Nova Antologio/Himno dum subiro de l’ suno sur la maro

III.
HIMNO DUM SUBIRO DE L’ SUNO
SUR LA MARO.
(El Juljusz Słowacki).


Mi malĝojas, Sinjoro! Por mi okcidente
Vi etendis arkaron, radie brilantan,
Kaj estingas en akvo lazura silente
Vian stelon flamantan.
Kvankam maron, ĉielon Vi kovras per oro,
Mi malĝojas, Sinjoro!

Kiel spikoj malplenaj, kun kapo levita
Jen mi staras, malplena kaj sata de ĝuoj;
Por la homoj sur mia vizaĝo medita:
Trankvilec’ de helbluoj.
Sed por Vi mi malfermos profundon de l’ koro:
Mi malĝojas, Sinjoro!

Kiel plore patrinan foriron ekplendas
Infaneto, mi preskaŭ larmigas pupilon,
Rigardante, ke suno el ond’ al mi sendas
Sian lastan rebrilon.
Kvankam morgaŭ ekbrilos ĉielruĝa koloro,
Mi malĝojas, Sinjoro!


Jen hodiaŭ, vagante sur granda la maro,
Post la bordo cent mejlojn kaj cent antaŭ bordo,
Mi renkontis la flugon de cikoniaro
En la longa vicordo.
Ĝin vidante sur pola kampar’ en memoro,
Mi malĝojas, Sinjoro!

Ĉar pri homa tombar’ mi meditis multfoje,
Ĉar ne scias mi preskaŭ pri hejma trankvilo,
Ĉar mi kiel pilgrimo laciĝis envoje
Ĉe fulmtondra ekbrilo,
Ĉar ne konas mi lokon por mia last-horo,
Mi malĝojas, Sinjoro!

Miajn ostojn la blankajn Vi vidos, ho Dio,
Ne donitajn sub gardon al kapitelaro;
Sed min premas la sento de homa envio
Pro la tomb’… al cindraro.
Pro l’ eterna kuŝej’ nekonata, sen gloro,
Mi malĝojas, Sinjoro!

En Polujo preĝadas infano malgranda,
Ke al hejm’ revenigu min Dio kompate…
Mia ŝipo ne velas al bordo hejmlanda,
Tra la mondo ĵetate.
Ĉar la preĝo infana pro mi — sen valoro,
Mi malĝojas, Sinjoro!


Ĉielarkon koloran de bril’, kiun Viaj
Traflugantaj Anĝeloj etendis gigante,
En miljaro post mi, ie homoj aliaj
Rigardados… mortante…
Antaŭ ol kun vanteco paciĝos la koro,
Mi malĝojas, Sinjoro!