Originala Verkaro/II/38


N-ro 38.
 

La plej malforta flanko de nia afero estas tio, ke ĝis nun ni ne havas ankoraŭ eĉ unu riĉan homon, kiu povus subteni nian aferon materiale. La tuta nia afero ĝis nun kuŝas sur la ŝultroj de personoj, kiuj havas bonan volon sed ligitajn manojn kaj neniujn rimedojn. Dume nia afero, por progresadi rapide, postulas grandajn rimedojn. Oni devus dissendi en la mondon grandan nombron da lernolibroj kaj agitantaj broŝuroj, oni devus donadi anoncojn, eldonadi verkojn k. c. Estas sendube, ke se ni havus materialajn rimedojn, nia afero irus cent fojojn pli rapide. Tial ni petas niajn amikojn peni, kiom ili nur povas, altiri riĉulojn al nia afero. Ankaŭ homoj kun konataj nomoj aŭ okupantaj gravan situacion en la societo estas por nia afero tre gravaj; kvankam jam nun inter la amikoj de nia afero trovas sin kelkaj personoj tre altaj kaj influaj, sed, pro kaŭzoj ne kompreneblaj al ni, ili bedaŭrinde sin ĝenas ankoraŭ ne sole fari ion publike por nia afero, sed eĉ elmeti malkaŝe sian nomon. La plej grandan utilon al nia afero alportos tiu, kiu inklinigos por ĝi iun riĉulon, kiu volus preni sur sin la tutan materialan flankon de nia afero.