Originala Verkaro/III/1
1889—1890
Traktaĵo nefinita el „La Esperantisto“ 1889/90. (1889, paĝ. 2—6; paĝ. 9—12. — 1890, paĝ. 24—27; paĝ. 37—38.) La artikolo estas skribita en germana lingvo kaj en Esperanto.
1889, paĝ. 2—6. — En la profunda antikveco, rakontas la biblia legendo, la homoj volis konstrui turon altan ĝis la ĉielo. Ekkolerinte pro tiu ĉi fiera entrepreno de la homoj, Dio miksis ilian lingvon, kaj la homoj ĉesis kompreni unu la alian. Tio ĉi estis unu el la plej grandaj malfeliĉoj de la homaro. Multe la homoj devis kaj devas suferi pro tiu ĉi mikso de la lingvoj, kaj tre ofte en siaj sonĝoj ili transportadis sin al tiu legenda, paradiza antaŭbabilona tempo, kiu perdiĝis por ili ŝajne je eterne. Prezentante la pentrojn de ia feliĉa tre malproksima tempo estonta, la profetoj kaj poetoj promesas al ni, ke estos iam unu popolo sur la tuta tero kaj ĉiuj homoj parolados unu lingvon. Ĉu tiu dolĉa ora tempo estas frukto de fantazio neniam efektivigebla? Longan tempon neniu en la mondo respondis tiun ĉi demandon alie ol: „Jes, lingvo tutmonda estas dolĉa utopio, kiu neniam povas efektiviĝi!“ Kaj en nia tempo ankoraŭ la plej granda parto de tiel nomataj „prudentaj“ homoj, kiuj ne amas pripensi ian novan demandon kaj por kiuj ĉia nova celado estas absurda, — kun jupitera graveco respondas al vi: „Lingvo tutmonda estas sensencaĵo, kaj tiuj, kiuj sin okupas je ĝi, estas idiotoj!“ Kaj se tiuj ĉi „prudentaj“ homoj havas ankoraŭ ian influon sur la amasoj, tiam tiuj ĉi amasoj blinde ripetadas iliajn vortojn kaj eĉ ne prenas sur sin la laboron rigardi, kio estas „lingvo tutmonda“, ne donas al si eĉ por unu minuto la demandon: kial oni nomas tiujn homojn utopiistoj? eble tiuj utopiistoj estas pravaj?
Sed la ideo de lingvo tutmonda estis tro altiranta, por ke la homoj tute rifuziĝus je ĝi. Trovis sin homoj, kiuj laboris super tiu ĉi afero, oferis al ĝi multajn jarojn, faris diversajn provojn de praktika efektivigado de tiu ĉi ideo, aŭ prilaboradis la demandon teorie. Danke la senlacan kaj sentiman laboron de tiuj ĉi personoj, la demando pri la lingvo tutmonda iom post iom komencis ricevadi tute alian vidon. Iom post iom oni venis al la konvinko, ke lingvo tutmonda tute ne estas absolute ne ebla. La homoj komencis kredi, ke la efektiviĝo ne estas jam tre malproksima. (Ni parolas, kompreneble, nur pri tiuj personoj, kiuj kun intereso observadis la disvolvon de la ideo; ĉar por tiu grandega plimulto de la homoj, kiuj estas surdaj kaj blindaj por ĉia nova movo — por ili nia demando staras nun ankoraŭ sur tiu sama ŝtupo, sur kiu ĝi staris antaŭ mil jaroj. Per malsaĝa kaj nepripensita ridegado ili penas malhelpi la progresadon de la afero. Sed kiam la afero tute atingos la celon, — tiam tiuj ĉi sinjoroj skribados pri ĝi instruitajn traktatojn.)
Ĉe tia staro de la demando al la publiko antaŭ 10 jaroj estis proponita arta lingvo sub la nomo „Volapük“. La mondo estis jam sufiĉe preparita por lingvo tutmonda kaj atendis senpacience, ke post ĉiuj teoriaj projektoj kaj provoj oni prezentu al ĝi fine ion pretan; kaj kiam sinjoro Schleyer diris: „jen vi havas pretan lingvon tutmondan, venu kaj laboru!“ — tiam amasoj da idealistoj sin ĵetis al tiu ĉi voko blinde kaj tute ne demandante sin, kion oni donis al ili sub la nomo de lingvo tutmonda, ĉu ĝi estas efektive lingvo faciliganta la interkomunikiĝon[1] internacian kaj ĉu ĝi povas efektive iam fariĝi lingvo tutmonda, aŭ ĝi estas nur uzurpatoro, kiu tute sen rajto kaj fondo alprenis nomon ne apartenantan al ĝi. Ripetiĝis tio, kio ofte ripetiĝas en la historio kaj en la vivo: kiam ni longe kaj senpacience atendas iun nekonatan bonfaranton, tiam, se venos al ni la unua sin trovinta persono kaj anstataŭ ĉia legitimado li nur diros al ni, ke li estas tiu sama persono, kiun ni atendas, — ni blinde nin ĵetas al lia kolo!
Danke la tre favoran staton de la animoj, danke la tre laŭdindan kaj mirindan energion de la aŭtoro de Volapük kaj de kelkaj ĝiaj amikoj, kaj ankoraŭ pli danke la tre lerte uzatan reklamon, Volapük trovis multajn amikojn, kiuj trovinte unu fojon ian vojon, kiu promesas konduki ilin al nia celo, ekiris sur tiu vojo, tute ne demandante sin en la minutoj de flameco, ĉu ili efektive elektis la bonan vojon aŭ dekliniĝis flanken.
Volapük ne estas la sola provo por krei lingvon tutmondan. Estis multaj provoj antaŭ Volapük kaj post ĝi. Sed ili ĉiuj, donante nenion pretan, pripensitan kaj elprovitan, prezentis nur neklarajn projektojn kaj perdiĝis tuj post la naskiĝo, ne povinte ricevi eĉ unu adepton. Aparte malbona estis la sorto de tiuj sistemoj, kiuj naskiĝis post Volapük. Ĉar ĉiuj idealistoj, kiujn altiradis la ideo mem, jam estis volapükigitaj kaj tial ne sole ne subtenis la novajn sistemojn, sed kontraŭe, en la interesoj de unu lingvo por la tuta homaro ili penadis dispremi ĉian novan sistemon; kaj ĉiuj tiel nomataj homoj „praktikaj“, kiuj trovis malutile labori por Volapük, ne volis ankaŭ labori por la novaj sistemoj, ĉar ankaŭ en tiuj ĉi sistemoj ili trovis nenian utilon. „Volapük“, diras multaj, „ebenigis la vojon por novaj sistemoj kaj faciligis al ili la batalon!“ Sed vi vidas, sinjoroj, ke ĝi estas tute ne tiel: Volapük ne faciligis, sed forte malfaciligis tiun ĉi batalon; ĉar la novaj provoj, veninte en la mondon, renkontis danke la Volapükon — jam neniun amikon, sed multajn pretajn malamikojn. Kie Volapük en sia tempo renkontis malamikojn, tie ankaŭ la novaj sistemoj renkontis tiujn samajn malamikojn, ankoraŭ pli obstinajn, ĉar la „naskiĝado de ĉiam novaj lingvoj tutmondaj“ aldonis ankoraŭ pli da nutro al ilia ridado; kaj kie Volapük renkontis amikojn, tie la novaj sistemoj jam rekte renkontis malamikojn ne pasivajn, sed penantajn rekte ilin detrui. Kie do ili povis trovi amikojn? Preskaŭ nenie! Jen estas la kaŭzo kial ĉiuj novaj provoj, el kiuj ĉiu englutis kredeble ne malmulte da tempo, laboro kaj oferoj materialaj, mortis preskaŭ tuj post la naskiĝo.
Tiaj estis la malfavoraj cirkonstancoj, inter kiuj devis sin prezenti al la publiko la lingvo Esperanto. Montrante la suprediritajn kondiĉojn, la amikoj de la aŭtoro per ĉiuj fortoj penis deteni lin de la publikado de sia sistemo, kaj kiam li poste tamen donis ĝin en la presejojn, ili rigardis lin kiel homon perditan. Eldonistoj neniel volis preni sur sin la eldonadon de mia verko: „jam ekzistas ja Volapük“ oni diris al mi ĉie. Sed kiam la lingvo Esperanto sin montris publike, la afero aliformiĝis. Malgraŭ ke la tuta kampo ŝajne estis jam okupita kaj ne restis jam kie ricevi partizanojn, la lingvo Esperanto baldaŭ ricevis multegon da amikoj, de kiuj la nombro konstante kaj senhalte kreskas. Tiuj ĉi amikoj venas de la ambaŭ flankoj, de kiuj oni ŝajne neniun povis atendi: multaj el la indiferentuloj, kiuj pri la Volapük nenion volis scii kaj ŝajne estis perditaj je eterne por la lingvo tutmonda, — fariĝis varmegaj amikoj de la lingvo Esperanto, ĉar ili vidis, ke ĝi estas lingvo efektive praktika, alportanta senkondiĉan utilon kaj havanta estontecon; multaj volapükistoj, vidante la grandegan diferencon inter la lingvo Esperanto kaj la reklamata Volapük, jam multe laboris por ĝi kaj tial en la komenco estis pretaj, per ĉiuj fortoj dispremi la novan lingvon (tiel, ekzemple, ankaŭ la redaktoro de tiu ĉi gazeto estas estinta prezidanto de klubo volapüka); multaj aliaj influaj volapükistoj, kiuj estas ankoraŭ tro kunligitaj kun la Volapük kaj ne havas ankoraŭ la kuraĝon transiri sur nian flankon publike, konfesis al mi, ke ili vidas en Esperanto la solan kaj la plej bonan vojon por atingi nian celon, kaj ili korespondas tre bone en tiu ĉi lingvo.
Sed granda parto de la volapükistoj ĝis nun ankoraŭ vidas en la lingvo Esperanto malamikon, kontraŭ kiu oni devas batali per ĉiuj fortoj. Preskaŭ ĉiuj ĉi sinjoroj ĝis nun havas ankoraŭ nenian ideon pri la lingvo Esperanto kaj pri ĝiaj celoj, ĉar en fanatika obstineco ili ĝis nun ne volis ankoraŭ eĉ tralegi mian malgrandan libron. (Multaj volapükistoj, kiuj nun fariĝis varmegaj amikoj de la lingvo Esperanto, konfesis al mi, ke eĉ havante mian libron, ili longan tempon ne volis ĝin eĉ legi, estante konvinkitaj, ke ĉia nova sistemo estas absolute malutila! Tio ĉi rememorigas la tempojn de la inkvizicio, kiam por ĉiu bona kristano estis mortinda peko eĉ preni en la manon iun verkon, kiu enhavis en si la plej malgrandan freŝan bloveton.) Se mi volus tie ĉi paroli kun tiaj personoj, miaj vortoj, kompreneble, estus perditaj, ĉar tiuj ĉi homoj kun sankta teruro fermus al si la orelojn. Sed estas inter la volapükistoj ankaŭ tiaj personoj, kiuj ne fermis la okulojn por la nova movo; la lingvo Esperanto estas al ili konata, sed tamen ili volas resti fidelaj al la Volapük ĝis la fino. Ili estas konvinkitaj, ke la enkonduko de nova sistemo, kiel ajn bona ĝi estus, metus en danĝeron la tutan estontecon de nia ideo, kaj kun doloro en la koro ili rigardas ĉiun paŝon antaŭen de la lingvo Esperanto. Havante tute malveran ideon pri la kaŭzoj, karakteroj kaj celoj de mia laborado, ili vidas en mi ian revoluciiston, ian Katilina’n, kiu pro persona gloramo aŭ oportuno volas fari renversojn kaj meti en danĝeron la sanktan aferon. Sentante la tutan gravecon de unuanimeco en tia afero kiel lingvo tutmonda, kaj vidante en mi, per malvera komprenado de mia laborado, reformatoron kaj rompanton de la unuanimeco, ili penas per ĉiuj fortoj de sia honesta kaj al la afero aldonita animo deteni la volapükistojn de transiro al Esperanto. „Concordia parvae res crescunt, discordia maximae dilabuntur“[2] ripetadas ili sur ĉiu paŝo. Ne komprenante, kial sur nian flankon transiras nun multaj el tiuj volapükistoj, kiuj antaŭ nelonge ankoraŭ mem fanatike staris kiel muro kontraŭ ĉia nova sistemo, — ili kun teruro vidas en tiu ĉi „nekonstanteco“ la finon de nia afero! Penante per ĉiuj fortoj deteni siajn amikojn de „forkuro“, ili en la sama tempo penis labori rekte super mi persone, petante min en la interesoj de nia afero forĵeti mian laboron kaj aliĝi al Volapük. „Post vi“, ili diris, „iros via tuta partizanaro, tiam ekregos plena unuanimeco, kaj nia afero rapide venos al la celo.“ Kun plezuro kaj kun estimo, kiun oni sentas por ĉiu profunde kredanta animo, mi konservas ankoraŭ la leteron de unu nobla sinjorino, kiu, konfesante la superecon de Esperanto antaŭ Volapük, penis per ĉiuj fortoj konvinki min rifuziĝi je la disiĝo kaj pro la pli bona ne meti en danĝeron la bonan. Mi vidis el tiu ĉi letero, ke tiu sinjorino estus feliĉa, se ŝiaj vortoj min konvinkus kaj se per tia maniero estus enkondukita plena unuanimeco en nian aferon. Jes… sed mi mem estus ankoraŭ multe pli feliĉa, se mi havus la plej malgrandan eblon fari tion, kion petas de mi tiuj ĉi volapükistoj!
Sinjoroj! Vane vi vidas en mi gloraman reformatoron, kiu volas detrui la bonan, ĉar li povas doni ion pli bonan. Por neniu el vi la ideo de lingvo tutmonda estas kaj povas esti tiel kara, kiel por mi. Mi kunkreskiĝis kun ĝi, mi kunligis kun ĝi mian tutan vivon, mi oferis al ĝi ĉion kion mi povis, mi multe pro ĝi suferis kaj suferas, kaj nenio min detenus de novaj oferoj, se mi scius, ke mi povas per ili servi al nia sankta afero. Elmontru al mi, ke la vojo, sur kiun vi vin ĵetis en la unua flama minuto, povas alkonduki nin al la celo, — kaj mi la unua ĵetos mian laboron kaj aliĝos al vi. Se mi povus kredi, ke Volapük havas eĉ la plej malgrandan eblon fariĝi iam lingvo de la mondo, mi neniam elpaŝus kun nova sistemo nur tial, ke ĝi estas en miaj okuloj pli bona; per mia tuta animo mi aliĝus al la Volapük, malgraŭ ĝia arbitra kaj malfacila vortaro, malgraŭ la sovaĝeco de ĝiaj sonoj. Ĉar la eksperimentojn reformatorajn mi ĉiam tenis por danĝeraj por nia afero, ĝis ĝi ne tute ankoraŭ fortiĝis, kaj unuanimeco en nia afero estas laŭ mia opinio la unua kondiĉo, por ke la afero povu progresadi. Jes, sinjoroj: concordia parvae res crescunt, discordia maximae dilabuntur! Pli bone estas iri laŭ vojo, kiu alkondukos nin al la celo pli rapide.
Unuanimeco estas afero tre laŭdinda, sed ĝi ne devas esti blinda, ĉar tiam ĝi jam estas simple obstineco kaj donas rezultatojn tute aliajn. La frazo pri „concordia“ per si mem estas tre bela kaj bona, sed la sola frazo ne kondukos al bono; kaj se vi decidas iri unuanime sur ia vojo, rigardu antaŭ ĉio, ĉu tiu ĉi vojo ne dekondukas vin de via celo anstataŭ alkonduki al ĝi; ĉar ĉe unuanimeco sur tia vojo ne „parvae res crescunt“, sed „maximae dilabuntur“.
Kiu iom interniĝis en la lingvon Esperanto, tiu povis facile vidi, ke mia laboro ne estis elvokita de la „sukcesoj de Volapük“, kiel pensas kelkaj volapükistoj. Kiam mi antaŭ 13 jaroj komencis mian laboron, tiam Volapük ankoraŭ ne estis en la mondo. La laboro estis tre malfacila, kaj nur tiuj, kiuj mem provis komenci similan laboron, komprenos, kiom da pacienco kaj zorgoj ĝi postulis. Kiam la plej granda parto de mia laboro estis jam finita, tiam sur la scenon venis Volapük. Kaj en la unua minuto mi estis ĝoja, kiam mi ĝin aŭdis. „Vi estas libera“, mi diris al mi mem: „via amata sonĝo efektiviĝis, vi povas nun komenci uzi la vivon!“ Sed kiam mi pli proksime ekkonis la Volapük’on, mi baldaŭ vidis, ke ekster la nomo sen ia fondo kaj ekster laŭdaj reklamoj ĝi nenion en si enhavas, — kaj mi denove reiris al mia laboro. Kiam mia laboro jam estis finita, pasis kelkaj jaroj, ĝis mi ricevis la eblon eldoni mian verkon. En tiu tempo Volapük rapide faris progresojn, kaj kiam mi eliris kun mia sistemo, mi tiel havis jam multajn malamikojn en la multaj volapükistoj. Batalo antaŭstaris jam tial tre malfacila, kaj mi kun la plej granda plezuro ĝin forĵetus, se mi povus trovi en mia konscienco ian eĉ la plej malgrandan pravigon por mia faro. Sed eĉ nun ankoraŭ, kiam la nombro de la amikoj de mia afero komencis rapide kreski, dum la Volapük komencas fali, — eĉ nun ankoraŭ, por la sankta unuanimeco, mi kun granda plezuro forĵetus mian laboron kaj aliĝus al la Volapük, se mi povus kredi, ke Volapük, en ĝia nuna formo aŭ en formo plibonigita, havas eĉ la plej malgrandan eblon atingi la celon. Sed ni rigardu, kio estas Volapük, kaj ĉu ĝi povas havi iajn esperojn je la estonteco.
(Daŭrigo.) 1889, paĝ. 9—12. — Kio estas Volapük? Ĝi estas arta kaj arbitre elpensita lingvo, kiun neniu en la mondo komprenas kaj per kiu vi kun neniu povas komunikiĝi. Ĝi estas nomita lingvo tutmonda nur pro tio, ke se la tuta mondo ĝin ellernos, tiam ĉiuj ĝin komprenos! Nenian alian econ tutmondan tiu ĉi lingvo havas, kaj sinjoro Schleyer eĉ ne trovis necese peni doni al sia lingvo iajn ecojn, per kiuj ĝi povus faciligi la komunikiĝojn internaciajn! „La tuta mondo ellernu Volapük’on“, diris sinjoro Schleyer, „kaj tiam ĝi alportos al la mondo grandegan utilon!“ Kaj multaj obeis tiun ĉi vokon, ne vidante, kiom da ridinda estas en ĝi! Kaj antaŭvidante, kian grandegan utilon la Volapük alportos al la mondo, se la tuta mondo ĝin akceptos, la amikoj de sinjoro Schleyer jam kun entuziasmo nomas lin la plej granda genio de l’ homaro! Sinjoroj, ĉu vi efektive ne vidas, kiel ridinda ĝi estas? Ja ĉia lingvo, eĉ la lingvo de Hotentotoj, alportos al la mondo grandegan utilon, se la tuta mondo ĝin akceptos! Kial do oni bezonis elpensi Volapük’on? Ĉu malmulte da lingvoj estas en la mondo? Ĉu efektive, sinjoroj volapükistoj, vi estas tiel naivaj aŭ tiel blindigitaj de entuziasmo, ke vi ne vidas, ke la tuta malfacileco de la demando, super kiu la homaro laboras jam tiel longe, estas en la trovado de tia lingvo, kiu per si mem ebligus la komunikiĝojn internaciajn, kaj ne de tia lingvo, kiu povus fariĝi tutmonda, se la tuta mondo ĝin akceptos?
Kion la Volapük per si mem enhavas tutmondan kaj per kio ĝi faciligas la komunikiĝojn internaciajn?
Mi vane serĉis en la tuta libro de sinjoro Schleyer kaj mi nenion, absolute nenion trovis! Sed eble mi estas blinda, eble vi, sinjoroj, estis pli feliĉaj kaj trovis en la Volapük ian tutmondecon, — tiam estu tiel amindaj kaj montru ĝin al mi!
Kion la volapükistoj povas respondi al mi? Absolute nenion, — ĉar Volapük enhavas absolute nenion tutmondan, kaj per ĝi oni povas kompreniĝi kun multe pli malgranda nombro da homoj ol per la lingvo de kiu ajn popolo de Afriko. Se Volapük estas lingvo tutmonda, en tiu okazo lingvoj netutmondaj tute ne ekzistas en la mondo, kaj ĉiuj lingvoj povas esti dividataj nur en lingvoj tre tutmondaj, pli tutmondaj kaj plej tutmondaj. Se oni donas al vi vinon malbonan, vi povos pli malpli diri, en kio konsistas ĝia malboneco; sed se sub la nomo de vino oni donos al vi senceremonie simplan akvon, kiu ne havas kaj eĉ ne pensas havi eĉ la plej malgrandan aludon de vino, tiam vi restos tute sen vortoj. En tia situacio mi min trovis, kiam mi ekkonis la Volapük’on; mi estis preparita, ke mi trovas la tutmondecon de Volapük malforta, ne sufiĉa; sed kiam mi vidis, ke de tiu tutmondeco tute ne ekzistas eĉ la plej malgranda signo kaj la tuta tutmondeco konsistas nur en la nomo, kaj ke oni povas la unuan trovitan ŝtonon nomi butero kaj proponi al la homoj ŝmiri ĝin sur pano, — mi estis tiel frapita, ke se la ideo de lingvo tutmonda ne estus por mi tiel kara, mi estus preta en la unua minuto fariĝi volapükisto! La lingvo turka ne estas lingvo tutmonda, ĉar, sciante la lingvon turkan, vi ne povas kompreniĝi kun personoj kiuj tiun ĉi lingvon ne scias; nun mi fosis en la tuta libro de sinjoro Schleyer por trovi, kiel mi povas per la Volapük kompreniĝi kun personoj kiuj ne ellernis la Volapük’on; mi nenion trovis, sed videble la Volapük tamen estas lingvo tutmonda, ĉar jam la nomo mem ĝin ja montras!! Se vi diros france „artiste“, multaj homoj en la mondo vin ne komprenos; sed diru nur „kanal“, tiam la tuta mondo tuj komprenos, ke vi pensas pri artisto, — ne vere, sinjoroj volapükistoj? ĉar vi ja esprimis vin en la „lingvo de la tuta mondo!“
Ĉiuj provoj pazilogiaj, proponitaj al la mondo en diversaj tempoj, penis, kvankam ne feliĉe, doni al la mondo ion kion donas neniu el la ekzistantaj lingvoj, — t.e. doni al ĉiu el ni ian eblon kompreniĝi kun homoj, kiuj ne scias nian lingvon; sed sinjoro Schleyer ne trovis necese doni eĉ kion ajn similan, kaj anstataŭ ĉio ĉi li donis nur la sofismon: „jen vi havas novan lingvon: se la tuta mondo ĝin akceptos, tiam ĝi alportos al la mondo grandegan utilon“. Tiu sofismo en la komenco estis ĉie akceptita kompreneble kun rido; sed kiam sinjoro Schleyer ne perdis la energion kaj malgraŭ la rido[3] daŭrigadis sian aferon, agitadis, eldonadis verkojn etc. kaj kiam la senlaca reklamo trumpetis, ke amasegoj da homoj ellernis la Volapük’on, ke ĝi faras grandegajn progresojn etc. etc. — tiam baldaŭ troviĝis amaso da homoj, kiuj ricevis respekton por la „potenca Volapük“, kaj ili aliĝis al ĝi, magnetizitaj de la volo de l’aŭtoro.
Se unu fojon homo ricevis kredon por ia afero, li komencas serĉadi en tiu afero diversajn bonajn flankojn; kaj kiu serĉas, tiu kompreneble trovas, tiom pli se li ne estas tre postulema kaj anstataŭ kritike analizadi siajn trovojn li estas preta trompadi sin mem, por nur pravigi sian kredon en siaj propraj okuloj. Per tia maniero la partizanoj de la Volapük komencis baldaŭ trovadi en tiu ĉi lingvo multajn bonajn flankojn kaj ili ĉie ilin eltrumpetas. Pri tiuj ĉi „bonaj flankoj“ de la Volapük mi ne devus eĉ paroli, ĉar se la plej ĉefa eco de la afero ne ekzistas, tiam la ecoj malpli gravaj havas por ni nenian signifon. Tiel, ekzemple, se vi bezonas muzikiston, kaj sian servon proponos al vi homo, kiu la muzikon tute ne komprenas sed kiu por tiu ne drinkas, ne ŝtelas etc., vi kompreneble tuj lin forpelos, ĉar de muzikisto vi postulas ke li sciu ludi, kaj vi ne povas kontentiĝi je tio, ke li ne drinkas kaj ne ŝtelas. Tiel de la Volapük, kiu sin nomas lingvo tutmonda, ni atendas antaŭ ĉio, ke ĝi donu al ni ian eblon kompreniĝi kun ĉiu bone edukita homo, kaj se tiun ĉi econ la Volapük ne havas, tiam ĉiuj aliaj ĝiaj flankoj havas por ni nenian signifon. Sed por ke la volapükistoj min ne kulpigu, ke mi kaŝas la bonajn flankojn de ilia lingvo, mi analizos tie ĉi ĉiujn bonajn ecojn de la Volapük, malgraŭ ke ili, kiel mi jam diris, danke la mankon de la ĉefa eco, havas por ni nenian signifon. Feliĉe tiuj bonaj flankoj en la Volapük estas tiel malmultaj, ke mi ne bezonos multe turmenti per ili la leganton.
a) Ĉu la Volapük estas bonsona? Ne! Kiu legis nur malgrandan pecon en Volapük, devas ekkrii: fi, kiaj sovaĝaj sonoj! Se la lingvo Esperanto estus malbonsona, mi povus pravigi min per tio, ke mi ne povis krei la vortojn tute laŭ mia volo kaj arbitro, ke mi devis preni ilin laŭ certaj leĝoj, ke ili estu rekoneblaj; ke mi devis ilin subigi al diversaj aliaj gravaj reguloj kiuj faciligas la vortfaradon etc.; mi povus diri, ke mi devis oferi la agrablan pro la utila. Sed sinjoro Schleyer, kiun neniaj gravaj leĝoj ligis, kiu pri la komprenebleco de la vortoj ne zorgis kaj kreis la vortojn kiel li volis, — li povis almenaŭ tre facile krei lingvon tre agrablan kaj bonsonan! Tamen komparu pecon skribitan en Volapük kun peco skribita en Esperanto, kaj certe ne malfacile estos por vi diri, kio estas pli bonsona.
b) Eble la Volapük estas facile elparolebla? Ĉar la sola leĝo por sinjoro Schleyer estis lia propra volo kaj se ia litero ne plaĉis al li, li ĝin kuraĝe elĵetis (ekzemple la gravan literon r), — tial li povis tre facile elĵeti el sia lingvo ĉian literon maloportunan. Tamen la tuta Volapük estas plena je la literoj ä, ö, ü, kiujn la plej granda parto de l’mondo neniel povas elparoli. Ankaŭ en la lingvo Esperanto ekzistas kelkaj sonoj, kiuj por kelkaj popoloj estas maloportunaj; sed ili restis en la lingvo ne pro la arbitro de la aŭtoro, sed por ebligi la rekoneblecon de la vortoj kaj ne enkonduki malagrablan monotonecon; ankaŭ la sonoj estas tiaj, ke kutimiĝi je ili estas facile por ĉiu popolo, kiu ilin ne havas en sia propra lingvo. Tiel, ekzemple, multaj plendas la sonon ĵ; sed ne parolante iam pri tio, ke ĉe grandega amaso da vortoj prenitaj el la lingvo franca tiu ĉi sono estas necesa, ĝi efektive al neniu povas prezenti ian malfacilecon. Popolo, kiu elparolas la sonojn t kaj d, p kaj b, s kaj z, tre facile povas elparoli la sonon ĵ, se ĝi havas la sonon ŝ; ĉar la sono ĵ estas farita el ŝ laŭ tiu sama leĝo, laŭ kiu b estas farita el p, z el s etc. Kaj ĉar preskaŭ ĉiuj civilizitaj popoloj havas la sonojn s, z kaj ŝ, tial al neniu el ili estos malfacile elparoli la sonon ĵ, se ĝi eĉ en ilia propra lingvo ne ekzistas. Tiel ekzemple en la nuna rusa lingvo vi povas tre ofte renkonti la sonon f, kiun sen ia eĉ la plej malgranda malfacileco sur ĉiu paŝo elparolas ĉiu ruso edukita aŭ tute ne edukita; tamen al la rusoj eĉ ne venas en la kapon, ke la sono f en la vortoj pure rusaj neniam ekzistis kaj tiu ĉi sono estas enportita el ekstere! Havante la sonon v, la rusoj facile komencis elparoladi la sonon f, eĉ ne scietante ke ĝi estas sono tute nova por ili! Tamen devigu tiun saman ruson elparoli ä, ö, ü, por kiuj li havas en sia lingvo nenian sonon analogian — li aŭ tute ne povos ilin elparoli, aŭ konstante intermiksados la ä, ö kaj e, la ü, i kaj ju. Al tio ĉi kelkaj sonoj, kiuj eniris en la lingvon Esperanto kaj povus esti maloportunaj al kelkaj popoloj, havas en la lingvo Esperanto rolon ne gravan, kaj en okazo de efektiva bezono estonta akademio povas ilin facile elĵeti, tute ne rompante la lingvon. Tiel, ekzemple, la sonon ŭ (kiu efektive ekzistas en la plej granda parto de lingvoj, sed timigas multajn nur tial, ke en aliaj lingvoj ĝi ne havas por si apartan literon en la alfabeto) ĉiu povas jam nun elparoladi kaj skribadi kiel simplan u kaj la lingvo de tio ĉi tute ne ŝanĝiĝas; la sono ĥ, kiu multajn konfuzas, ne sole en la tuta gramatiko, sed ankaŭ en la tuta fundamenta vortaro ne estas renkontata eĉ unu fojon kaj estas konservita nur por okazoj de bezono! Tamen provu elĵeti el Volapük la sonojn ä, ö, ü — tiam vi jam devos tute transformi Volapük’on de la komenco ĝis la fino!
c) Eble la Volapük distingiĝas per aparta natureco kaj vivokapableco? A priori oni povis esti preparita, ke lingvo, kreita arte en la kabineto de instruitulo, distingiĝos per plena manko de vivo. Sed por kio estas la genio de sinjoro Schleyer? Kredeble tie ĉi jen ĝi sin montris? Sed ne, la genio de sinjoro Schleyer ne trovis necesa fari kun sia elpensaĵo iajn provojn praktikajn, kaj Volapük restis tute morta: en ĝi oni povas skribi, sed preskaŭ neniu povas en ĝi paroli; ĉar en la elparolado diversaj vortoj (kiel ekzemple: bap, pab, pap, päp, pep, pöp, peb, pöb, böb, bob, pop, pup, bub, pub, püb, bib, pip, püp etc.) estas tiel similaj unu je la alia, kaj ni renkontas tian sovaĝan kunmetadon de diversaj vortoj kaj vortaj partetoj (ekzemple eïmatabömetobös), ke la plej bona volapükisto ne povos sin orienti en tiu ĉi sovaĝa labirinto. Tiel en Volapük ĝis hodiaŭ ankoraŭ nur tre malmultaj personoj povas paroli, malgraŭ ke ĝi ekzistas jam 10 jarojn, dum en la lingvo Esperanto, kiu ekzistas publike ne pli ol 2 jarojn, ĝiaj amikoj jam nun ofte kaj kun plezuro parolas inter si. Ĝi venas de tio, ke la lingvo Esperanto ne nomis sin preta, antaŭ ol kiam kun ĝi estis faritaj praktike multaj provoj de skribado kaj parolado.
Sed mi ne intencas analizi ĉiujn flankojn de Volapük, kaj mi transiros rekte al ĝiaj ecoj „absolute bonaj“. Tiajn ecojn la volapükistoj montras du: facileco kaj mallongeco.
(Daŭrigo.) 1890, paĝ. 25—27. — La facileco de la Volapük estas la plej amata ĉevaleto, sur kiu ili elveturas al ĉiu okazo. „Schleyer montris al la mondo“, ili diras, „ke la homa lingvo povas esti simpligita kaj faciligita en tia grado, pri kiu la homoj, kutimintaj je ĉiuj malfacilaĵoj de la lingvoj naturaj, ne povis eĉ sonĝi. Schleyer venkis la plej ĉefan malfacilaĵon, kaj tiuj, kiuj eliris kun provoj post Schleyer, havis antaŭ si jam la plej gravan parton de la temo finitan, kaj al ili restis nur fari plibonigojn kaj perfektigojn“. Tiel parolas la partizanoj de sinjoro Schleyer. Kelkaj el ili, konantaj nek la historion de la demando, nek ĝian naturon, efektive mem kredas, kion ili parolas aŭ, pli ĝuste, kion ili ripetas laŭ vortoj de aliaj; aliaj konscias, ke ili parolas sensencaĵon, tamen, pro la bono de la Volapük, ili tion ĉi eterne ripetadas al la publiko, estante certaj, ke la plej granda parto de la publiko prenas ĉion kun kredo, ne dezirante kaj ne povante kritike sin teni al la demando. Sed ni rigardu, en kio konsistas tiu ĉi eksterordinara simpligo kaj faciligo de la lingvo, kiu, laŭ la vortoj de la volapükistoj, estas tia grandega merito de s-ro Schleyer. Kion respondos al ni la volapükistoj? „Aliaj lingvoj havas multajn deklinaciojn, — Volapük havas nur unu; aliaj lingvoj havas multajn konjugaciojn — Volapük havas nur unu; en aliaj lingvoj unu vorto estas de vira sekso, alia de virina, alia de neŭtrala, — en Volapük ĉiuj estas de unu sekso; aliaj lingvoj havas grandan amason da diversaj neregulaĵoj, — Volapük ilin ne havas!“ Efektive, tiu ĉi apartaĵo de Volapük, en komparo kun lingvoj naturaj, faras ĝian gramatikon senkompare pli facila ol la gramatiko de ĉiu alia lingvo. Sed ĉu estas en tio ĉi ia merito de s-ro Schleyer? Ĉu montris sin tie ĉi la frukto de lia genio, kiu ebenigis kaj faciligis la vojon al liaj „postirantoj“ (kiel la volapükistoj nomas inter aliaj ankaŭ la aŭtoron de la lingvo Esperanto, ne komprenante ke la lingvo Esperanto estis ellaborita tute sendepende de Volapük)? Tio ĉi estas ja afero tute natura, alia la gramatiko de arta lingvo ne povis eĉ esti, kaj se ĝi estus alia, tio ĉi estus jam ne manko de genio, sed simpla frenezo. Ĉu al homo, kiu fosas kanalon inter du lokoj, oni povas kalkuli kiel meriton, ke li faras tiun ĉi kanalon rekta kaj ne elfleksita kaj neregula kiel ĉiuj riveroj naturaj? Fari tiun ĉi kanalon rekta estas ja afero multe pli natura kaj facila, ol fari ĝin fleksita kaj neregula, kaj se tiu homo farus la kanalon artan elfleksita kiel la riveroj naturaj, tio ĉi estus jam ne manko de genio, sed simpla frenezo. La lingvoj naturaj, kiuj ellaboriĝis blinde kaj laŭ la volo de okazo, havas multajn neregulaĵojn; sed se homo, kiu kreas lingvon arte, volus enkonduki en ĝin diversajn neregulaĵojn, tiam[4] mi ne dirus, ke li estas ne sufiĉe genia, sed rigardus lin simple kiel freneza. Ĉar al kiu venos en la kapon enkonduki kelkajn deklinaciojn, se li povas kontentiĝi je unu? Kiu volos arte kaj intence krei neregulaĵojn? La kreado de lingvo regula, kun unu deklinacio, kun unu konjugacio k. c. ne sole ne estas pli malfacila ol la kreado de neregula kaj ne postulas apartajn artifikojn, sed kontraŭe, la kreado de lingvo neregula estus afero senkompare pli malfacila, ĉar la aŭtoro ne sole sin turmentus vane super la kreado de dua kaj tria deklinacio, sed li absolute ne scius, kie alpendi tiun ĉi superfluan balaston; tial se homo, kreinte artan lingvon, donis al ĝi nur unu solan deklinacion k. c., tio ĉi estas afero tute natura kaj neniel povas esti alkalkulata kiel merito. Kiu ajn el vi, sinjoroj legantoj, se vi volus krei artan lingvon, ĉu vi farus alie? Ĉu vi kreus intence iajn neregulaĵojn, kaj eĉ povus al vi veni en la kapon io simila?
Sed eble tiu ĉi simpleco de la gramatiko, kiun tiel laŭdas la volapükistoj, estas io simila al la ovo de Kolumbo? Eble ĝi ŝajnas al ni tiel ordinara afero nur nun, kiam oni ĝin jam montris al ni? Sed en tia okazo rigardu ĉiujn tiujn provojn pazigrafiajn aŭ pazilaliajn, kiuj estis faritaj antaŭ Volapük — ĉu vi trovos eĉ en unu el ili kelkajn deklinaciojn, kelkajn konjugaciojn aŭ iajn neregulaĵojn? Se la simpleco de la gramatiko postulas iajn apartajn geniajn artifikojn, tiam la aŭtoroj de ĉiuj diritaj provoj estis geniaj artifikistoj, ĉiuj ili mirigis nin per unu sama ovo de Kolumbo, kaj tiu ĉi merito sekve denove ne apartenas al s-ro Schleyer.
Sinjoro Schleyer pardonu al mi, se mi detruis lian ĉefan aŭreolon, se mi faris nulon el tio, kion liaj amikoj nomas lia plej ĉefa merito. Mi faris tion ĉi ne, ĉar mi envius liajn laŭrojn aŭ volus malgrandigi lian indon; kontraŭe, mi alte estimas s-ron Schleyer kaj donas plenan konfeson al liaj grandegaj laboroj kaj al lia nobla deziro alporti utilon al la homaro. Mi pli ol iu alia scias, kian grandegan laboron kaj feran paciencon postulas la kreado de kiu ajn arta lingvo, kaj se en la laboro de s-ro Schleyer mi vidas malfeliĉan provon, konstruitan sur erara fundamento kaj ne havantan estontecon, mi en ĉiu okazo la laboron kaj la bonan deziron de s-ro Schleyer tenas tre alte. Sed mi ne povas vidi meriton tie, kie absolute nenia ekzistas. Cetere mi silentus pri tio ĉi, se ne la cirkonstanco[5], ke tiun ĉi malveran meriton de s-ro Schleyer kelkaj obstinaj liaj partizanoj uzas por batali kontraŭ la lingvo Esperanto. „La plej gravan“, ili diras, — „la facilecon de la gramatiko la lingvo Esperanto prenis de Volapük; la plej malfacila parto de la temo sekve jam estis solvita de Schleyer, kaj se ni forlasos Volapük’on, tio ĉi estos sendankeco de nia flanko kaj ni estos renegataj“. La amikoj de Volapük devas konsenti, ke ekster la facileco de la gramatiko la lingvoj Esperanto kaj Volapük havas inter si nenion komunan; kaj ĉar mi jam montris, ke tuŝante tiun ĉi facilecon de la gramatiko la lingvo Esperanto ne sole eltiris, sed ankaŭ ne povis eltiri ian utilon el la laboroj de s-ro Schleyer, ĉar tiu ĉi facileco (en tiu grado, en kiu ĝi sin trovas en Volapük) estas afero tute natura kaj ne povas esti ies merito, — tiel la sinjoroj volapükistoj konsentos, ke la lingvo Esperanto en ĉiu okazo havas meritojn tute ne malpli ol Volapük, — pri sendankeco sekve tie ĉi ne povas esti eĉ parolo. Kaj kio tuŝas la renegatecon, je kiu kelkaj volapükistoj riproĉas tiujn el iliaj estintaj kolegoj, kiuj transiris al Esperanto, tiu ĉi riproĉo estas entute pure infana kaj montras ne sufiĉe seriozan teniĝon al la afero: ni batalas ne por la aŭtoro de Volapük kaj ne por la aŭtoro de la lingvo Esperanto, sed por la ideo de lingvo tutmonda. Ni devas oferi la personon pro la ideo kaj ne la ideon pro la persono. Se ni konscias, ke ni estas sur malvera vojo, ni devas deiri de ĝi, por transiri sur la veran. Tiuj volapükistoj, kiuj kredas, ke Volapük estas vojo vera, devas resti al ĝi fidelaj; tiuj, kiuj ne scias kion elekti, povas labori egale por Volapük kaj Esperanto (ĉar pli bone estos se ni havus du lingvojn tutmondajn, ol se ni havos neniun); sed tiuj, kiuj defendas Volapük’on kaj batalas kontraŭ Esperanto nur tial ke ili timas esti nomataj renegatoj, montras per tio ĉi, ke ili ne havas ideon pri la afero kaj memorigas tiujn obstinulojn de la bona malnova tempo, kiuj el estimo al la tradicio batalis kontraŭ la enkonduko de vaporo, aŭ tiajn strangulojn, kiuj volus batali kontraŭ la telefono, timante fariĝi sendankaj al la memoro de la elpensintoj de la telegrafo.
Mi petas pardonon pro la deflankiĝo, kiun mi faris, kaj mi denove transiras al la analizado de la facileco de l’ Volapük. Mi montris, ke la faciligo de la gramatiko en tiu mezuro, en kiu ĝi sin trovas en Volapük, estas nenia merito, ĉar ĝi estas afero tute natura kaj postulis nenian fort’uzon[6] de la kapo. Komparinte la gramatikon de Volapük kun la gramatiko de Esperanto, la legantoj facile venos al la konvinko, ke la dua estas multe pli simpla kaj facila; se sekve efektive la ĉefan rolon en la lingvo havus la facileco de ĝia gramatiko, la lingvo Esperanto devus jam esti starigita pli alte ol Volapük. Sed la facileco de la gramatiko en lingvo arta estas afero tre sensignifa, kaj se ĝi en unu sistemo iris iom pli malproksime ol en la alia, tie donis al la lernanto la eblon ŝpari ankoraŭ unu kvaronon aŭ duonon da horo, tio en tia grava afero kiel lingvo tutmonda havas absolute nenian signifon. Por ni grava estas la demando, ĉu la lingvo mem en sia tuteco estas facila? Por vidi kiom Volapük kontentigas tiun ĉi demandon, ni devas memori la jenon: ĉiu lingvo konsistas el gramatiko kaj vortaro; la tempo kiun oni devas uzi (aparte en lingvo arta) por la ellernado de la gramatiko, estas absoluta nulo en komparo kun la tempo kiun oni devas uzi por la ellernado de la vortaro. La facileco de la lingvo dependas sekve la plej multe de la facileco de ĝia vortaro. Nun diru al mi, sinjoroj varmegaj volapükistoj, ĉu la vortaro de Volapük estas facila? Metu la manon sur la koron kaj respondu al mi, kiom da tempo vi uzis por la ellernado de la vortaro de Volapük, kaj tamen ĉu vi povas nun diri, ke vi scias ĝin parkere kaj ke vi nun, post multaj laboroj, povas kompreni sen vortaro ĉion kio estos skribita en Volapük?
La lingvoj de ĉiuj civilizitaj popoloj havas nun multon komunan inter si. Tial, ellernante kiun ajn lingvon, vi renkontas multegon da vortoj, kiujn ekmemori estos por vi tre facile. En la Volapük tamen ĉiuj vortoj estas al vi tute fremdaj, kaj eĉ la nomojn proprajn de personoj aŭ urboj vi devas ellerni kiel vortojn nove-kreitajn! Al la nesperta publiko vi montras la facilecon de la gramatiko de Volapük kaj kredigas, ke tiun ĉi facilecon ni devas danki la genion de s-ro Schleyer, kaj la publiko ofte entuziasmiĝas, ne rimarkante, ke tio nemulta kio estas gajnata per la natureco de la gramatiko, estas cent kaj mil fojojn perdata per la sennatureco de la vortaro, kaj ke danke la vortaron[7] (kiu, kiel mi jam diris, estas la plej grava parto de l’ lingvo) Volapük estas ne sole ne pli facila ol la lingvoj naturaj, sed ankoraŭ multe pli malfacila ol ili! Kaj tamen de lingvo, kreita pripensite en kabineto kaj ne blinde de multaj generacioj, ni ja povis atendi, ke ĝi estos senkompare pli facila ol la lingvoj naturaj! Tiu stranga fakto, ke lingvo arta elvenis pli malfacila ol naturaj, kaj ke al s-ro Schleyer venis en la kapon disformigi kaj nove krei ne sole vortojn ĉiukonatajn, sed eĉ la nomojn proprajn, estas al multaj tute ne komprenebla. Efektive ĝi estas nur konsekvenco kaj rekta sekvo de la malfeliĉa gramatiko de Volapük, kiu devigis s-ron Schleyer konsekvence kaj senkompate disformigi ĉion, eĉ nomojn proprajn, ke ili nur ne venu en konflikton kun lia gramatiko. Unu ŝtono, ne bone metita en la fundamento, sekvigas jam post si ĉiam pli grandiĝantan malrektecon de la tuta konstruo. Sed mi ne volas tie ĉi analizi vaste la kaŭzojn, mi volis nur montri la fakton, ke Volapük ne sole ne estas pli facila ol la lingvoj naturaj, sed estas ankoraŭ pli malfacila ol ili, kaj ke tiuj, kiuj montras al la publiko la gramatikon de Volapük kaj sur tiu ĉi fondo parolas pri la facileco de la lingvo, silentante pri la vortaro, — aŭ sin mem trompas, aŭ trompas la publikon. Dume la facileco estas ja unu el la unuaj kondiĉoj, kiuj estas postulataj, por ke arta lingvo povu esperi neforflugantan sukceson. Homoj, kiuj entuziasmiĝas sub la impreso de reklamoj, komencas laboron, ne demandante sin, al kio ĝi kondukos; sed la tempo de entuziasmo jam forpasis, kaj la reklamoj, en kiuj la volapükistoj sin montris tiel lertaj, jam ne altiras, kaj nun, antaŭ ol komenci la lernadon de Volapük, kaj oferi por tio ĉi tutajn monatojn kaj jarojn, la homoj sin demandas: „kie mi havas la garantion, ke mia granda laboro ne estos perdita?“ kaj tial la nombro de la homoj, kiuj komencas la lernadon de Volapük, estas jam nun tre malgranda; kaj post kelkaj jaroj eĉ tiuj, kiuj ĝin ellernis, ĵetos ĝin, ĉar ili venos al la konvinko, ke laboron ili perdis multe kaj utilon Volapük alportis al ili nenian, ĉar neniu en la mondo ilin komprenas. Sed kun la lingvo Esperanto la afero estas tute alia: — danke la vortaron, kiu preskaŭ tute estas konata al ĉiu iom civilizita homo (kaj en la unua tempo por ni ja estas gravaj nur tiaj homoj, ĉar la sovaĝaj afrikanoi ja ne bezonas ankoraŭ lingvon tutmondan), — danke tiun ĉi vortaron la lingvo estas tiel facila, ke se vi oferis nur kvaronhoron por ekkoni la gramatikon de la lingvo, vi povas jam komenci la legadon de libroj kaj gazetoj en tiu ĉi lingvo, kaj se vi volos ankoraŭ facile tralegi (kaj ne labore lernegi) ian libron kun ekzercoj en tiu ĉi lingvo, — vi jam tute bone scios la lingvon, perdinte por tio ĉi nenian laboron! Danke tian konstruon, la nombro de la amikoj de la lingvo Esperanto konstante pligrandiĝados, ĉar ĉiu diros al si: „se la sorto eĉ ne volos, ke tiu ĉi lingvo fariĝu tutmonda, en ĉia okazo lernante ĝin mi nenion perdas, ĉar la lernado postulas de mi nenian laboron, kaj gajnon mi havas jam tiun, ke mi ricevas la eblon kompreniĝi kun la tuta civilizita mondo, kaj al tio ĉi mi, preskaŭ nenion oferante, helpas la efektivigon de granda afero. Vi vidas, sinjoroj volapükistoj, kiel ĉe pli proksima analizado staras la afero kun la laŭdata facileco de via Volapük, kaj kia granda diferenco en tiu ĉi rilato estas inter Volapük kaj Esperanto. Dum la ŝajna facileco de Volapük povis nur pase entuziasmigi la homojn sub la influo de laŭtaj reklamoj, la vera facileco de Esperanto garantias al ĝi, ke ĝi trankvile, paŝo post paŝo trabatos al si la vojon tra la tuta mondo.
(Daŭrigo.) 1890, paĝ. 37—38. — Restas al mi nun ankoraŭ analizi la lastan bonan flankon de Volapük — ĝian mallongecon. En tiu ĉi punkto, mi diras ĝin tute malkovrite, la Volapük staras absolute pli alte ol la lingvo Esperanto. Tio ĉi estas la sola batalilo, per kiu la volapükistoj povas batali kontraŭ la „Internacia“. Sed ni analizu la veran signifon de tiu ĉi mallongeco de la lingvo. Ĉu ĝi estas ia aparta genia penso de sinjoro Schleyer? Ne, ĉiu, kiu volus krei ian artan lingvon, komprenas tre bone, ke la vortoj ne devas esti intence farataj longaj, se ili povas esti mallongaj. Ankaŭ la aŭtoro de la Esperanto deziris, ke la vortoj en tiu ĉi lingvo estu la plej mallongaj, kaj ke la esprimado de pensoj estu en ĝi almenaŭ tiel mallonga, kiel en la lingvo hebrea. Sed kelkaj tre gravaj aferoj malhelpis lin en la plenumo de sia deziro: la vortoj devis esti kompreneblaj, klare diferencaj en la parolado unu de la alia kaj bonsonaj, kaj la nombro de la vortoj ellernotaj devis esti la plej malgranda. Tiuj ĉi tre gravaj postuloj, kiujn la lingvo devis plenumi, jam absolute ne permesis doni al ĝi formon ideale plej mallongan. Sed por sinjoro Schleyer la diritaj leĝoj tute ne ekzistis, kaj tial ĝi estas tute komprenebla, ke li ne sole tre facile povis doni al sia lingvo pli mallongan formon ol Esperanto, sed li eĉ devis ĝin fari; ĉar se oni volas la vortojn tute arbitre elpensi aŭ prepari laŭ sia volo, ne estante premata de certaj leĝoj, tiam jam estus simple ridinde, se oni elpensus vorton kelksilaban, povante fari vorton unusilaban. Esprimado longa estas efektive afero ne oportuna; sed vi povas tre facile vidi, ke en la lingvo Esperanto, malgraŭ ke ĝi devis obei diversajn tre gravajn leĝojn, la esprimado tamen ne estas pli longa ol en la aliaj lingvoj vivantaj. Vere ke la Volapük esprimas la pensojn iom pli mallonge; sed restas ja la demando, ĉu por atingi la plej mallongan formon de la lingvo estas permesite[8] oferi por ĝi ĉiujn aliajn efektive gravajn kondiĉojn de lingvo internacia? Mi forte dubas ke iu jesigus tiun ĉi demandon. Multaj volapükistoj laŭdegas la mallongecon de Volapük kaj pro tiu ĉi ili pardonas al ĝi ĉion alian; sed se efektive lingvo internacia devas plenumi nur unu kondiĉon, havi la plej mallongan formon, tiam mi povas proponi al ili alian lingvon, kiu jam estas kreita, pli facile ellernebla ol Volapük kaj multe pli mallonga ol tiu ĉi: la plej mallonga lingvo estas la silento.
Sed ankaŭ tiun ĉi plej gravan econ de Volapük, la mallongecon, ĉu sinjoro Schleyer trakondukis ĝin sisteme? Oni povus ĝin tute certe esperi, ĉar se iu volas atingi en sia lingvo nur la plej grandan mallongecon, tute ne premante sin per la formo de la vortoj, li povas ja fari ĝin tre facile, ĉar nenio estas pli facila, ol preni ian vorton kelksilaban kaj derompi de ĝi arbitre ĉiujn silabojn ĝis unu kaj ĉiujn literojn ĝis la plej malgranda nombro. Plenumi en la Volapük tute sisteme la kondiĉon de mallongeco estis efektive la klara intenco de sinjoro Schleyer, sed tamen li tiun ĉi kondiĉon tute ne plenumis sisteme. Tiel, ekzemple, kial sinjoro Schleyer la vorton „profesoro“ nomis „plofed“ kaj ne „plof“, kiu, estante egale ne komprenebla kiel „plofed“, estas ja tamen pli mallonga! Kiel la vortoj „bi-li-ad“, „bi-li-et“ k. c. jam en la radiko havas tri silabojn? Se „elipso“ povis kuraĝe esti nomita „liped“ kaj la nomo de ĉiu tre malproksime kuŝanta insuleto sin ne kaŝis antaŭ la aŭtoro de Volapük kaj estis aŭtoritate transbaptita, tiam ankaŭ anstataŭ la trisilaba „biliad“ oni kun tiu sama rajto povus ja tute bone preni la unuan trovitan vorton unusilaban, kiel ekzemple „bom“, aŭ „bam, bum, plom, plam, plum“ k. c. Ĉio en Volapük ja estus tute egala! Kial inter la vortoj radikaj de Volapük sin trovas tiom da dusilabaj kaj trisilabaj, se el sole unusilabaj oni jam povis kunmeti grandegan vortaron, se la senco havas por la kreanto nenian signifon? (Prof. Bauer en sia „Spelin“ montris matematike, ke la nombro de la vortoj unusilabaj, kiujn oni povas krei per diversa kunmetado de la diversaj literoj, estas tiel grandega, ke la plej granda parto de la vortoj dusilabaj kaj la vortoj trisilabaj estas jam tute nebezonaj.) Se la originala senco kaj la rekonebleco de la vortoj havas nenian signifon kaj nur la mallongeco de la lingvo estas grava, tiam estus ja multe pli nature, pli prudente, pli bonrezultate kaj ankaŭ por la aŭtoro multe pli facile krei la lingvon en la jena maniero: elskribi en alfabeta ordo ĉiujn eblajn kombinaĵojn unusilabajn, kiujn oni povas kunmeti el la diversaj literoj de la alfabeto, doni al ĉiu el ili ian signifon — kaj tiam ni havus riĉan vortaron el vortoj la plej mallongaj. Se la mallongeco estas la plej grava flanko de la lingvo, tiam ni povas diri, ke la vortaro de la Volapük estas konstruita tute sur malvera vojo, kaj ni povas nur bedaŭri, ke anstataŭ la Volapük sinjoro Schleyer ne kreis per la supre dirita maniero ian lingvon „Bum-bam“, kiu certe ne estus pli sovaĝa ol Volapük, sed por tio estus pli mallonga.
Nun ni revenu al la lingvo Esperanto. Mi jam montris, ke jam nun ĝi ne estas pli longa ol la aliaj vivantaj lingvoj, kvankam tro multe zorgi pri mallongeco ĝi ne povis, por ne kontraŭbatali kontraŭ aliaj flankoj de la lingvo, kiuj nun estas multe pli gravaj. La nuna grandeco de la vortoj povas tute oportune resti en la lingvo jam por eterne, kaj mi pensas, ke neniu sentos la bezonon ĝin plendi. Sed se oni trovas, ke la esprimado en Esperanto estas ankoraŭ iom pli longa ol ĝi devus esti ideale, tiam oni ne forgesu, ke sendube la lingvo kun la tempo iom ŝanĝiĝos, tiel same kiel ĉia alia lingvo. Post kelka tempo, kiam la lingvo estos jam ĉie enkondukita, kiam la facila ellernebleco kaj rekonebleco de la vortoj ne estos jam tiel grava, tiam oni baldaŭ komencos iom post iom enkondukadi kelkajn mallongigojn. Sed ĉu la maniero de esprimado devas esti iom pli longa aŭ iom pli mallonga, tio estas tia sensignifa demando, ke pensi pri ĝi oni povos nur post la paso de longa tempo, kiam la lingvo jam estos tiel enkondukita en la mondo, ke ĉiuj gravaj postuloj, kiuj nun estas farataj, jam perdos tutan sian gravecon. Sed tiu ĉi zorgado pri pli granda mallongeco jam estos ne neceso, sed lukso, ĉar kiel la legantoj povas vidi, la grandeco de la vortoj en Esperanto jam nun estas tia, ke ĝi povus tute oportune resti je ĉiam.
Piednotoj
redakti- ↑ teksto: interkomuniĝo; komp. la notojn 1 al paĝ. 144 kaj 161.
- ↑ Latina proverbo: per konkordo kreskas malgrandaj aferoj, (sed) per malkonkordo pereas (eĉ) la plej grandaj.
- ↑ teksto: ridon.
- ↑ arkaika formo: tian
- ↑ teksto: zirkonstanco; cetere mankas iu vorto, kiel „ekzistus“ k. s.
- ↑ stranga kunmetaĵo.
- ↑ teksto: vortaro.
- ↑ teksto: permesita.
- ↑ La „daŭrigo“ ne venis. Mi supozas, ke la intereso de la legantoj ne estis sufiĉe granda kaj — ĉefa afero! — la spaco de la gazeto jam sufiĉe okupita per pli gravaj aferoj. Cetere Volapük jam ne plu iel ajn estis danĝera por Esperanto. Komp. II. 56.