Nova Antologio/La rano kaj la bovo
XVIII.
LA RANO KAJ LA BOVO.
(El J. de La Fontaine).
Sur herbej’ sin paŝtis bovo,
Altekreska, diktalia.
Rano, eta kiel ovo,
Lin ekvidis; do, envia,
Sin larĝigis kaj plenblovis,
Streĉis, kiel ĝi nur povis,
Por bovon egali laŭ diko.
Ĝi diris al sia baptano: „Amiko,
Ĉu tio sufiĉas?“ — „Ne!“—„Mankas peceto?
— „Tre multe!“ — „Nun?“ — „Same!“ —
— ,Jen, kiel mi devis!“ —
— „Vi ne proksimiĝas!" — Do nia raneto
Sin tiel plenblovis, ke fine ĝi krevis.