Originala Verkaro/III/14


1917

N-ro 14.
(Vortoj de lasta konfeso[1])

En la jam (sub n-ro 12) citita libro de E. Privat, paĝ. 198—200 (Brita eldono) resp. paĝ. 103—104 (Leipzig-a eldono).

Ĉio, kion mi nun skribas, naskiĝis en mia kapo ne nun, sed antaŭ kvardek jaroj, kiam mi havis la aĝon de 16 ĝis 18 jaroj; malgraŭ ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis diversajn sciencajn kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj pensoj pri Dio kaj pri senmorteco preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis.

Dum en la mondo scienca mi perdos ĉian estimon, mi samtempe en la mondo de kredantoj trovos nenian kompensan simpation, verŝajne nur atakon, ĉar mia kredo estos tute alispeca ol ilia kredo… Estos pli prudente, se mi silentus, sed mi ne povas.

Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de l’ animo en tiu formo, en kiu instruas mia denaskiĝa religio. Mi ne memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia nekredado mi atingis ĉirkaŭ la aĝo de 15—16 jaroj. Tio estis ankaŭ la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili nur sensencan pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por ĉiam, kaj dum ĉiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj da jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Ĉar estas ja tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda…

Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero…; ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo…; ke io min gardas al alta celo…




PiednotojRedakti

  1. Privat citas ĉi tiujn fragmentojn de Zamenhof el „kvarpaĝa papero“, kies „kvara paĝo nur estis komencita“, kaj kiu „sur lia (t. e. de Zamenhof) skribotablo kuŝis (kiel) lasta manskribaĵo krajona, ne finita“. Li diras, ke „ĝi estis plano (ne efektivigita) de artikolo pri senmorteco de l’ animo“. Cetere li en sia libro ne diras ion, kiu posedas ĉi tiun manuskripton aŭ kie ĝi restis.