da galoŝoj, pendiloj de pordo, koloro sur la plankoj, manetoj de sonoriloj, kaj kraĉo. Ĉiu havas iun por viziti. Ĉe tio ĉi neniu estas atendema je vortoj de la alia, kaj kredas nek al la aliaj, nek al si mem.

Dirante mallonge, sin formas senorda movado, en kiu la kondukantoj estas: la piedoj, la langoj, malplenaj kaleŝoj, kartoj litografitaj kaj la sendatuloj. Por tio ĉi en la koroj estas tute mallaŭte, en la kapoj mallume.

Tiu ĉi ĥaoso sin nomas: la novjara gratulado. Nur la infanoj, al kiuj oni oferis neatenditajn donacojn, rigardas similan spektaklon kun bona kredo. La grandaĝuloj estas en humoro sufiĉe pesimista. La ricevantoj vizitojn penas kaŝi la oscedon, la gastoj penas ne movadi per la ŝultroj; la elpagantoj la donacojn ne havas bonan humoron kaj apenaŭ la ricevantoj havas iom pli vivajn sentojn, malbenante aŭ elridante la oferdonantojn.

Kelkaj, por liberigi sin de la gratuloj koraj kaj alportantaj la benadon de Dio, forkuras el la domoj aŭ metas sur sin libervolan depagon por la malriĉuloj. Ĉe la rigardo de la rubriko: „Anstataŭ la novjaraj gratuladoj“ kontraŭvole oni volus demandi: Ĉu la 10 rubloj de sinjoro X. aŭ la 25 rubloj de sinjoro Y. estas la vidigo de lia kompato por la malriĉuloj aŭ de lia malamo por la amikoj kaj konatoj?

Kia forto transformas en tiu ĉi tago la homojn en vojirantan akridaron? Malnova kutimo — oni diris, kaj kelkan tempon oni kontentigis sin per tiu ĉi klarigo.

Hodiaŭ la vorto „malnova kutimo“, fariĝis senkolora kaj senenhava, kiel la afero mem, kiun ĝi devas klarigi. El tiu ĉi kaŭzo, mia instruita amiko, la dro Oĥoroviĉ’, eltrovis alian terminon, tio ĉi estas „resta apero (montriĝo) en la evolucio de la vivo societa“.

Tiu ĉi termino estis prenita el la regno de la zoologio kaj anatomio. En tiuj ĉi sciencoj „resta organo“ estas nomata tia organo, kiu iam antaŭe faradis al ia speco de bestoj servadojn efektivajn, sed nun servas por nenio.

Organoj restaj estas ekzemple la du fingroj postaj, ne tuŝantaj la teron — de certa speco de bestoj dikhaŭtaj, aŭ la flugiloj ĉe la struto kiu estas birdo jam ne povanta flugi. La haroj sur la homa korpo estas organo resta el tiu epoko, kiam niaj antaŭuloj rigardadis la vestaĵon kiel malnecesan, kontentigante sin per la propra haraĵo. La haroj sur la kapo de homo grandaĝa ne havas indon praktikan, kaj ili nur elvokas malnecesajn kostojn, dum en la aĝo knaba ili estis organo utila, per kiu la saĝaj instruistoj enverŝadis en niajn korojn kaj sentojn — la ideojn de l’o vera, bela kaj bona.

El tiu ĉi kaŭzo la homoj instruitaj senhariĝas, ĉar la haroj servas jam por nenio.

Fine nia festa frako, sen kiu oni ne povas esti bone vidata en la societo, estas organo resta el tiu epoko, kiam la homa speco komencis hontadi je la vostoj kaj kovradis ilin per la helpo de tri kvaronoj de metro da teksaĵo.

Kompreninte kio estas „organo resta“, facile ni jam komprenos, kion signifas la oĥoroviĉa „resta apero en la evolucio de la homa societo“.

Jen!

Kial la servanto iradas post la sinjoro?

Tial, ke en opoko de la militoj de ĉiuj kontraŭ ĉiuj, la kavalerio atakita de la fronto sin povis defendi mem, sed la flankojn ĝi devis sendanĝerigi per helpo de servantoj. En tiuj tempoj tia modo de irado havis pravon de ekzisto, hodiaŭ ĝi estas „resta apero“.

Kial la viro donas al la virino la dekstran manon?

En tempoj barbaraj la edzoj batadis iafoje la edzinojn. Tial se iu el ili intencis montri al ĉia duono bonvolecon, li metis al ŝi la dekstran manon sub la brakon, kiel se li dirus: „Vi vidas ja, ke mi nun nenion faros al vi!

Kial la amanto genuadas antaŭ sia adoratino?

Antaŭe la krimulo juĝita al la detranĉo de l’ kapo, ekgenuadis por fari plifacilon al la detranĉisto. En la tempoj liberalaj la amantoj uzis tion ĉi por la propra utilo, igante kompreni la fraŭlinojn, ke ili jam tute perdis la kapojn por la amataj.

Kaj kial la mastro eliras post la gastoj?

Tio ĉi estas ree resta apero, klare vidiganta, ke en la tempoj antikvaj la mastroj kontraŭ la amikoj estis malpli certaj je siaj vazoj kaj de la vestaĵo en la antaŭĉambro.

Ni vidas tial, ke estis epokoj, en kiuj la hodiaŭaj „restaj aperoj“ havis signifon plenan je vivo. Ŝajnas, ke ankaŭ multaj hodiaŭaj faktoj plenaj je enhavo fariĝos iam poste nur „restaj“.

Spiritoj pli altaj antaŭvidas tiun ĉi veneblecon kaj el tiu ĉi kaŭzo ni havas homojn, kiuj jam en niaj tempoj rigardas la pagadon — ekzemple de la leteroj de ŝanĝo en difinita termino — kiel restan aperon.

La malplej sprita leganto eltrovos nun facile, ke la novjara gratulado apartenas al la restaj aperoj kaj estas sole la post-brilo de okazoj, ĉe kiuj la homoj eldiradis la vortojn: „Dio donu al vi feliĉon“! kun pulso pli rapida, kun temperaturo levita, kun okulo brilanta, sub la enfluo de la suprigita sento.

Sed kiaj estis la okazoj, kiaj homoj, kiaj sentoj?… Kiu hodiaŭ ĝin scias! Se oni povus kolekti iliajn disŝutitajn cindrojn, reveki la vivon malvarmiĝintan kaj demandi..... Ni ekaŭdus eble ne unu sciindan historion, ne unu utilan instruon.

Se iam, legantino, vi renkontos junan homon, al kiu viaj okuletoj, viaj kavetoj sur la vizaĝo, fine via busto — kaŭzos turniĝon de kapo kaj aliajn simptomojn de malsaneco.... Se vi trovos vin iam solaj en la ĝardena dometo… Se li komencos paroli kunligite, mallonge kaj sen senco....

Tiam permesu, ke li prenu vian maneton, kaj petu lin, ke li al vi klarigu: en kia tago ĉiuj gratuloj havis la signifon de sincereco?

Poste enskribu al vi tiun ĉi tagon, por ke vi sciu kaj en la malfrua maljuneco povu klarigi al viaj nepoj: kiam komencis la nova jaro por la mondo. Ne tiu nova jaro, kiun la sekigitaj astronomiistoj signadas per helpo de vitroj meridianaj kaj de horloĝoj elbatantaj la sekundojn, sed tiu ĉi, en kiu oni povis kredi al la vortoj, eĉ al la tro multe deziremaj.

Tio ĉi daŭras tre mallonge. La optika akso de la meridiana vitro kaj la novjara stelo apenaŭ en la daŭro de unu momento formas unu rektan linion, sed oni memoras tiajn aferojn, ah! tiel longe. Danke tion — la homoj havas kalendaron.

Sed antaŭ ol por vi alvenos la nova jaro, volu dume aŭskulti la sube donitan klarigon de la gratulado.

Via amanto farus tion ĉi certe pli precize, sed li — ne estas mi…

La plej malnova riĉegulo de la mondo estis Ofir. Lia tero sin tiradis semajnon da vojo longen la Tigro. Li havis 2000 sklavojn, super ili 100 ekonomiistojn kaj laborestrojn, kaj grandan nombron da bruto.

Tio ĉi estis mallonge post la elpelo de la homo el la paradizo. La suno, kiu kun la akompano de la planedoj kuras ĉirkaŭ sesdek milionojn da mejloj en jaro, irante ĉiam antaŭen ne havis ankoraŭ la tempon elveni trans la ĉirkaŭejo de la unuatempa vastaĵo. La homoj tiamaj jam ne vidis la lokon, el kiu alflugas kaj kien deflugas la animoj, kaj multaj el ili ĉesis kredi je la vivo eterna, kaj ankaŭ je la rekompencoj kaj punoj. Tiu ĉi loko sin kaŝis jam post la steloj. Sed en tago bonvetera ankoraŭ oni povis vidi Jehovon sidantan sur ora trono kun jaspisaj kolonoj. Ĉirkaŭe — pli supre kaj pli malsupre — (tiel ĝi ŝajnis al la rigardantaj de la tero) pendis pesiloj de la homaj meritoj. Se iu mortadis, lia pesilo perdiĝadis. Se iu naskiĝadis, lian pesilon oni pendigadis, kaj tiam la telero, sur kiu kuŝis la trezoroj pasantaj kaj tiu, sur kiu estis la trezoroj eternaj — staris en egala mezuro. Nur kun la kurado de vivo, la unua aŭ la dua telero superpezadis.

Sed ĉar la vivon eternan oni perdis el la okuloj, kaj la vivo pasanta en tiuj ĉi tempoj estis bela, tial ĉiu preĝis je trezoroj pasantaj kaj estis des pli kontenta, ju pli multe lia telero superpezis sur la flankon pasantan. Nur la malriĉuloj, kiuj ne havis eĉ unu palmon kiel propraĵo kaj la malliberuloj, kiujn oni batadis, vidis sur la ĉielo grandan riĉecon de trezoroj eternaj — kaj — ploris pro si.

La pesilo de Ofir ĉiujare pli forte sin mallevadis en la flankon de propraĵo pasanta kaj ĉiuj lin enviis, kaj Ofir mem estis kontenta.

Unu tagon (Ofir jam havis 120 jarojn kaj iradante sin devis apogi sur la nepidoj), liaj ekonomiistoj kaj laborestroj transdonis al li la kalkulojn de la lastaj kolektaĵoj.

Estis 20 000 ŝafoj, 10 000 da bovaro, 4000 elefantoj, 3000 sklavoj, 500 azenoj, 100 000 mezuroj da rizo, 10 000 mezuroj da arba oleo kaj senfina nombro da aliaj objektoj. Ĉiu siklo elpruntita alportadis al la riĉegulo cent siklojn, kaj kiu ne pagadis la procenton, fariĝadis lia sklavo.

La komercistoj el la okcidento, kiuj aĉetadis rizon ĉe Ofir, cedrajn tabulojn kaj la haraĵon de bestoj, konfesis sub juro, ke tiel granda riĉegulo kiel li, ankoraŭ ne estis sur la mondo.

Kaj Ofir ĝojis. Kaj kiam la suno subiris, subtenita de du nepidoj, li foriris dormi en ĉambron, kiu anstataŭ tegmento havis purpuran kurtenon super si.

Tio ĉi estis por Ofir granda tago, sed por la sklavoj tia sama kiel la aliaj.

Kiam ekblovis varmega vento de la sudo kaj dismovis la kurtenojn, la riĉegulo vidis el malproksime fajrojn ekbruligitajn ĉe la mueliloj, kiujn turnadis cent sklavoj forte katenitaj. Kaj se iu ekhaltis, aŭ volis elpreni akvon el la pluva kavo por malsekigi la lipojn sekiĝintajn, la laborestroj batadis lin per fortaj batiloj de la piedoj ĝis la kapo. Kaj tutan la nokton oni aŭdis en tiu flanko la bruadon de la mueliloj, la sonadon de la ĉenoj, la frapadon per batiloj kaj la plendan kriadon de la sklavoj. Nur iatempe la muelilo subite ekhaltis, kio estis la signo, ke iu sklavo elspiris la animon, kaj tiam lian pesilon oni forprenis el la ĉielo.

Kiam ekblovis pli malvarma vento de la nordo kaj dismovis la kurtenojn, la riĉegulo vidis en tiu flanko longan serion da subterejoj, kie dormis la sklavoj. El tie alflugadis al li la ronkado de la lacigitaj per laboro, la plorado de la patrinoj kaj la plendado de la infanoj. Iatempe homo kovrita per pezego de alia, ĉar estis mallarĝe en la subteraĵoj, levis sin el la sonĝo kaj penadis elmeti sin supren, kaj tiam la aliaj malbenadis lin kaj puŝadis, ke li ne permesas dormi al ili. Kelkfoje iu faladis en malagrablan malsekaĵon — kaj subirante en ĝin, kriadis. Al la aliaj la malbona vermaro ne permesis ekdormi kaj tiuj ĉi, sidante paroladis inter si pri pli bonaj tempoj.

Iatempe sur la ĉielo ekmontris sin nova pesilo, sur kiu la trezoroj eternaj kaj la trezoroj pasantaj staris en egala mezuro. Tiam Ofir vidis, ke por li alvenis unu sklavo. Dispensante ĉion, kion li vidis kaj aŭdis, li diris al si, ke ĉio estas bona.

Li volis preĝi por tiom da bonfaroj kaj levis la okulojn al la ĉielo. Tie sur la ora trono kun jaspisaj kolonoj sidis la granda Jehovo, kun vizaĝo trankvila kaj rigardis malproksimen, malproksimen, ĝis kie la fulmo de liaj rigardoj kreadis novajn etaĝojn de la senfineco kaj grandegajn mondojn.

Tiam Ofir ekpensis.

— Kio estos, se la Sinjoro ekrigardos sur min? Ĉu sub lia rigardo ne disfalus en polvon la tuta tero?

Tiam li ekvidis sur la kapo de la ĉiopovanta pesilon kun la surskribo: Pesilo de Ofir’. Unu el la pesteleroj kun la „trezoroj eternaj“ estis tiel malpeza, ke ĝi levadis sin supren, ĝis tien, kie jam nenio estis. La dua telero kun la „trezoroj pasantaj“ ŝajnis ĉiam malleviĝadi super la pensiĝa frunto de la Kreisto. Kiom da fojoj iu sklavo ekĝemis, aŭ la ŝnurbatilo ekfrapis, aŭ virino ekploris, — tiom da fojoj la telero de „trezoroj pasantaj“ malleviĝis pli forte, ke eĉ la brako de pesilo kurbiĝadis.

Ankoraŭ momento kaj la Ofira pesilo ekfrapos la Eternulon....

La riĉegulo fortege ektremis kaj eksentis teruran doloron. Ŝajnis al li, ke la plej multe vundita sklavo, superŝutita en sia malsekajo per la vermaro — estas pli feliĉa ol li.

Kaj dume la mueliloj bruadis, sonoradis la ĉenoj, plende kriadis — la homoj kaj la pesilo de Ofir faladis ĉiam pli malsupren.

En la oriento montris sin blanka randeto. La suno ne povis eliri super la teron, el timo, por ne vidi, kiel la Sinjoro ekfrapas la pesilon de la riĉegulo. La arboj fermis la foliojn, la birdaro falis sur la teron, kaj la sovaĝaj bestoj kaŝadis siajn vizaĝojn en la sablo de la dezerto.

La tuta mondo atendis ian grandan malfeliĉon.

Tiam Ofir elmurmuretis per la bluiĝinta buŝo:

— Mian tutjaran ricevitaĵon mi donas al la sklavoj!.... Sur la ĉielo la pesilo ektremis kaj la telero de trezoroj pasantaj ekiris iom supren, kvankam malproksime ĝi estis de la trezoroj eternaj.

La mondo respiris kaj montris sin randeto de la suno. Ofir kunvokis la ekonomiistojn kaj ordonis ĉesigi ĉiujn laborojn en hodiaŭa tago, kaj poste venigi antaŭ li la sklavojn.

La pesilo sin ree supren eklevis.

Kiam alvenis la mirigitaj kaj terurigitaj sklavoj, Ofir diris al ili:

— Vi estos banitaj hodiaŭ en akvo pura kaj viaj vundoj estos ŝmiritaj per oleo.

La pesilo iradis supren.

Anstataŭ nuksoj de kverko vi manĝos farunon. La ĉenojn oni forprenos de vi kaj ĉesos vin batadi. Vi ricevos tolon por vi kaj por viaj edzinoj kaj po du sikloj da mono.

La pesilo iradis supren.

La sklavoj komence silentis el timo: ĉu ilia sinjoro ne perdis la prudenton? Sed kiam oni komencis disdonadi al ili: arban oleon, tolon, kaj po du sikloj da mono, levis sin la ekkrio de tri miloj da vunditaj homoj:

— Ke Dio vin benu!.... Ke li donu al vi feliĉon!…

La pesilo ĉiam iradis supren kaj oni jam vidis la teleron de la trezoroj eternaj — kvankam ankoraŭ tre alte.

La sklavoj diskuris en la proksiman urbeton kaj komencis aĉetadi ludilojn por la infanoj. Unu kaptis batileton, alia argilan fajfilon, alia paperan kozakon aŭ krakileton.

Kaj kiam ili revenis en siajn kavernojn, oni ekaŭdis aferon nekutiman. Jen anstataŭ la ploro de virinoj kaj la plendado de infanoj, estis aŭdataj ridoj, krioj, fajfadoj, pafadoj per la batiloj, kaj kraketado.

La pesilo de Ofir atingis subite egalpezon kaj la riĉegulo fariĝis kiel infano, kiu venante sur la mondon havas tiom da trezoroj tempaj kiel da eternaj.

Tiam Jehovo, al kies oreloj alflugadis nur ploro kaj plendoj, ekaŭdinte en la lando de Ofir ridojn, benadojn, fajfadon kaj ĝojan bruadon de infanoj, — ekmiris.

Kaj deturninte sian ĉiopovantan rigardon de la senfinaĵo, en kiun ĝi estis profundiĝinta — Li ekrigardis Ofiron.

La maljunulo falis kiel se cent tondroj lin estus frapintaj kaj jam ne releviĝis. Lian animon, senkulpan kiel infano, ekkaptis vento supertera kaj forportis en malproksiman landon, kie Adamo kun Eva’ ĝuas eternan junecon kaj kie la kompatema Ablo alpremas al la propra brusto la superverŝitan per larmoj fratmortiginton Kaimon.

La historio de Ofir fariĝis glora en la tuta mondo kaj longan tempon regadis post li sur la tero la timo de Dio.

Por remomoro la filoj, nepoj kaj nepidoj de Ofir, ĉiujare post la kolektadoj kaj kalkuloj, donadis al siaj sklavoj tagon de ripozo kaj multajn donacojn, ricevante kiel ŝanĝo, la preĝojn, benojn, gratulojn kaj dezirojn de ĉia bonfarto.

Sed la suno kun la akompanaĵo de planedoj kuradas ĉiam antaŭen kun la rapideco de sesdek milionoj da mejloj ĉiujare, kaj tial la homoj perdis el la okuloj la lokon, el kie venas kaj kien revenas la animoj, sed kio estas pli malbone — ili jam ne vidas Jehovon kaj la pesilojn kun trezoroj tempaj kaj eternaj.

La historio de Ofir, irante tra miloj da generacioj, silentiĝis. Kaj liaj donacoj por la sklavoj disdonitaj el amo por Jehovo, fariĝis poste „resta apero en la vivo de la homaj societoj“.

La riĉaj gratifikas ankaŭ hodiaŭ en la nova jaro, detirinte antaŭe la sumon de la elservitaĵoj. La sklavoj ankaŭ hodiaŭ ilin benas, malbenante en la animo.

Kaj kio fariĝas kun la pesiloj sur la ĉielo, kia telero pli forte superpezas? Kiu ĝin scias!....

La ĉiopovanto ankaŭ, al kies oreloj alflugadas malmultaj krioj de ĝojo, sed multaj malbenoj kaj ploroj, jam ne rigardas sur la teron. Li ja donis al la mondo leĝojn neerarajn, al la homoj lertan prudenton kaj kompaton, — kion pli oni volas de Li?

Semu sur la tero, kio estos la plej multe laŭ via gusto, memorante la venontajn kolektojn. Sed havu tiom da prudento kaj hontemo, por ne miri iam poste je la fruktoj de via propra laboro kaj deziroj.

Fino.