N-ro 13.
 

Al kelkaj senkuraĝaj Esperantistoj. — Ne sen intereso por vi eble estos la jena letero de unu el niaj amikoj: „En la komenco mi vane penis trovi en nia urbo amikojn por nia afero; ĉie mi renkontis rifuzon, kaj post kelkaj malfeliĉaj provoj mi jam perdis la kuraĝon kaj ĉesis labori, konsolante[1] min per la opinio, ke la mondo ne estas ankoraŭ matura por nia afero kaj ni devas atendi pli bonan tempon. Sed post kelka tempo mi faris ankoraŭ unu provon, kaj ĝi prosperis al mi trovi unu amikon por nia afero. Kune kun tiu ĉi nova amiko mi nun iris al mia unua rifuzinto kaj ni komencis denove la parolon pri la lingvo Esperanto. Vidante nun ke mi jam ne estas la sola malsaĝulo en nia urbo, la dirata persono denove tralegis la broŝuron, pripensis ĝin pli serioze kaj fariĝis baldaŭ ankaŭ varma amiko de nia afero.“

Piednotoj

redakti
  1. teksto: konstante.