Nova Antologio/La korvo kaj la vulpo
XVII.
LA KORVO KAJ LA VULPO.
(El J. de La Fontaine).
Sur arbo sidante, la korvo sinjor’,
Fromaĝon en beko li tenis;
La vulp’, allogite per bona odor’,
Kun tia parolo alvenis:
Bon-tagon, sinjoro nobela’
Ho, kiel vi estas gracia kaj bela’
Se via voĉet’, en kompar’,
Ne cedas al via plumar’,
Vi estas Fenikso de arboloĝantoj!“
La korvo, ĝojega pro tiu admir’,
Por montri belecon de l’ voĉo en kantoj,
Malfermas la bekon: „Grak’!“ falas l’ akir’
Kaj vulpo, kaptante ĝin, diras: „Eksciu,
Simplul’, ke flatist’ vivas ĉiu
Je l’ kosto de lin aŭskultanta person’.
Fromaĝon valoras ja ĉi-lecion’!“
La korvo ekĵuris en honto, konfuzo,
Ke poste neniu lin trompos per ruzo.