Originala Verkaro/II/36
Pri la manieroj de vastigado[1]
Estas tute sendube, ke la plej grava laboro, kiun ni povas fari, kaj la plej granda utilo, kiun ni povas alporti al nia afero, estas — kiel eble plej multe disvastigi ĝin en la mondo. Ni povas eĉ diri, ke, almenaŭ por la unua tempo, sur tiun ĉi punkton devas esti turnita nia tuta atento kaj ĉiuj niaj penoj. Ĉar kion helpos nia tuta perfektigado kaj riĉigado de la lingvo, se ni ne penos antaŭe starigi ĝin sur tute fortaj piedoj kaj sufiĉe sendanĝerigi ĝian estontecon. Eĉ tuŝante la perfektigadon mem, sinjorino Olga L. ankoraŭ en la pasinta jaro en bonega artikolo montris tute klare kaj nedisputeble, ke se nia lingvo nur estos sufiĉe disvastigita en la mondo, ĉio alia venos jam per si mem en la plej certa kaj bona maniero. Granda nombro da legantoj elvokos per vojo tute natura kaj sensubtena grandan nombron da aŭtoroj kaj eldonantoj; granda nombro da aŭtoroj donos rapidan riĉiĝadon kaj perfektiĝadon de la lingvo, kiel en ĉiu lingvo vivanta, kaj grandan elekton da tute kompetentaj homoj por estonta akademio aŭ io alia. Tial la plej grava celo de nia gazeto estos, ĉiam zorgi pri la vastigado de nia lingvo, kaj la plej volonte ni akceptados artikolojn tuŝantajn tiun ĉi vastigadon. Ankaŭ de ni mem ni donados de tempo al tempo konsilojn, tuŝante tiun ĉi saman objekton.
Ni havis jam la okazon rimarki, ke unu el la plej gravaj rimedoj por vastigi nian aferon estas konstanta parolado pri ĝi en gazetoj. La gazetaro en nia tempo ne senprave estas nomata la sesa regno potenca, kaj senlace ni devas ĝin devigadi kiel eble pli ofte tuŝadi nian aferon, ĉar nur tiam ni povas esperi pli aŭ malpli frue aligi al nia afero la grandegan indiferentan amason de la publiko. Se unu fojo ne prosperis, ni devas netimigite provi la duan fojon, la trian k. c.; se unu gazeto estas obstina, ni devas nin turni al alia gazeto; se ni ne povas paroligi la gazeton en unu formo, ni devas provi formon alian. Ni ripetas la peton, kiun ni esprimis en la pasinta jaro, ke la amikoj sendu al ni ĉiun gazetan numeron, en kiu estos io dirita pri nia afero, por ke ni povu ĝin sciigi en nia gazeto.
Sed ne ĉia gazeta artikolo estas egale fruktoporta; dum unuj artikoloj alportas al nia afero rondon da novaj amikoj, multaj aliaj, skribitaj nelerte, tute perdiĝas sen rezultato. Ni analizos tie ĉi kelkajn kaŭzojn, kiuj faras la artikolojn senfruktaj.
1. En gazetaj artikoloj ofte unu esprimo, eĉ unu vorto havas grandan signifon. Tiel ekzemple estas granda diferenco, ĉu oni parolas pri „nova lingvo“ aŭ pri „la nova lingvo“ (ĝustatempe, tie ĉi oni povas vidi, ke la artikolo „la“ ne estas tiel senutila, kiel kelkaj pensas). La plej granda parto de la publiko nenion scias ne sole pri nia lingvo, sed ankaŭ pri la ideo de lingvo tutmonda entute; ili memoras, ke ili legis de tempo al tempo en la gazeto X aŭ Y ion pri lingvo tutmonda, sed ĉu ĝi estis pri Esperanto, pri Volapük, ĉu pri ia alia lingvo — ili ne memoras. Legante nun en la gazeto Z novan artikolon pri „nova lingvo“, ili pensas, ke ĝi estas ia nove naskita, deka aŭ centa lingvo tutmonda; pensante, ke la artikoloj, kiujn ili de tempo al tempo legis, parolis ĉiu pri alia lingvo, ili kun ekkrio: „ankoraŭ unu nova lingvo tutmonda!“ ĵetas la gazeton kaj la artikolo, anstataŭ inklinigi ilin al nia afero, ankoraŭ pli ilin malproksimigas de ni. Tiom pli, ke ekster la du pretaj lingvoj, Volapük kaj Esperanto, efektive ofte aperas diversaj rapide bakitaj kaj rapide mortantaj projektoj kaj projektetoj, kiujn la gazetoj, ne analizante la esencon, kutimis prezentadi al siaj legantoj sub la nomo de novaj lingvoj tutmondaj. Tial se ni rakontas al la legantoj pri „nova lingvo nomata Esperanto“, ni subtenas ilin en ilia erara opinio, ke Esperanto estas „unu el la multaj lingvoj tutmondaj“; ni devas paroli al la legantoj pri „la (t. e. sendube konata, ofte priparolita) lingvo Esperanto“. Parolante pri nia lingvo, ni ne devas sen bezono paraleligi ĝin nek kun Volapük, nek kun la diversaj efemeraj projektoj, ĉar en la okuloj de la amaso, kiu kritiki ne scias kaj ne volas, tia paraleligado diskreditigas nian aferon, prezentante ĝin kiel „unu el multaj“.
2. Ni diris jam siatempe, ke parolante pri nia lingvo, ni devas ĉiam uzadi unu solan nomon „la lingvo Esperanto“, por ke la publiko kutimu je la nomo, ekmemoru kaj ekrespektu ĝin kaj ne pensu, ke oni ĉiufoje parolas pri aliaj lingvoj. Tiel ekzemple ni havis jam mem la okazon vidi, ke unu gazeto, kiu jam kelkajn fojojn alportis artikolojn kaj sciigojn pri nia lingvo sub la nomo Esperanto, ricevinte unu belan matenon broŝuron portantan sur la titola paĝo la nomon „internacia“, ekkriis: „ankoraŭ unu lingvo tutmonda! kiam estos fino!?“ Tiel, dank’ al alia nomo, broŝuro devanta batali por nia afero — kontraŭ sia propra volo batalis kontraŭ nia afero! La nomon, la nomon! Ĉiam tiun ĉi saman nomon! Ne forgesu, kiel eble plej ofte ripetadi al la publiko la nomon de nia lingvo!
3. Parolante pri nia lingvo, oni ĉiam devas proponadi ne akcepti ĝin, sed aliĝi al ĝi, oni devas paroli pri ĝi ne kiel pri nova lingvo, kiu volas nun serĉi al si amikojn, sed kiel pri lingvo jam praktike ekzistanta, disvastiĝanta, havanta jam multajn adeptojn en diversaj landoj, havanta jam sufiĉe grandan literaturon ĉiam kreskantan. La plej grandaj teoriaj laŭdoj sur la plejparton de la publiko ne efikas tiel fruktoporte, kiel la rakontoj pri sukcesoj. Ni ne devas forgesi, ke por la plej prudentaj moralaj predikoj la mondo ĉiam restas absolute surda, sed rapide alflugas al vi la mondo, se ĝi vidas, ke vi havas sukceson. Por ni mem ni povas scii, ke nia laborado estas ankoraŭ tre malfacila kaj eble longe ankoraŭ postulados de ni feran paciencon; sed al la publiko ni devas ĉiam montri gajan vizaĝon. Ni ne devas mensogi, kiel faris la volapükistoj, kiuj simple elpensadis grandegajn kaj gravajn faktojn, prenitajn tute el la aero; sed ni ne devas ankaŭ forgesi, ke la homaro, por kies bono ni laboras, estas obstina malsana infano, kiu neniel akceptos sanigilon, se ni ne penos iom dolĉigi ĝian guston.
4. La artikoloj devas esti tiel skribitaj, ke la leganto, kiu ekinteresiĝis je la afero, ne vidu sin debarita de ĝi, sed havu la eblon tuj konatiĝi kun ĝi detale aŭ aliĝi al ĝi. En tiu aŭ alia formo ni devas montri al la leganto, kion li devas fari kaj al kiu kaj kiel li devas sin turni, se li volas sciiĝi detale pri la afero. Memorante, ke niaj verkoj en la plej multaj librejoj sin ne trovas, oni devas, rekomendante ian verkon, ĉiam montri klare, kie kaj per kia maniero la leganto povas ĝin ricevi. Aŭ la skribanto de l’ artikolo povas doni sian adreson kaj proponi, ke ĉiu, kiu volas sciiĝi pri nia afero pli detale, povas sin turni al li. (Sur tiu ĉi loko ni ne povas ne turni la atenton de estontaj aŭtoroj de lernolibroj sur jenan cirkonstancon: la aŭtoroj de kelkaj lernolibroj, malgraŭ nia peto en la „Aldono al la Dua Libro“, donis en sia verko nek la nomaron de nia literaturo, nek la sciigon pri la ĉiumonataj nomaroj de verkoj, kiuj tiam eliradis, nek la sciigon kion oni devas fari, se oni volas aktive aliĝi al nia afero; la verkoj venis en diversajn manojn kaj tie aŭ aliloke trovis eble amikojn, sed tiuj ĉi amikoj restis tute debaritaj de nia afero kaj forgesis ĝin, kaj ĝis nun nek ili scias ion pri nia afero, nek nia afero ion pri ili.)
5. Multaj artikoloj, anstataŭ paroli pure pri nia lingvo, sin okupas de la komenco ĝis la fino je komparado ĝin kun Volapük kaj prezentas nian lingvon ĉiam nur de unu flanko — de ĝia facila komprenebleco sen vortaro. Tio ĉi estas granda eraro; ĉar unue ĝi diskreditigas nian lingvon dank’ al la cirkonstanco, ke la legantoj komprenas interne, ke senvortara komprenebleco por instruitaj homoj ne estas ankoraŭ kaŭzo por akcepti tiun aŭ alian lingvon; kaj due, se la legantoj efektive ellaboras al si iom post iom la opinion, ke la sola postulo de lingvo tutmonda estas ĝia plej granda komprenebleco por instruitaj homoj kaj neŝanĝiteco de la prenitaj vortoj, ili venos al juĝo tute erara, kaj per tiu ĉi erara batalilo poste batalos kontraŭ ni mem. Kaj se poste sinjoro Lott elskribos al ili tute sen ia ŝanĝo amason da vortoj el vortaro franca aŭ itala, aŭ d-ro Rosa en sia kelkpaĝa broŝureto „Nov Latin“, anstataŭ doni ion ellaboritan, simple proponos uzi la lingvon latinan sen formoj gramatikaj, — la legantoj timos, ke nun naskiĝis danĝeraj konkurantoj por nia lingvo. En la speciala batalo inter Esperanto kaj Volapük, kiuj ambaŭ estas lingvoj pretaj, pripensitaj, prilaboritaj, praktike elprovitaj kaj dank’ al sia plej granda reguleco kaj facileco estas konformigitaj je la bezonoj de la publiko ne multelingva (ĉar homoj lingve instruitaj ja ne tre multe bezonas lingvon internacian), ni montradis, ke la lingvo Esperanto malgraŭ sia absoluta reguleco kaj facileco penis kiom nur eble konservi la neŝanĝitan formon de la vortoj. Tiu ĉi eco de nia lingvo ne apartenas al ĝiaj ecoj plej gravaj, kaj en la antaŭparolo al nia lernolibro ni parolis pri tiu ĉi eco nur kelkajn vortojn. Al la personoj, kiuj de la tempo de disputoj kun Volapük ellaboris al si la eraran opinion, ke por fari bonan lingvon tutmondan oni devas nur lasi la vortojn neŝanĝitaj, ne zorgante pri prilaborado, reguleco, facileco k. c. — ni povas proponi, ke ili prenu la unuan trovitan vortaron francan, anglan aŭ latinan, represu ĝin neŝanĝite[2] kun ia laŭta titolo — kaj ili laŭ sia propra opinio havos la plej perfektan lingvon tutmondan, ĉar la lingvo franca, angla aŭ latina estas jam nun sen vortaro komprenata de la tuta instruita mondo multe pli precize ol ĉiuj efemeraj projektoj. La lingvo Esperanto estas kreita en la sekvanta maniero: estas prenitaj la plej konataj vortoj de la lingvoj ariaj kaj tre garde preparitaj tiel, ke ili alformiĝu al absolute regula gramatiko, ortografio kaj praktika uzebleco, kaj ke la vortoj kaj formoj ne venu en kolizion unu kun alia. Sed se vi tiun saman materialon, kiun uzis nia lingvo, prenos kaj prezentos sub ia nova nomo en ĝia formo rudimenta kaj neprilaborita, — ĉu tio ĉi estos ia paŝo antaŭen? Se la aŭtoroj de la projektoj, anstataŭ rapidi kun la publikigado, farus antaŭe longajn kaj vastajn praktikajn provojn kun siaj projektoj, ili baldaŭ vidus, ke amaso da vortoj ne estas ankoraŭ lingvo kaj ke facila komprenebleco por instruituloj ne estas ankoraŭ tio sama, kio facila ellernebleco kaj senerara preciza uzebleco por la tuta mondo. Se la projektistoj, kiuj teorie prezentas al si la aferon tre facila, rigardas siajn projektojn serioze kaj volas provi doni al ili realan formon, ili baldaŭ vidos, ke inter enrigardi en densan arbaregon kaj inter sukcese trairi ĝin estas ankoraŭ multaj grandegaj paŝoj, pri kiuj ili teorie ne sonĝis; kaj se ili eĉ havus sufiĉe da pacienco kaj se prosperus al ili al la nomo de sia projekto ellabori ankaŭ sinteni povantan korpon, tiam ni povus diri al ili, ke lingvo, por kies ellernado oni devas antaŭe koni kelkajn plej gravajn ekzistantajn lingvojn kaj en kiu grandan nombron da vortoj, kiuj estas facile fareblaj el unu sama radiko, homo ne instruita devos lerni kiel apartajn vortojn, nur por ke la sufiksa ŝanĝiteco de la vortoj ne malplaĉu al instruituloj — tia lingvo en karaktero de arte farita lingvo estus simple ridinda, kvankam al personoj jam instruitaj ĝi je l’ unua fojo eble ŝajnos „pli natura“, se ili pensas, ke la diversajn formojn devenantajn sen ia facila konstanta regulo de unu sama vorto ĉiu devas koni jam de sia tago de naskiĝo.
La aŭtoro de la projekto „Nov Latin“ diras, ke por lia „lingvo“ oni devas lerni nenian vortaron. La „Nov Latin“, pri kiu niaj amikoj eble legis en diversaj gazetoj kiel pri „nove kreita lingvo tutmonda“, estas nenio alia ol kelkpaĝa broŝureto enhavanta en si la projekton, ke oni skribadu per vortoj pure latinaj, uzante ilin kun artaj unuformaj gramatikaj finiĝoj, kiujn la aŭtoro proponas. Al tiu ĉi oni devas prenadi la vortojn ne en tiu formo, en kiu ili staras en la vortaroj, sed oni devas prenadi (proponu ĝin al la homoj ne konantaj la lingvon latinon!) la radikojn de la vortoj. Efektive lia projekto al kelkaj plaĉis, ĉar ili „komprenis en lia skribo ĉiun vorton!“ (sed ili forgesis memori, ke ili mem estas instruitaj kaj konas la lingvon latinan, kaj tial estus mirinde, se ili ne komprenus ion skribitan per vortoj latinaj!) Ne parolante jam pri tio, ke la „Nova Latino“ ne povas fariĝi lingvo tutmonda pro tiuj samaj kaŭzoj, kiel la malnova latino (manko de komprenaĵoj nuntempaj k. c.), ni supozu por momento, ke ĝi portas en si la eblon fariĝi tutmonda, kaj ni tiam demandos la aŭtoron: por kiu tia lingvo servus? Homoj konantaj la malnovan latinon ne bezonas la „Nov Latin“; homoj ne konantaj la latinon eterne devos tenadi en la mano vortaron latinan kaj malgraŭ tio neniam povos uzi la novan lingvon. Anstataŭ teorie skribi projektojn, la aŭtoro provu devigi du personojn ne konantajn la malnovan lingvon latinan, ke ili korespondu inter si en la „Nov Latin“, kaj ankoraŭ antaŭ ol li[3] eniros en la mezon de la arbarego kun la eterna kaj freneziga kolizio de vortoj kaj formoj, kun la baroj sur ĉiu paŝo, kun la rigideco de la materio k. c. — li jam ĉe l’ unua paŝo inter la 2 korespondantoj ne konantaj la lingvon latinan vidos la jenan rezultaton: a) tiu, kiu skribos la leteron, trovante en la vortaro diversajn vortojn kaj formojn sub simila signifo, farados blindan elekton kaj ankaŭ el la prenitaj vortoj li senkompetente kreados radikojn kaj skribos leteron tre humoran; b) tiu, kiu legos la leteron, havos rezultaton aŭ nenian, aŭ ankoraŭ pli humoran ol la ruso, kiu per helpo de germana vortaro tradukis al si la germanan frazon „ich weiß nicht, wo ich meinen Stock gelassen habe“ — tute ĝuste laŭ la vortaro: „mi blanka ne kie mi pensi etaĝo trankvilanime havaĵo“. (Paroli tie ĉi kontraŭ nia propra intenco pli vaste pri unu el la proponitaj projektoj devigis nin la sekvanta cirkonstanco: kelkaj amikoj, leginte en gazetoj pri novaj projektoj kaj ne povante mem bone diferencigi inter teorio kaj praktiko kaj inter ŝajnaĵo kaj veraĵo, deziras, ke ni parolu en nia organo kontraŭ tiuj ĉi niaj „konkurantoj“. Por ke oni ne pensu, ke nia silento montras la bonecon kaj neatakeblecon de tiuj projektoj, ni parolis por ekzemplo pli vaste pri unu el ili, kaj de nun ni pri ĉiuj minute kreskantaj projektoj absolute silentados. Ni parolos nur tiam, se naskiĝus io, kio efektive enhavas en si ion gravan.)
Por nia afero mem la aperado kaj malaperado de tiaj unutagaj senenhavaj projektoj havas nenian signifon, se iliaj aŭtoroj eĉ dissendadus ilin en la mondon en milionoj da ekzempleroj; sed ni volas nur averti niajn amikojn, ke per unuflankaj artikoloj ili ne sole elvokas la aperadon de tiaj projektoj, kiuj donante al si la nomojn de „lingvoj“ konfuzas la publikon kaj diskreditigas nian ideon, sed ni donas ankoraŭ al la neanalizanta publiko batalilon kontraŭ ni mem; ĉar montrante al la publiko interne ne ligitan amason da vortoj aŭ senkorpan teorian broŝureton, la projektistoj povas diri: „Vi scias jam el la artikoloj de la esperantistoj mem, ke la plej granda kaj sola indo de lingvo tutmonda estas la komprenebleco de ĝiaj vortoj; nun vi havas vortojn ankoraŭ pli kompreneblajn por homoj instruitaj, sekve nia lingvo“ (ankoraŭ naskota, kvankam havanta jam nomon) „estas multe pli bona ol Esperanto“. En bataloj specialaj ni povas laŭ la postulo de la cirkonstancoj meti pli grandan forton sur unu ian flankon de nia afero; sed parolante al la nenion scianta publiko, gardu vin, amikoj, de unuflankeco!
6. Ofte niaj amikoj plendas, ke ili skribis artikolojn pri nia afero, sendis ĝin fojon post fojo al diversaj gazetoj kaj ĉie trovis la pordon hermetike fermitan. En granda parto de tiaj okazoj la kulpo estas ne sur la flanko de la gazetoj, sed sur la flanko de la aŭtoroj mem, ĉar ili forgesis la simplan veron, ke ne la gazetoj ekzistas por niaj artikoloj, sed niaj artikoloj devas esti konformigitaj al la bezonoj kaj gustoj de la gazetoj kaj iliaj legantoj. Se la artikolo estas skribita de ia persono kun konata nomo aŭ signifa societa situacio, ĝi estas ofte akceptata pro la persono de la skribanto mem (en ĉia okazo la artikoloj devas ĉiam esti subskribitaj per plena nomo kaj adreso). Sed se la nomo de la skribanto ne estas allogo por la gazeto, la artikoloj neniam povas esti akceptataj, se ili estas simpla seka laŭdado de nia lingvo en formo havanta nenian intereson por la legantoj de la gazeto. Artikoloj talente skribitaj plaĉos al la gazeto kaj al ĝiaj legantoj eĉ tiam, se ili simple batalus por nia afero de punkto de vidado pure esperantista; gazetoj per si mem favoraj al nia afero akceptos ankaŭ artikolojn, skribitajn pure kaj videble en partiaj celoj de nia afero. Sed la plejparte artikoloj povas esti akceptataj de la indiferentaj gazetoj nur tiam, se ili estas skribitaj ne en blinda kaj nefundamentita persona entuziasmo, sed de neŭtrala punkto de vidado de homo, kiu ne esprimas simple sian deziron kaj senton (ĉar personaj deziroj kaj sentoj neniun interesas), sed kiu priskribas nur tion, kion li vidas, scias, aŭdas kaj konkludas, kiu ne en karaktero de flanka partiano volas perforte altiri la legantojn al sia partio, sed en karaktero de kunlaboranto de la gazeto volas dividi kun ĝiaj legantoj la impreson, sub kiu li mem sin trovas. Ne forgesu, ke la gazetoj ne volas esti rimedoj por sekaj partiaj celoj (kiel ili nomas nian aferon, se ili mem ĝin ne aprobas), sed memoras antaŭ ĉio pri la intereso de siaj legantoj kaj pri sia renomo de alportantoj de interesaj artikoloj kaj novaĵoj. La artikoloj devas esti ne sekaj, sed preparitaj kun certa saŭco, ĉar la eldorlotitaj stomakoj de la gazetoj ne amas sekan manĝon; kio en seka ripetita formo estis forĵetita kiel sengustaĵo, en certa nova saŭco estos akceptita kiel delikataĵo. Tiel ekzemple la artikoloj povas enhavi sciaĵojn historiajn, faktojn sciencajn, analizojn aŭ gajan humoron. La plej multe la artikoloj ordinare plaĉas al la gazetoj, se anstataŭ filozofadi, ili prezentas multon da novaĵoj por la legantoj; ĉar artikolojn reporterajn la gazetoj la plej volonte akceptas (precipe se la artikolo havas karakteron iom sensacian). Vi povas rakonti pri la stato de l’ afero, detale pri ĝia literaturo kaj pri la apartaj verkoj, pri la kluboj kaj rondetoj oficialaj kaj neoficialaj, pri la korespondado inter personoj de diversaj landoj kaj nacioj, pri la konstruo kaj la spirito de la lingvo, doni ekzemplojn de prozo kaj versoj k. c. Lerta ĵurnalisto el la plej malmulta materialo kaj eĉ ĉe absoluta manko de statistiko komprenas prepari artikolon plenan je intereso por la legantoj.
Ekster artikoloj ekzistas ankoraŭ multaj aliaj vojoj por paroladi pri nia afero en gazetoj, ekzemple: korespondoj, felietonoj, rakontetoj, privata korespondado, demandoj elvokantaj respondojn de la redakcio en la rubriko de respondoj, anoncoj k. c. Tiel ekzemple se en tiu aŭ alia urbo homoj komencis interesiĝi je nia afero, oni povas alsendi korespondojn al gazetoj kaj inter aliaĵoj rakonti, ke en tiu urbo laŭ la ekzemplo de aliaj urboj komenciĝis movo por la afero Esperanto, kaj ĉe l’ okazo paroli pli vaste pri la tuta afero. Diversaj gazetoj, kiuj ĝis nun estis fermitaj por artikoloj pri nia afero, per sia propra iniciato, volante doni al siaj legantoj novaĵeton, donis sciigon pri la paroladoj de sinjoro Schmidt kaj pri la fondiĝo de la Munĥena klubo, kiam oni alsendis al ili eltranĉojn el aliaj gazetoj kun la diritaj sciigoj aŭ korespondoj. En felietonoj aŭ rakontetoj oni povas ĉe l’ okazo tuŝi nian aferon. Unu gazeto, absolute malamika al nia afero, en sia poŝta rubriko respondis al unu demandanto, ke ĝi „ne apartenas al la entuziasmuloj por la lingvo Esperanto“, kaj tiel kontraŭvole nomis nian aferon, kio jam estas pli bona[4], ol tio, kion la germanoj nomas „todtschweigen“ (mortigi per silento). Malgranda anonco, kiel ekzemple: „la amikoj de la lingvo internacia Esperanto en nia urbo estas petataj, alsendi siajn adresojn al N. N.“, aŭ en alia maniero, sian propran celon (eble nur protekstan) kredeble ne atingos, kaj tamen ĝi turnos la atenton de multaj legantoj sur nian aferon.
Ekzistas multaj diversaj vojoj por eterne paroladi en gazetoj pri nia afero; sed 2—3 personoj nenion povas fari, kaj estas necese, ke ĉiuj esperantistoj, ĉiu de sia loko de loĝado, ripete laboradu en tiu ĉi direkto, kaj ke la agitado estu konstanta kaj de diversaj punktoj. Nia laborado, aparte en la unua tempo, estas tre malfacila, kaj se ni volas, ke nia idealo pli aŭ malpli frue estu atingita, ni devas ĉiuj kutimi je la konvinkiĝo, ke ĉiu el ni devas esti energia kaj senlaca laboranto por la komuna celo kaj ne sole pasiva rigardanto kaj aŭskultanto, kiu volas nur ĉiam scii, kion oni faras. Ni devas reciproke al ni ĉiam helpadi kaj konsiliĝadi, kaj tiel estus tre bone, se niaj amikoj subtenadus inter si regulan korespondadon (multaj jam nun ĝin faras[5]). Por plifaciligi tion ĉi, ni nun proponas, ke esperantistoj, dezirantaj komenci korespondadon kun aliurbaj esperantistoj, sendu al ni siajn adresojn, kaj ni publikigados ilin en nia gazeto. La internacia korespondado inter diversurbaj kaj diverslandaj amikoj ankaŭ en aliaj flankoj sendube prezentos al la korespondantoj multan intereson. Ni faras nian proponon, kaj ni esperas, ke ĝi estos volonte akceptita kaj ke jam en la venonta numero ni havos la eblon doni diversajn adresojn en la rubriko „Personoj, dezirantaj korespondadi en Esperanto“.
Piednotoj
redakti- ↑ Ĉi tiu ĉefartikolo de la gazeto sendube estas verkita de Zamenhof mem.
- ↑ tiel!
- ↑ tiel!
- ↑ teksto: bone.
- ↑ La skribantoj de artikoloj devas dissendi po unu presitan ekzempleron al siaj korespondantoj, por ke tiuj ĉi povu sendi la ricevitajn artikolojn al aliaj gazetoj aŭ en neŝanĝita presita formo, aŭ en formo prilaborita kaj aliigita.