Originala Verkaro/II/37


N-ro 37.
paĝ. 20

Artikoletoj

Ni dividas kun niaj legantoj[1] ankoraŭ kelkajn aliajn konsilojn, ricevitajn de niaj amikoj. Sinjoro A. Grabowski proponas fondi negrandan akcian societon por eldonado de verkoj en nia lingvo. La propono estas tre bona, sed la sperto montris al ni, ke ne tiel baldaŭ ankoraŭ ni povos fondi ion similan; se ni nun volus ĝin provi, ni havus nur malagrablaĵojn kaj nenian rezultaton, tial ni ne prenas sur nin la iniciaton. Tamen ni presas la konsilon, ĉar eble aliaj amikoj de nia afero volos ĝin provi kaj estos pli feliĉaj ol ni atendas. — Li donas ankoraŭ la jenajn konsilojn: a) ĉiu disdonadu libretojn (gramatikojn, vortarojn) sen ia propra antaŭparolo. Mi gajnis amikojn nur tiam, kiam mi donis, nenion parolante pri la enhavo, la libreton al la konato kaj aldonis nur: „ne rigardu nun en la societo la libreton, kaŝu ĝin en la poŝon kaj poste, kiam vi estos sola en via ĉambro, tralegu kaj pripensu ĝin serioze“. Se ni donacas la libretojn publike en societo, tiam okazas tio ĉi: la plej malsaĝaj komencas tuj kritiki la unuan vorton, kiun ili tralegis, kaj kontraŭparolante kontraŭ la ebleco de tia afero, kiel lingvo tutmonda, ili deprenas per siaj ŝercoj la kuraĝon al la ceteraj. Se oni volas konvinki la amason, oni fariĝos nur ridinda en ĝiaj okuloj kaj nenion helpos al la afero. Mia konata instruistino de gimnazio, kiu mem ellernis la lingvon, rakontis al mi: „Mi prenis libreton kaj montris ĝin al la instruistoj-kolegoj en la konferenco. Oni komencis kritiki sensence kaj ridi je mi, tiel ke mi ne sciis kion respondi kaj kie min kaŝi“. b) „Estas afero ĉie konata, ke la plejmulto da homoj aĉetas libron nur tiam, kiam ĝi estas en librejo. Se iu el vilaĝo veturas urbon, li ofte ricevas tian komision: se vi estos en la librejo, aĉetu por mi tian kaj tian libron aŭ abonu tiun kaj tiun gazeton. La peno skribi leteron, enmeti monon, sigeli ĝin per 5 sigeloj kaj sendi al ia librejo aŭ redakcio detenas multajn ankaŭ inter niaj adeptoj venigi presaĵojn en Esperanto. Tial mi konsilas, ke niaj amikoj kolektu la abonan pagon por nia gazeto inter siaj konatoj kaj amikoj kaj sendu al la redakcio mem la monon kaj la adresaron de la varbitaj abonantoj. Por ke la energiaj batalontoj sciu unu pri la alia, oni devas presadi nun ĉiam la nomojn de tiuj, kiuj per la supre montrita maniero gajnos por nia gazeto ne malpli ol 10 legantojn.“

(Sinjoro Grabowski mem faris bonan komencon kaj sendis al ni por la tuta jaro 1891 la abonpagon por 10 abonantoj, kiujn li varbis.)

Piednotoj redakti

  1. skribita de la redaktanto, do, de Zamenhof.