III. TRAKTAĴOJ
La surskribo „Traktaĵoj“ por la III-a parto valoras precize ja nur por la du unuaj verkoj de la parto. Laŭ sia enhavo ili ne estas esperantaj gazetartikoloj en la senco de la II-a parto (kvankam la dua pri Volapük aperis en „La Esperantisto“). Zamenhof skribis la duan por ĝenerale defendi la mondhelplingvan ideon kaj la unuan, por speciale kritiki Volapük-on.

La aliaj numeroj de la III-a parto ankaŭ ne estas gazetartikoloj pri Esperanto. Ili kompreneble pro sia tuta tendenco aludas Esperanton, sed laŭ sia ĉefa enhavo ili pritraktas la politikan kaj religian „kredon“ de Zamenhof. Li mem ĉiam deziris, ke oni laŭ ĝi ne taksu kaj propagandu Esperanton. Se li mem povus eldoni hodiaŭ sian originalan verkaron, li certe mem donus al ili apartigitan lokon. Ili estas kvazaŭ flugfolioj kaj flugbroŝuretoj. Mi supozas, ke ne ekzistas aliaj tiaj Zamenhofaĵoj.

Pro tia situacio mi envicigis ĉi tiujn Zamenhofaĵojn en la parton III, kies preciza titolo devus esti „Traktaĵoj kaj kelkaj aliaĵoj“.

*       *
*

1. Esperanto kaj Volapük, 1889—1890
2. Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia, 1900
Hilelismo-Homaranismo, antaŭrimarkigo al la sekvantaj n-roj 3—11
3. Dogmoj de Hilelismo, 1906
4. Aldono al la „Dogmoj de Hilelismo“, 1906
5. Letero al Kofman (Odeso?) (Pri la lingvo de l’ hilelistoj), 15. (28.) V. 1901
6. Homaranismo (Hilelismo), 1906
7. Pri la homaranismo. Respondo al P-ro Dombrovski, 1906
8. Nefermita letero al s-ro de Beaufront, 1906
9. Homaranismo, 1913
10. Fragmentaj partoj el nepresita manuskripto (Projekto de alvoko al kongreso por neŭtrale-homa religio), 1917
11. Respondo de la 30. VI. 1914 (al invito partopreni fondon de „Hebrea Ligo“), 1914
12. Gentoj kaj Lingvo Internacia. Memuaro verkita por la Kongreso de Rasoj, 26.—29. de Julio 1911 en London
13. Post la Granda Milito. Alvoko al la Diplomatoj, 1915
14. (Vortoj de lasta konfeso), 1917