Nova Antologio/Sur la Jungfrau

IV.
SUR LA JUNGFRAU.
(El Marja Konopnicka).


Jam blankiĝas mateno
Por la ĝoja soleno…
Sonas vigle signaloj,
Jam vekiĝas la valoj:
— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?

Bruas supro granita;
La Junedzo, vekita,
Matenruĝon elsendas,
Karan vorton atendas:
— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?

Iras ar’ amikina
Al la hejmo estrina,

Iras kun la rozfloro
Al renkont’ de l’ aŭroro:
— Ho ankoraŭ, ho ankoraŭ Junedzino ne preta!

La Junedzo sin zonas,
Mondo kantas kaj sonas;
Venas jun-amikaro,
Grakas roka aglaro:
— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?

— Ĝis nun ombroj ne cedas,
Nokto forton posedas;
Dormas akvoj en maro,
Ĝis nun dormas homaro:
— Ho ankoraŭ, ho ankoraŭ Junedzino ne preta!

La Popoloj-Lazaroj
Sonĝas ĉe la altaroj
Pri la tago radia,
Reviviĝo la sia:
— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?

La Junedzo atendas,
Du riverojn li sendas;
Ili iras en landon
Kaj ripetas demandon:
— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?

Diru, ondoj, resone:
Ŝi jam preta duone;
Jam sur frunto granita

Fajra krono plektita,
— Nur ne estas, nur ne estas festa robo finita.

La torentoj refluas,
Fermas pordon, krakbruas;
Knaras pordoj el ŝtono,
Surde ĝemas resono:
— Ho ankoraŭ, ho ankoraŭ Junedzino ne preta!

Vent-orgeno jam bruas,
La Junedzo enuas,
La Monaĥ’, en talaro,
Ringojn tenas por paro:
— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?

Tra ventegoj, silentoj,
Balanciĝas la gentoj;
Pasas tempo senlima,
Muĝas tondr’ malproksima:
— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?

En abismoj, vekite,
La popoloj ekscite:
— Malfermadu! — laŭtkrias —
Tag’ ekstere radias!
— Devas esti, devas esti Junedzino jam preta!

Junedzino nubiĝas,
Per vualo kovriĝas:
— Ho, malbono ne cedas,
Ĝis nun forton posedas:
— Ho ankoraŭ, ho ankoraŭ Junedzino ne preta!


— Kiam tagon de l’ juĝo
Korn’ anoncos kun muĝo,
Kiam kradoj diskrevos,
Fundoj lumon ricevos,
Kiam levos sin valo,
Pintoj krakos dum falo,
Juĝa tondro ekbruos,
Duon-mondon detruos,
— Tiam estos, tiam estos Junedzino vestita!