N-ro 14.
paĝ. 33

Z Pri nia Ligo

Por respondo je nia peto en la No. 3 de la „Esperantisto“ (Decembro 1889) ni ricevis de diversaj flankoj projektojn por la Regularo de la kreota Ligo de Esperantistoj. Al ĉiuj sendintoj ni esprimas nian koran dankon. Sed, laŭ nia opinio, bedaŭrinde neniu el la senditaj projektoj povas esti uzata. Preskaŭ ĉiuj ili havas unu ĉefan eraron: ili estas tro abstraktaj. Tre ofte estas en ili renkontataj la vortoj: „oni“ devas fari, „oni“ devas elekti — sed ne estas dirite kiu kaj kiel. Ne havante ankoraŭ aŭtoritatan juĝantaron, kiu povus konsiliĝi pri la detaloj kaj plenigi ilin, ni devas havi Regularon tute difinitan[1] kaj klaran, por povi jam fari la komencon. La senditaj projektoj estas ankaŭ tiel malegalaj inter si, ke estus tre malfacile elekti, kiu estas pli bona, kaj se ni volus lasi la decidon de tiu ĉi demando al la multaj legantoj, la demando neniam estus finita. Tial por ne perdi tro multe da tempo, ni permesas nun al ni doni nian propran Regularon kaj ni petas por la unua tempo akcepti ĝin tiel, kiel ĝi estas. Se poste montriĝos, ke nia Regularo estas ne praktika, ĝi ja povos poste en ĉiu tempo esti ŝanĝita (laŭ la § 19); sed almenaŭ tiam ni jam scios, kiu povas juĝi pri la Regularo kaj aliformigi ĝin, dum nun ni ne havas ankoraŭ difinitan[2] juĝantaron por elekti inter la projektoj.

Nia Regularo estis preta jam antaŭ kelkaj monatoj; sed antaŭ ol presi ĝin, ni volis aŭdi la opinion kaj la konsilojn de ĉiuj[3] amikoj kaj tial ni petis, ke oni sendu al ni diversajn projektojn, por ke ni povu kompari ilin kun la nia kaj en okazo de bezono fari en nia Regularo kelkajn ŝanĝojn kaj plibonigojn. Nun, traleginte la alsenditajn projektojn, ni vidas, ke ni nenion gravan ellasis en nia Regularo kaj ke ĝi nun povas jam ricevi vivon. Tial ni prezentas nun nian Regularon al niaj amikoj kaj ni esperas, ke ili ne malkonsentos, se ni hodiaŭ sciigos publike, ke de la tago hodiaŭa la Ligo jam estas fondita. Ni petas la amikojn de nia afero komenci de hodiaŭ ilian laboradon, kaj Dio donos sian helpon al nia penado por la sankta afero.

Nia Regularo estas bone pripensita kaj fondita sur la praktika sperto, kiun nia du-jara publika laborado donis al ni. Nenio nun baras al ni la vojon por jam fari la komencon. Komenci disputadon pri la apartaj flankoj de la Regularo estas laŭ nia opinio superflue, ĉar, ni ripetas: 1) la disputado kaj analizado neniam finiĝus; 2) se kelkaj flankoj de la Regularo poste montriĝos ne praktikaj, la Ligo povos jam mem ilin ŝanĝi sur vojo klara kaj difinita[4], sen disputoj kaj malordoj.

Kelkaj el la plej varmaj amikoj de nia afero estas absolute kontraŭ ĉia kreado de Ligo. Nun kiun obei? Se la aŭtoro havus la materialan eblon, li kun plezuro prenus la tutan aferon sur sian[5] propran respondecon; sed bedaŭrinde li la eblon ne havas. Tial Ligo devas esti fondita; sed ni ĉiuj veraj amikoj povas ĉiam penadi per nia voĉo kaj agitado retenadi la Ligon de ĉia facilanima paŝo, kaj se nia opinio efektive estas vera kaj praktika, nia voĉo espereble estos obeata. Se tamen nia voĉo restos sen rezultato kaj la voĉo de la plejmulto restos kontraŭ nia opinio, tio ĉi devos montri al ni, ke ni eraras, kaj pro la bono de la afero ni devos cedi al la plimulto. Malordon en la afero ni timi ne devos, ĉar malordo venas nur[6] tiam, se batalas du egalfortaj partioj (kiel ekzemple en Volapük la Akademio kaj la Aŭtoro); sed en nia afero estos ĉiam nur unu aŭtoritato (la Akademio, kreita de la amikoj mem) kaj leĝdonanta ĉiam estos nur la voĉo de la plejmulto. Se ni mem obeados al la plejmulto, tiam ankaŭ ĉiuj[7] aliaj obeados al ĝi kaj en nia afero regados[8] ĉiam eterna konsento.

La „Ligo Internacia de Esperantistoj“ estas fondita! Ni esperas ke de la minuto, kiam niaj amikoj finis la legadon de nia nuna artikolo, ili tuj kun sankta energio komencos sian laboradon, t. e. ili penados la plej baldaŭ fondi lokajn klubojn ĉiu en sia urbo. La fondado de kluboj laŭ nia Regularo estas afero tre facila: ĉiu devas nur peni trovi inter siaj amikoj kaj konatoj kiel eble plej grandan nombron da personoj, kiuj promesos ĉiumonate doni kelkan monan oferon por nia afero. Ĝis ĉiu klubo elektos sian reprezentanton kaj kolektantojn, ĉiu amiko de nia afero devas esti mem la reprezentanto kaj kolektanto en la rondeto de siaj konatoj.

Amikoj! En la intereso de la homaro kaj en la nomo de nia sankta granda celo antaŭen al la laboro! Ni esperas ke jam en la venonta numero de nia gazeto ni povos kun ĝojo doni la sciigon[9] pri multaj fonditaj lokaj kluboj. Ni laboru kaj esperu!

Piednotoj

redakti
  1. teksto: definitan.
  2. teksto: definitan.
  3. teksto: ĉiaj.
  4. teksto: definita.
  5. teksto: nian.
  6. teksto: unu.
  7. teksto: ĉiaj.
  8. teksto: reĝados.
  9. teksto: sciiĝon.